Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Pliaj novaj vortoj poiradas!

En la tago antaŭ Kristnasko alvenis la kvara romano de Piĉ, Ordeno de Verkistoj, ekverkita jam en 1985 sed nur ĵus aperinta: 1997. Dek jarojn mi atendis ĝin! Do jen, kvazaŭ donaco. Bela surprizo, entute. Mi unue foliumis la glosaron. Avide. Pliaj novaj vortoj! Multaj estas tre fremdaj tamen, tro fremdaj. Plurajn mi opinias nepre senŝancaj. Ekleginte, mi baldaŭ konstatos ke la 24a de decembro, donacalo, dufoje menciiĝas en la libro. Kaj jen, en la oka linio jam, la verba formo “poiradas”. Ĝi plaĉas al mi. Ĝi klare diras ion. Ion, kion mi ne scius esprimi alimaniere. Ne tiel koncize. Sed mi pensas pri la kritiko de Auld, kiu malaprobis la uzon de tiu Piĉa po (fare de Urbanová en Hetajro dancas): “Ŝi rekonas, ke bizara lingvaĵo la homojn ne logas. Pri unu tamen escepto mi volas forte riproĉi ŝin. Temas pri tio, ke ŝi sufiĉe ofte uzas proponitan bastardan prefikson po- por ripetiĝinta ago. Tio estas nekredeble atenca. Nia fundamenta vorto ”po“jam estas ofte uzata prefikse, kaj rezulte la nova prefikso estas rekte miskompreniga. Kaj se ni tiun adverbigas aŭ adjektivigas (laŭ normala Esperanta maniero): poe, poa, ĉiu povas konstati la fiecon de tiu arbitra nenecesa propono.” Nulmen (neniom malpli) tiuj verboformoj semblas al mi aparteni al la lingva ĉarmo de la Piĉa prozo. Mi devas momenton halti por bone registri la signifon de tiu adverba kunmeto, ĉar la vorto similas la Occidental-an nullmen (neniel), kiu havas preskaŭ malan sencon. Min ĝi ne ŝokas, tiu ĉeverba po-prefikso. Ĉu ĝi ne dividas agon en partetojn kaj distribuas tiujn en la tempo? Konfuzo ŝajnas al mi ne ebla. Auld-an kondamnon ni tamen ne povas simple preterrigardi aŭ ignori. Ne aŭdi la averton de Auld ne eblas.

La aŭtoro prezentas kaj proponas freŝe novajn neologismojn unu post la alia, kaj samvice ankaŭ demonstre uzas ĝilin enfraze. Kia kreanto, tiu Karolo Piĉ. Kia krea genio! Jen aŭtoro escepta, aŭtoro sen hasto, aŭtoro kiu prenis sian tempon, kiu laboradis kaj laboregis, silente kaj senbrue, humile kaj humane. Li probatalas literaturverkadon, sed ankaŭ la Internan Ideon, homajn rajtojn, kaj universalisman filozofion. Li defendas liberan evoluon en politiko same kiel en lingvistiko, kaj postulas ĝin ankaŭ en individuaj vivoj kaj amoj. Konante la paradokson de ŝanĝado, li konstatas: “La mondon oni ŝanĝas ĉe skribotabloj, ne per revolucioj.” Kia aŭdaco, kia defio, kia vizio! Kiel avangarda! Kaj kiom sparkanta, fajreroza, ŝpruca, orgieska lingvaĵo! Kaj la erotikaj epizodoj: ĉi tie neniu maljunulino kiu paŝis en la maro, sed virinoj allogaj kiuj baniĝas en ŝvito kaj urino. Fikciaj roluloj en paca kunekzistado kun vicedo da eminentuloj niamovadaj. “Ĉiuj miaj prozoj sas sonĝoj kaj rememoroj,” diras Piĉ. Sed ankaŭ revo kaj espero, ak aspiro kaj inspiro!

Li scias kiel munti romanon kaj sapias trafe rakonti, eĉ emocii. La fabulo fakte estas preteksto por prezenti verkistan vidpunkton kaj por lingve eksperimenti. Krom mal-pokaj partoj aparte belaj, la “Ordeno” semblas stile malpli poezia ol la “Tombejo kaj Klaĉejo”. Ĝi estas malpli homogena. Tiel, ĉapitro 32 ne estas beletra, sed historio-grafia. La verko venas ĉi-foje sen posta prilingva eseo, sed kun eseetoj entekste, en la romanstrukturo mem. Ĝi estas distra kaj instrua samtempe. Ĝi estas lernolibro. Ekce Piĉ! Ĝi estas ludo per vortoj kaj vorteroj. Ma ĝi estas ak tasko: elĉerpi kaj ekspluati ĝiajn riĉaĵojn prenos jarojn.

Abundas antologiindaj paĝoj kaj citindaj pecoj. Piĉ, per siaj rimedoj, perfekte esprimas sian penson; ofte per kunmetitaj vortoj, tuj klaraj en la kunteksto, sed kiujn mi ne povus traduki en etnan lingvon. Jen “perstavitaj” por ekzemplo (p.150).

La stilon de Piĉ karakterizas la tripunkto. Kaj ia pleonasmozo. Krome, frapas iu alternado de kontraŭoj, iu plurisma poluseco: jen sekaj prelegetoj, jen sukaj roman-partoj ege agoplenaj (ĉu agaloj?); jen vortelekta precizemo, jen enkonduko de terminoj plursencaj, plurnuancaj, malprecizaj; jen subtileco kaj sentivego, jen superŝutaj vortfluoj, kuntrenaj kaj forlavaj tajdoj de volupto; jen eferveska dialogo en parola lingvo flua, sed plena je ksenaĵoj; jen mal-vortoj kaj longaj kunmetaĵoj, jen unusilabaĵoj; jen arĥaismoj, jen novismoj; jen temoj arde religiaj, jen flusa erotiko.

Jen do verko plena je kontrastoj, je solvoj, je direktivoj, je sugestivaj ekzemploj, je subtilaĵoj, sed ankaŭ je ekscesoj. Ma ekscesoj konsciataj, intencaj, volataj, cele al pruvo de argumento. Cele al influo, efiko, premo per modeloj. Vidu, kion li scias fari per unu sola sufikso: -im, tiu de centimo kaj reĝimo. Aŭ -al. Aŭ -ed. Jes klare, li troigas. Ne eblas konsenti pri ĉio. Iujn neologismojn li uzas nur unu fojon en la tuta libro, aliajn konstante. Sed nekontesteble li liveras utilajn lingverojn, el kiuj kelkaj ankaŭ al mi jam mankis dum verkado. Bone, tamen liaj proponoj estas plej ofte ja novaj aldonoj al nia vortaro: ple, ner, ab, itere, ŝturmo Min ĝenas multies uzo de “ĵus” en la senco de “ĝus” (ĝuste nun), tial tiu lasta estas bela mallongigo. Same: ”ĝise” (ĝis nun). Pon, uzita de de Kock por malantaŭ, neniam plaĉis al mi; nek plaĉas la Piĉaj “poster” kaj “pos”. Mi iam uzis “dre”, kiu formus belan paron kun lia (iom peza sed ja mallonga) “dvan”, ĉar ambaŭ laŭ la franca: derriére / devant. Multaj novaĵoj, tamen, ŝajnas tute superfluaj. Ĉu “muliero” taŭgas pli ol taŭgus ekzemple: “muĥero”, “moljo”, “vumano”? Kelkaj vortoj ne estas glositaj: “ stejla”, “dekenio”, “intre”, “spelunko”, “cimo” (subaŭskultilo, spiona mikrofono) kaj iuj radikoj ricevas novan kaj duan signifon: “mata”, “lena”, “obligi”, “sarko”. Ma ĉu eĉ Esperanton minacas invado de anglaĵoj? Ples. Ĉu oŭ kej? Never! Kaj kial apud “malfermi”, “aperti” kaj “ovri” ankoraŭ “uvri” kaj “uverti”? Kial apud “detrui” ak “destrui” kaj apud “preventi” ak “preveni”? Do jen iom ĥaoseska sekvo. Nu, ekce Piĉ! Ekce la koncepto de lingva libero kaj abundo. Rekte malagrable tamen sonas: sorĉitae, kurantae, naturoa, nuloa kaj du similaj pli.

Komence de ĉapitro 30 la tria persono (li) ŝanĝiĝas al la dua (vi): temas pri la sama febra deliranto. Nenio pravigas tion, krom identigo de la aŭtoro kun tiu rolulo (Georgo Masono, fondinto de la ordeno). Jam en ĉapitro 20 estis interrompoj de rolula dialogo per tekstopartoj mi-forma (p.149) kaj vi-forma (p.150), kiuj “mi” kaj “vi” ambaŭ reprezentas la verkiston. Pri la enhavo, resume: dudeksepopo da geesperantistoj retiriĝas en malnova Litomiŝla monaĥejo por dediĉi sin al verkado. Ili volas evoluigi la lingvon, sed ankaŭ ĝian statuson en la mondo, por propagi ĝian internan edukan valoron. La enlanda reĝimo faras finon al ilia kultura eksperimento. Iu ordenano verkis romanon “Rapsodio pri metrostacio”, kiun Piĉ priskribas jene: “Libro, kie oni rememoras, komparas, kaj sencele gapas. Sed iel eĉ filmo Mal-graŭe tamen fresko, kiu neforviŝeble stampas sin memoren”. Kvazaŭ li recenzas sian propran verkon!

Kiel konkludi? Kion diri pri Piĉ kaj pri lia Ordeno? Ĉu uzi liajn proprajn vortojn? “Kia vivuniversitato!” (p.139).

Ĉe mia ekzemplero, unu sola tralego (zorgemanipula) sufiĉis, por ke parto de la folioj degluiĝu de la dorso. La libro meritus prestipon kaj fortikan bindon. La unuaj 220 paĝoj de la tajposkripta faksimilo estas nesufiĉe klaraj. Linioj kun interpunkcio ĉe la komenco: tripunkto, citilo, kria aŭ demanda signo ne aspektas laŭ presartaj kutimoj. En la glosaro doniĝas jenjene ankaŭ la etimologio de nova vorto; sed tre domaĝe, ke la origina lingvo ne ĉie indikiĝas. Latinaj frazoj ne estas tradukitaj; estus tamen interese kompreni ankaŭ tiujn.

Christian DECLERCK

Postnoto de la redaktoro.

Malgraŭ mia emo, mi ne mallongigis la recenzon, nek konvertis ĝian lingvaĵon al la normala Esperanto (por tia laboro, malutila por la sano, la redaktoro devus postuli senpagan lakton). La legantoj juĝu mem, kiom valoras tiuj intelektaj ludoj, en kiuj la enhavo de la verko gravas neniom kompare kun obseda elpensado de novaj slovoj (pardonu, vortoj) kaj afiksoj, kio transformas legadon en konstantan stumbladon en malluma ĝangalo, provadon solvi nesolveblajn enigmojn kaj... (la leganto mem aldonu la finon laŭplaĉe). Ĉu entute tio estas Esperanto? Eble ĝi pli meritas la nomon Volapuganto.

Boris Kolker.

Karolo Piĉ: Ordeno de Verkistoj. Eld. Edition Iltis, Scheidt, 1997. 382 paĝoj kudre binditaj. ISBN 3-906595-10-2. (Ankoraŭ) ne aĉetebla ĉe FEL.