Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MEDICINO

EBV kaj nazofaringa kancero

La Epstein-Barr-viruso estas unu el la unuaj ekzemploj, ke viruso povas kaŭzi kanceron ĉe homoj.

EBV (Epstein-Barr-viruso) estas grava kaŭzo de nazofaringa kancero. Tion pruvis grupo de sciencistoj gvidata de profesoro Zeng Yi, membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj direktoro de la Ĉina Akademio de Preventa Medicino.

Antaŭe sciencistoj opiniis, ke EBV troviĝas nur en malbone-diferencigitaj kaj nediferencigitaj nazofaringaj kanceroj, sed havas nenian rilaton kun bone-diferencigitaj kanceroj. Por pruvi la rilaton inter EBV kaj nazofaringa kancero, prof. Zeng kaj kolegoj komencis sisteman esploradon en 1993. Ili sukcesis fari la unuan ĉel-linion [t.e. “eternigitaj” ĉeloj, kiujn eblas konstante kultivi envitre; noto de la red.] devenantan de bone-diferencigita nazofaringa kancero kaj nomis ĝin CNE-1. Cetere, ili faris ĉel-liniojn CNE-2 kaj CNE-3 de malbone-diferencigitaj kanceroj. Poste ili transplantis tiujn ĉelojn en “nudajn” ratojn [senharajn ratojn kun difektita imuna sistemo, en kiuj fremdaj ĉeloj povas senĝene funkcii; noto de la red.] Tiel eblis elmontri, uzante novajn teknikojn de molekula biologio, ke ĉiuj tri tipoj de ĉeloj povas produkti proteinojn kaj DNA-on (genetikan materialon) de EBV, nome ke EBV troviĝas ene de la ĉelaj nukleoj kaj ĉe bone-diferencigita kaj ĉe malbone-diferencigita nazofaringa kancero.

En pliaj studoj la sciencistoj trovis, ke, se oni infektas fetan nazofaringan histon per la viruso kaj injektas en la histon kancerigajn kemiaĵojn, tio povas rezultigi nediferencigitan nazofaringan kanceron en la histo. Tiuj rezultoj montris, unuafoje, la rektan influon de EBV ĉe la kanceriĝo de homa nazofaringa histo.

La finaj konkludoj de la grupo de prof. Zeng estas, ke la heredeco estas la baza faktoro, kiu determinas, ĉu homo havas tendencon al evoluo de nazofaringa kancero. Gravan rolon ĉe tiu evoluo ludas EBV, dum elmetado al kancerigaj substancoj en la medio povas pli stimuli la kanceriĝon.

PENG Jianjun

Noto de la redaktoro:

EBV, unu el la familio de herpesvirusoj, estis izolita en 1964 de britaj sciencistoj, M. A. Epstein, B. G. Achong kaj Y. M. Barr, el ĉeloj devenantaj de pacientoj, kiuj suferis pro limfomo de Burkitt (limfocita kancero, unue priskribita en la 1950aj jaroj de epidemiologo D. Burkitt kaj okazanta nur en apartaj regionoj de Afriko). La viruso povas infekti nur limfocitojn kaj epiteliajn ĉelojn. Antikorpoj kontraŭ la viruso, kiuj indikas antaŭan infekton, troviĝas en ĉirkaŭ 90 % de ĉiuj homoj. Ŝajnas, ke homoj plejparte infektiĝas dum la infanaĝo kaj ne suferas pro iuj apartaj sekvoj. Se la infekto ne okazas ĝis la adolesko, poste ĝi povas rezultigi infektan mononukleozon, kiu estas malsano akuta (mallongdaŭra). Tamen, EBV, kiel aliaj herpesvirusoj, povas eniri la nukleon de ĉeloj kaj tie resti en latenta formo dum pluraj jaroj. Tiam, en iaj cirkonstancoj, ĝi povas esti faktoro en la evoluo de iuj kanceroj. Cetere, gravas la rolo de heredaj kaj aliaj influoj; en la kazo de la limfomo de Burkitt estas rilato kun malario; alia speco de limfomo ligita kun EBV povas okazi en aidoso-pacientoj.