Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

KEMIO

Molekula globlagro

Nun eblas produkti pilkojn ne nur el karbono, sed ankaŭ el aliaj substancoj

Ekde ilia ektrovo (Nobelpremio por Richard E. Smalley, Harold W. Kroto kaj Robert F. Curl en 1996) kaj la eltrovo de simpla sintezeblo fare de Kretschmer [kreĉmer] la tiel nomataj fulerenoj furoris ne nur en kemio, sed eĉ inter la publiko (MONATO 7/1991, p. 18). Ili estas variaĵoj de karbono. Normala karbono kristaliĝas en la formo de grafito, kiu konsistas el tavoloj de kunigitaj sesanguloj el karbonatomoj. (Alia kristalformo de karbono estas diamanto.) En fulerenoj, dek du karbonaj kvinanguloj kaj varia nombro de sesanguloj estas kunigitaj, formante pli aŭ malpli globforman korpeton. La plej populara fulereno estas C60, kiu similas al molekula piedpilko. Ankaŭ plurŝelaj bulbomolekuloj ekzistas, same kiel la unu- kaj plurŝelaj tuboformaj t.n. nanotuboj. Antaŭviditaj aplikoj de tiuj molekuloj precipe baziĝas sur ilia kemia varieblo kaj la elektronikaj ecoj. Oni ankaŭ proponis pure mekanikan aplikon de C60: kiel globoj por malgrandegaj globlagroj en mikrosistema tekniko. Malfacileco estas, ke en tiu kazo necesas protekti la molekulojn kontraŭ aero, ĉar ili povas reagi kun oksigeno. Estas konate, ke la strukturo de la sulfidoj de molibdeno kaj volframo, MoS2 kaj WS2, similas al tiu de grafito. En la sulfidoj, la metalatomoj troviĝas inter du sulfotavoloj, kaj la tavoltriopoj estas facile ŝoveblaj unu kontraŭ la aliaj, same kiel la tavoloj de grafito. Pro tio la glitfrotado estas malalta kaj ĉiuj tri substancoj estas uzataj kiel lubrikaĵoj. La sulfidoj estas kemie malpli reagemaj ol grafito. Jam antaŭ kvin jaroj, esplorgrupo de R. Tenne en Rehovot (Israelo) demonstris, ke la sulfidoj ankaŭ povas formi fuleren-analogajn strukturojn kaj bulbomolekulojn. Nun ili mezuris la frotadajn ecojn de tiaj WS2-molekuloj. La diametro de la plurŝelaj bulboj estis 120 nanometroj (miliardonoj de metroj). Tiel malgrandaj partetoj povas esti esplorataj per skana fortomikroskopo. La frotad-koeficiento fakte estas nur kvinono de tiu de la tavolforma WS2 (ĉirkaŭ centono de tiu de lubrikoleo). Tiu redukto rezultas el tio, ke ĉe la bulbomolekulo nur temas pri rulfrotado kontraste al glitfrodado ĉe la tavolforma sulfido. Ankaŭ la ŝarĝeblo de la molekulaj pilkoj estas pli granda, ĉar la rompiĝo aŭ kemia reagado ĉe granda ŝarĝo prefere komenciĝas ĉe strukturdifektoj, kiuj estas tre maloftaj en la molekulaj globetoj. Antaŭ aplikado kiel normala lubrikaĵo ankoraŭ devas esti ellaborata sintezo produktanta la globetojn en unueca grandeco.

Werner FUß