Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Rakontoj pri la antikva Esperantujo

Parolantoj de etnaj lingvoj, kies historio estas longa, povas libere kaj abunde ĉerpi el la profunda puto de legendoj, tradicioj, epopeoj kaj eposoj. Kompreneble, al la moderna lingvo Esperanto, kiu pasintjare atingis nur sian dekunuan jardekon de ekzisto, mankas tia riĉa kultura heredaĵo. Gratulindaj estas originalaj verkistoj kiel Abel Montagut, kiuj provas plenigi tiun vakuon. Eĉ la bizara invento de “mezepoka” Esperanto estas plia atestaĵo pri deziro plilarĝigi nian kulturan gamon. Ĉar ĝi ne havas verajn proprajn radikojn, tia “falsa folkloro” emas imiti kutimojn de vera folkloro. Ekzemple, karakterizaj trajtoj de la lasta estas konstanta ripetado de temoj kaj frazoj, anakronismo, superhomaj estaĵoj (gigantoj, feinoj, sorĉistoj), magio, ktp.

La rakontoj en la modesta libreto ĉi tie recenzata ja montras tiujn trajtojn, sed la traktado kaj la intenco de la aŭtoro Doko (David K. Jordan [déjvid kej ĝórden] el Kalifornio) estas multe malpli seriozaj ol tiuj de, ni diru, Brendan Clark kaj Montagut, kiuj aŭdacis verki esperantajn epopeojn bazitajn sur antikva alilingva mitologio.

Evidente la celo de Doko estas malpli ambicia, nome: amuzi la legantojn aŭ aŭskultantojn per absurdaj rakontoj, iom similaj al la “Fabeloj de la Verda Pigo” (L. Beaucaire [bokér]) sed tute malsimilaj al la grava verko (laŭ Auld) “Poemo de Utnao”. Kiel Beaucaire, Doko malpie ŝercas pri la verkaro de Zamenhof, la Fundamento, la afiksoj, ĉapeloj, la esperantistaro kaj pri ĉio, kio rilatas al “nia kara lingvo”. Lia lingvaĵo estas simpla. Abundas vortludoj (ekzemple, iu festludo konata en angleparolantaj landoj kiel “ĉinaj flustroj”), kvankam kelkaj ŝercoj estas iom feblaj.

En la Enkonduko la aŭtoro rimarkigas, ke “kelkaj argumentas, ke folkloraj rakontoj ja maltaŭgas por infanoj”. Sendube, rakontoj por etuloj malofte aludas (kiel ĉi tiuj) al malĉastejoj kaj klisteroj. Krom tiaj mildaj krudaĵoj, la legantoj konsterniĝe konstatos, ke la socio en la antikva Esperantujo, malsame al la hodiaŭa, estis kruela kaj (malpace) batalema. Do, kvankam ne tute taŭgaj por infanoj, la legendoj de Doko supozeble celas ne tro malnaivajn kaj ne tro adoltecajn homojn kun sufiĉe da scio por aprezi oblikvajn malseriozajn referencojn al Esperanta literaturo (ekzemple, verkoj de Zamenhof kaj Szathmári) kaj al la historio de la planlingvoj (Volapuko, Ido, Loglan). Parenteze, pri la lasta: kiu rajtus protesti, ke lingvo inventita en 1975 ne povus esti parolata “antaŭ multaj jarcentoj kiam okazemis aferoj mirindaj”?

Resume: ne tute bagatela stangobombono por malpezigi studrondojn, veki dormantojn kaj gajigi amuzvesperojn. Plie, ĝi eble helpos parkerigi kelkajn esperantajn regulojn (aŭ eble ne). Cetere, se la verko estas mallonga, kompensas la longeco de la titolo.

Garbhan MACAOIDH

Doko (David K. Jordan): Rakontoj prapatraj pri nia lando antaŭ multaj jarcentoj kiam okazemis aferoj mirindaj. Eld. Bero, Berkeley, 1996. 72 paĝoj vinktitaj. ISBN 1-882251-13-X. Prezo ĉe FEL: 210 BEF.