Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

OPINIO

Sadam kaj beduanismo

Beduanismo estas la malamiko de civilizacio: tiel opiniis historiisto kaj sociologio-pioniro Abdul-Rahman Ibn Khaldun (1332-1406). Li kredis, ke civilizacioj disfalas pro atakoj de nomadoj; oni pensu pri ekz. mongolaj triboj, kiuj dum mezepoko detruis Irakon kaj partojn de Eŭropo. Ibn Khaldun mem spertis atakojn de nomadoj: triboj de Bani Hilal detruis partojn de Tunizio, hejmlando de Ibn Khaldun.

Karakterizaĵoj de beduanismo i.a. jenas:

* malfirma kunligo kun patrujo; tiel Sadam Husejn praktike cedis suverenecon super Irako al Usono kaj fordonis parton de sia teritorio al Jordano pro ties helpo dum beduanisma milito kontraŭ Irano; beduanoj facile fariĝas spionoj kontraŭ samnacianoj (Britio kaj poste Israelo multe uzis beduanojn)

* fanatikeco kaj monopolo de aŭtoritato; ŝejko fariĝas kvazaŭ dio; nescio pri civila leĝaro (Sadam foje deklaris: Leĝo? Kio estas leĝo? Mi skribas linion sur paperon kaj tio estas leĝo); kredo je senerareco (la Sadam-a “patrino de bataloj” fariĝis “eterna patrino de venkoj”)

* ekstremeco; gastamo de Hatam (6a jarcento) kontraste al la krueleco de Sadam (20a jarcento)

* hodiaŭismo anstataŭ morgaŭismo; beduanoj devenintaj de la dezerto kutime vivas de unu tago al la alia; ili konstante translokiĝas (Sadam detruis milojn da vilaĝoj kaj malstabiligis centmilojn da homoj)

* civilizacio kiel amuzaĵo; Sadam konstruigis dekojn da kasteloj tra la lando dum mortas irakaj infanoj pro manko de nutraĵo kaj medikamentoj

* suspektemo; laŭ Sadam tiuj, kiuj ne aliĝis al li, kontraŭas lin; beduano fidas nur sian hundon, kiun li nutras; same Sadam fidas siajn policanojn.

Malgraŭ ĉio ĉi ŝajnas, ke okcidentanoj ĉiam preferas, ke beduanoj sange regu Arabion.

Al-Amily / PG