Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NORD-IRLANDO

Minacoj kaj pacpropono

En radio-dissendaĵo, la primaso de la anglikana Eklezio de Irlando, ĉefepiskopo Robin Eames [Imz], indignis kontraŭ ekstremisma organizaĵo Katolika Reago-Fronto, kiu anoncis eventualajn reprezaliojn kontraŭ protestantaj klerikoj en la Irlanda Respubliko kaze de pliaj kontraŭkatolikaj atencoj fare de nordirlandaj protestantaj ekstremistoj. La primaso jam severe mallaŭdis la lastatempajn murdojn de homoj el ambaŭ religioj kaj emfazis, ke tiaj agoj estas kontraŭkristanaj.

Komitatano de presbiteriana eklezio en Irlando, D. Cowan [kaŭen], kunvokanto de la irlanda misio de tiu konfesio, bazita en la nordo, konfirmis dum vizito al suda Irlando, ke pastoroj de la anglikana kaj presbiteriana eklezioj en apudlandlima sud-irlanda graflando Monaghan [mónaĥan] jam minaciĝis, supozeble fare de la t.n. “fronto”. Alia misiano informis, ke homoj, kiuj volis ĉeesti protestantajn kunvenojn en landlimaj regionoj, fortimiĝis.

Sektismo

Ĝis nun, la brita kaj la irlanda registaroj kaj la nordirlandaj aŭtoritatoj emis insisti, ke la maltrankvilo en Nord-Irlando devas esti rigardata kiel politika, ne esence religia, konflikto. Tamen ĝi pli kaj pli similas al sektisma interbatalo. Kompreneble, la konflikto fontas el disputoj pri la politika statuso de la ses graflandoj de Nord-Irlando. En tiu konflikto videblas kvazaŭetnaj nuancoj: la plimulto da protestantoj devenas de sud-skotaj aŭ anglaj familioj; la plimulto da katolikoj de indiĝenaj irlandaj.

La brita laborista registaro proponas pacprojekton por Nord-Irlando, kiu inkluzivas t.n. Konsilantaron de la Insuloj (analoge al Konsilantaro de Eŭropo). La konsilantaro ampleksus Anglion, Skotlandon, Kimrion, Nord-Irlandon kaj la Respublikon. Laŭraporte, la ideon aprobas nek Sinn Féin [ŝin fejn], la respublikana naciista partio, nek la plej fervoraj lojalistoj (kontraŭrespublikanaj) partioj. Ŝajne tamen multaj britoj kaj irlandanoj rigardas ĝin kiel interesan proponon, kiu povus sukcesi, se nordirlandaj partioj pretus akcepti ĝin. Sed jen la tubero.

IRL