Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ĈINIO

Grandegaj domoj

Dum la lastaj jaroj en Ĉinio estas konstruitaj pli ol 8000 domoj kun almenaŭ 20 etaĝoj. Precipe en apudmaraj nove konstruitaj urboj, gigantaj konstruaĵoj senĉese levas sin kiel printempaj bambuidoj post pluvo. Dum la 80aj jaroj domego kun pli ol 9 etaĝoj estis nomita “altkonstruaĵo”, sed nun domego kun ĉ. 20 etaĝoj estas meza, ĉ. 100 m kaj 30 etaĝoj estas alta, kaj pli ol 200 m kaj 50 etaĝoj estas superalta.

Nuntempe inter la konstruataj domegoj la plej alta estas Jinmao-domego en Ŝanhajo, kiu havos 420 m kaj 88 etaĝojn kaj estos finkonstruata in 1998. Oni ankaŭ planas la konstruon de domego kun 95 etaĝoj, kiu funkcios kiel la financa centro de Ŝanhajo.

MU Binghua