Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Komputistoj kaj usonaj entreprenoj

Pro urĝa bezono de komputil-programistoj, multaj usonaj kompanioj ekserĉis specialistojn en aliaj landoj, precipe en tiuj, kie la averaĝa salajro estas draste malpli alta ol en Nord-Ameriko. La usona leĝaro permesas venigi homojn de “deficitaj profesioj”. Ili ricevas labor- kaj restad-permeson. Unu el la popularaj rekrutejoj estas Rusio, kies komputistoj jam delonge ĝuas imponan reputacion. Ekssovetio ŝajnas inundita de superprogramistoj, kiuj ofte ne povas apliki siajn sciojn hejmlande pro stagnanta ekonomio. El la brilaj kaj ambiciaj profesiuloj, kiuj ankoraŭ ne forveturis, multajn dungas alilandaj entreprenoj enlande. Ekzemple Sun Microsystems Inc. [san majkrosistemz] malfermis filion en Moskvo, dungante dekojn da tieaj programistoj, kiuj scipovas programlingvojn kiel Cobol, Fortran, Pascal, Java.

UZBE-C