Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ARKEOLOGIO

Enigmo de trans la glacia epoko

Sekretoj de antaŭ 74 000 jaroj troviĝas en la Lupa Groto

Ĉu povas resti signoj pri homa loĝado de antaŭ 100 000 jaroj, se la loĝejon poste, dum dekmiloj da jaroj, kovris glacio dika je kelkaj kilometroj? Ĝis antaŭ nelonge, ĉiu konanto de prahistoriaj epokoj en Finnlando respondis per firma neo: Ne eblas, la glacia epoko ĉion displugis, renversis aŭ forportis. En oktobro 1997, la unuan fojon, oni aŭdis seriozan arkeologon aserti, ke pruvoj tamen povis resti.

Dum la lasta glacia epoko la tutan nordon de Eŭropo, sur areo de 6 000 000 da kvadrataj kilometroj, tegis glacia tavolego. La glacio puŝiĝis antaŭen fosante la molan grundon, dismuelante kaj ŝlifante la bazan rokon, ŝovante kaj amasigante antaŭ si montojn da gruzo kaj landvastojn da sablo kaj argilo. Kiam la glacio iom post iom retiriĝis, la kataklismajn terenŝanĝojn finpoluris rapidfluaj riveregoj de degela akvo. La glacia epoko finiĝis en la nordo antaŭ 10 000 jaroj, sed ankoraŭ hodiaŭ oni sentas efikojn de la peza glaciego: La ternivelo ĉirkaŭ la norda ekstremo de la Balta Maro plu altiĝas preskaŭ unu metron en jarcento, dum la elasta terkrusto malrapide sin levas post la ŝarĝego.

Arkeologoj de la Ŝtata Muzeo de Finnlando pasintjare esploris groton en Karijoki, proksime al la Botnia Golfo. La groton Susiluola (“Lupa Groto”) jam longe konis la lokanoj, sed nur pasintjare ili sukcesis altiri sciencistojn serioze okupiĝi pri la formacio. Prifosado en la groto malkovris centon da tajlitaj ŝtonaj objektoj. Estis frapiloj, splitoj kaj ŝtonkernoj, ĝuste tiaj, kiajn estigis ŝtonepoka homo prilaboranta siajn ilojn. Ĉiuj troviĝis en tertavolo, kiu certe formiĝis antaŭ la lasta glacia epoko kaj estas do almenaŭ 74 000 jarojn aĝa.

Temas ne pri Homo sapiens

Kiuj estis la praloĝantoj de la norda groto? Evidente ne la moderna homo, sed alia specio poste tute malaperinta. La laboraĵoj similas al la bordoŝtona kulturo, kiun karakterizas iloj frape tajlitaj el rondaj ŝtonoj. La plej proksimaj trovejoj de samtipaj objektoj estas Oberhessen en Germanio kaj Clacton-on-Sea en Britio. Tiujn oni ligis al iu specio prahoma, eble Homo heidelbergensis.

La prifosado estas nun portempe finita, kaj la groton fermas ŝtala krado. La arkeologoj volas bari la eniron al neinvititoj, ĉar la grota fundo estas detale esplorota kaj analizota dum la venontaj jaroj. Enrokaj kavaĵoj estas tre maloftaj en la malmola granita rokokrusto de Finnlando, kaj eĉ sen la paleolitikaj homfaraĵoj la groto allogus scivolulojn.

Oni povas akcepti la eblecon de konserviĝo, en ŝirmita groto, tra la 60 000-jara glacia periodo, sed restas multaj enigmoj. La norda klimato, en la Eem-periodo antaŭ la lasta glacia epoko, estis je tri gradoj pli varma ol nun. Sed ĉu tio sufiĉis por tutjara loĝado de homsimilaj uloj, kiuj laŭ la ĝisnunaj konjektoj ne sciis fari vestaĵojn? Krome, en tiu periodo la Lupa Groto troviĝis sur insulo en vasta maro, kiu disigis Skandinavion de la Eŭropa kontinento. Kiel la fruaj grotuloj alvenis la insulon? Ĝis nun ne troviĝis indikoj pri tio, ke la tiutempaj prakuzoj de Homo sapiens jam konstruis boatojn aŭ flosojn.

Sciencistoj de la Ŝtata Muzeo esprimas siajn opiniojn tre singarde. Arkeologo Hans-Peter Schulz [ŝulc] akcentas, ke oni ne trovis restaĵojn de homaj korpoj, nur restaĵojn de prilaboritaj ŝtonoj. “Ni devas ne tro rapide interpreti la faktojn. La trovo estas tiom nekutima, ke ni ripetade demandos nin, pri kio temas.” Estas certe, ke esploristoj ankoraŭ multajn fojojn vizitos la enigman Lupan Groton.

Harri LAINE