Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Pacaj batalantoj

Sude de la irlanda ĉefurbo, Dublino, situas la lastaj antikvaj arbaroj de kverkoj kaj aliaj indiĝenaj specioj, kiuj iam kovris la Verdan Insulon. Preskaŭ ĉiuj el tiuj praarbaroj estis detruitaj pro ligno-vendado kaj agrikulturo. Malgraŭ tio, ke Irlando troviĝas inter la plej arbar-malriĉaj landoj en Eŭropo, kaj ke antaŭ jaroj la registaro deklaris la arbaron naturrezervejo kaj proprietaĵo de la irlanda popolo, la loka konsilantaro decidis faligi multajn arbojn por plilarĝigi ŝoseon. Por protekti la arbojn t.n. “ekologiaj batalantoj” loĝis en budoj konstruitaj en la branĉoj, ĝis polico elpelis ilin. La batalo daŭras en la supera kortumo: oni argumentas, ke la arbo-faligo konsistigas kontraŭleĝan priŝteladon de la nacia hereda posedaĵo.

IRL