Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

En kadro au blanko sur nigro

Per LETS aŭ SIL ĉiu el ni estas riĉa!

LETS estas mallongigo de la anglalingva “local exchange and trading system”, loka interŝanĝa kaj komerca sistemo. Esperante oni uzas SIL (sistemo pri interŝanĝoj lokaj).

La principo estas ke grupoj inter si liveras servojn. La liveron oni ne kompensas per mono, sed per livero de alia servo. Ekzemple, A estas oficisto kaj helpas al B pri administra afero. B prizorgas la ĝardenon de C, kiu siavice helpas la filon de A en preparo de ekzameno. Ne cirkulas vera mono, sed la valoro de la servoj estas enkontigita per iu fikcia valuto.

Tiaj grupoj estas lokaj, do izolitaj. Por havigi al ili pli da (internaciaj) kontaktoj kaj por stimuli rilatojn kun la Esperanto-movado, inter 16-25a de julio (antaŭ la UK) okazos kelkaj studotagoj en la regiono de Montpellier.

Informoj haveblas de René Ballaguy, 12 rue du Cdt Cousteau, F-95000 Boisemont, telefono kaj fakso +33 134 42 30 27, rete rene.ballaguy@hol.fr.

RR