Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Albanio post la tumultoj

La tragikaj eventoj de la printempo de 1997 ne nur kaŭzis la morton de kelkmiloj da homoj, ankaŭ la ekonomio suferis multe. Dum kelkaj jaroj post 1990 oni konstatis konstantan kreskon kaj pliboniĝon de la vivnivelo de la loĝantaro. Unuafoje eblis ŝanĝi la albanan monon al fortaj valutoj, la merkata ekonomio disvastiĝis en ĉiuj ĉeloj de la produktado kaj la socia vivo, la provizado per nutraĵoj, vestaĵoj kaj ĉiutagaĵoj notinde pliboniĝis, kaj albanoj post longjara izoliĝo eĉ povis ĝui feriadon eksterlande. La sekvaj statistikoj montras la evoluon.

Bardhyl MEZINI