Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Ĝenerale, laŭ la gazetaro, ĝis nun kulpas pri terorismaj atencoj en Nord-Irlando la armita respublikana organizaĵo IRA, aŭ similaj naciismaj kvazaŭarmeoj, devenantaj de la katolika parto de la nordirlanda socio. Ekde novjaro 1998, tamen, la plimulto de la atencoj celis unuopajn katolikojn. Respondecas pri tiuj atencoj, laŭ ĉefpolicano, protestantaj lojalistoj (porbritaj uniistoj), kies predo fariĝas hazarde celitaj civiluloj el la katolika komunumo. Ekzistas lokoj en Nord-Irlando, kie ne konsilindas aparteni al katolika eklezio aŭ havi gaelan antaŭnomon aŭ nomon de katolika sanktulo. Kompreneble, la kontraŭa stato (evidenta protestanteco) ankaŭ entenas danĝeron.
IRL