Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

VID-HISTORIO

Listo de Spielberg

Kiam antaŭ tri jaroj Steven Spielberg [stiven spilberg] finis sian filmon La listo de Schindler, li decidis lanĉi unikan projekton: vidbende registri atestaĵojn de ĉiuj travivintoj de la koncentrejoj. Por starigi monumenton al la deportitoj, antaŭ ol tro malfruas, li kreis Ŝoaĥan Vid-historian Fondaĵon.

La fondaĵo listigis entute pli ol 50 000 nomojn. Antaŭ kamerao jam rakontis pli ol 38 500 homoj el 49 landoj — judoj, ciganoj, samseksemuloj — ne nur kion ili spertis en la naziaj koncentrejoj, sed ankaŭ sian ĉiutagan vivon antaŭ kaj post la milito. Se neniuj deportitoj plu vivas, ekzemple tiuj de Belzeco (Belłżec) en Pollando, kie 600 000 judoj pereis, rakontas iamaj dungitoj ĉe la koncentrejoj, ekz. plumbistoj aŭ elektristoj, aŭ la soldatoj, kiuj liberigis ilin.

La bendaro daŭras entute naŭ jarojn kaj duonon. Nun necesas katalogi la tutan arkivon kaj alirebligi la filmojn, en kiuj paroliĝas ĉ. tridek lingvoj. La Spielberg-fondaĵo intencas publikigi la rakontojn ne nur per komputila reto, sed ankaŭ per libroj kaj kompaktaj diskoj, kaj disponebligi ilin al lernejoj, historiistoj kaj inform-filmistoj. Por eltrovi pluajn informojn pri la fondaĵo kaj ĝia laboro: http://www.vhf.org.

Marteno ECOTT