Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MEDICINO

Enbuŝigita fingro — ĉu signo de infanaĝo aŭ malsaniga kutimo?

Jam la antikvaj egiptoj, verŝajne pro la infana inklino enbuŝigi la fingron, bildigis unu el siaj ĉefaj dioj, la dion Horus, en la formo de infano kun fingro en la buŝo. De tiam, pasis 35 jarcentoj. La homaro tiom progresis science kaj teknike, ke sepjaraj infanoj revas ekflugi en la kosmon. Tamen, same kiel antaŭe, iliaj fingroj eniĝas la buŝon. Ĉu tio estas kortuŝa signo de infanaĝo kaj tute sendanĝera kutimo? Iam oni tiel opiniis, kiam mankis scioj pri la grandega mondo de etaj malsanigaj vivestaĵoj — la mikroboj.

Nedezirataj gastoj

Nuntempe, ni bone scias, ke kune kun la fingro enbuŝiĝas infektiloj de disenterio, abdomena tifo, ĥolero, helmintozoj kaj multaj aliaj infektaj malsanoj. Precipe ofte malpuriĝas la fingroj ĉe pli junaj infanoj, pro neĝusta uzado de necesejpapero kaj forgeso pri la neceso lavi la manojn poste. Tra unu tavolo de necesejpapero povas trapasi al la fingroj milionoj da intestaj mikroboj, helmintaj ovoj, k.a. Multaj parazitoj tiagrade adaptiĝis al la malutilaj kutimoj de infanoj, ke ili ne povas alie ekzisti kaj evolui.

Estas interese, ke la kutimo enbuŝigi kaj suĉi la fingrojn fariĝas pli rara ĉe pli aĝaj infanoj kaj preskaŭ malaperas ĉe plenkreskuloj.

La aŭtoro observis 167 infanojn de la unua ĝis la naŭa lerneja jaro. En la unuaj kvar klasoj, en kiuj troviĝis infanoj 7–10-jaraj, dum unu 45-minuta leciono, 91% de lernantoj enbuŝigis fingron, sed en klasoj de la kvina ĝis naŭa jaroj (infanoj 11–16-jaraj), la proporcio falis ĝis 43%. Ĉe la pli aĝaj infanoj malgrandiĝis ne nur la ofteco, sed ankaŭ la tempodaŭro de tiuj incidentoj. Paralele malaltiĝas la disvastiĝo de multaj intestaj parazitoj. Komparo inter 83 infanoj 2–7-jaraj, kiuj suĉas la fingrojn aŭ mordas la ungojn, kaj 134 similaĝaj infanoj, kiuj neniam aŭ malofte faras tion, montris ke la disvastiĝo de Hymenolepis nana (unucentimetra plathelminto, kiu kaŭzas la malsanon himenolepidozo) estis 50 % en la unua grupo kaj 15 % en la dua.

Laŭ opinio de sciencistoj, la infanaj kutimoj enbuŝigi kaj suĉi fingrojn, kaj mordi ungojn, verŝajne estas prokrasta anomalio de unu el la postnaskaj refleksoj: la suĉreflekso. Tial, malkutimigi infanojn for de tiuj kutimoj estas sufiĉe malfacile. Iam oni provis ŝmiri la fingrojn per mustardo, kinino, ktp. Oni povas vidi la favorajn sekvojn de la forigo de tiuj kutimoj en la rezultoj de eksperimento farita de la aŭtoro kune kun P. Lermer ene de infanvartejo en Samarkando. Unu grupo de infanoj infektitaj de Hymenolepis nana submetiĝis al ŝmirado de la fingroj per itala medikamento (Unjial), kiu kaŭzas doloron ĉe la lango kaj malagrablan guston en la buŝo. Tiu medikamento estas uzata ĝuste por malhelpi la mordadon de ungoj. Post ĉiutaga aplikado de la medikamento dum 1–2 monatoj, ĉiuj infanoj estis liberiĝintaj de la parazitoj sen uzo de specife kontraŭhelmintaj medikamentoj.

Danĝera vidpunkto

Tamen, pli ol uzado de apartaj malhelpiloj gravas la korekta edukado kaj streboj distri la infanojn per interesaj ludoj, utilaj okupoj, ktp. Cetere, kvankam multaj fotistoj, verkistoj kaj ĵurnalistoj ŝatas ilustri legmaterialon por infanoj per fotoj kaj desegnaĵoj de infanoj kun enbuŝigitaj fingroj, taksante tion kortuŝa atributo de infaneco, necesas tamen memori, ke tio estas danĝera vidpunkto.

Vladimir LEMELEV

Noto: La artikolo baziĝas sur originalaj esploroj de la aŭtoro, kiu estas docento de la Katedro pri Epidemiologio de la Samarkanda Ŝtata Medicina Instituto.