Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRLANDO

Origino de la homaro

Per multdisciplinaj studoj oni penas solvi la enigmon: de kie la homaro?

Grupo da fakuloj ĉe la universitato Trinity College, Dublino, Irlando, estrata de profesoroj Michael Herity [majkl heriti], Patrick Wallace [patrik ŭalas] kaj David McConnell [dejvid makonl] , lanĉis ambiciegan projekton. Temas pri ne malpli ol provo spuri unue la pragepatrojn de la irlandanoj, kaj sekve, de la homaro. Kunlaboros akademianoj el la Irlanda Respubliko kaj el Nord-Irlando, kaj uziĝos ĉiuj sciencaj rimedoj:

arkeologiaj, historiaj, lingvistikaj, etnologiaj, fizikaj kaj genetikaj — precipe esplorado de DNA(deoksiribonuklea acido)-ĉenoj kaj de hazardaj mutaciaj fenomenoj ĉe individuoj kaj komunumoj.

La kavananaj posteuloj

Jam kelkaj el la fruaj konstatoj kaj hipotezoj de la teamo estas pripensindaj. Ekzemple, la loĝantoj de graflando Offaly [ofali] (gaele: Uíbh Fháilí) en meza Irlando havas karakterizan formon de makzelo, kiun la esploristoj sukcesis ĝis-spuri al angla kanalkonstruisto, kiu laboris antaŭ du jarcentoj en tiu regiono.

Alia ekzemplo rilatas al la popolo de Cavan [kavan], unu el la apudlandlimaj graflandoj en la nordo de la Respubliko. Laŭŝajne, la kavananoj estas la plej homogenaj posteuloj de la originaj irlandanoj (gaeloj). Kvankam ili antaŭlonge ĉesis uzi la irlandan kiel ĉiutagan lingvon, la folkloro kaj tradicioj de tiu regiono konservas antikvajn antaŭkristanajn restaĵojn.

Ĉu bohemia deveno?

Plie, oni konstatis, ke inter la loĝantoj de Connaught [konot] (irlande: Connacht), en nordokcidenta Irlando, montriĝas eksterordinare ofta ĉeesto (20 %) de la geno, kiu kondiĉas la transdonon de malpli ofta formo de la malsano cista fibrozo. (La tutirlanda ofteco estas la jam sufiĉe grava 8%.) Nur unu loko en Eŭropo montras iom simile altan elcenton kiel tiu de Connaught, nome, regiono ĉirkaŭ Prago, Ĉeĥio.

Oni supozas, ke la radika raso de la hodiaŭaj indiĝenaj irlandanoj devenas de homoj, kiuj migris de Bohemio laŭ la rivero Vltava/Elbe, tra la teritorioj de la nunaj

Germanio, Danlando kaj Skotlando, ĝis Irlando. Kompreneble, “puraj” rasoj ne ekzistas en Eŭropo, kaj plurfoje Irlando estis invadita kaj koloniita de diversaj popolaj “ondoj”, sed multe malpli ol okazis en la kontinenta Eŭropo, kiu suferis de konstantaj demografiaj ŝanĝiĝoj. Tio apenaŭ povus esti la sperto de tiu izolita insulo ĉe la okcidenta ekstremaĵo de Eŭropo. La grupoj da normanaj kaj normandaj invadintoj, kiuj atingis Irlandon, estis malgrandaj, kaj la pli multnombraj angloj ne kutimis interedziĝi kun la irlandanoj.

Pli spekulativa hipotezo sugestas, ke la foraj prapatroj de la irlandanoj eble estis parencoj de la praberberoj (ne la hodiaŭaj berberoj). Ĉiuokaze, ŝajnas evidente, ke la relative marĝena situo kaj la historio de Irlando igas ĝin aparte taŭga mikrokosmo por esplori la originon de la homaro.

Garban MACAOIDH