Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BULGARIO

Fantastaj rok-formitaĵoj ĉe Belogradĉik

En nordokcidenta Bulgario situas la urbo Belogradĉik, kiu estas fama pro siaj rokoj — vera naturmiraklo. En ties rigidaj formoj estas kaŝita fabela mondo de homoj, bestoj, ŝtonigitaj arbaroj kaj malnovaj fortikaĵoj. Tie estas ankaŭ ŝtonfloroj, kiuj ne ekfloris en mallumaj kavernoj, sed subĉiele, sub la brilanta suno. Kvazaŭ per sorĉbastono la naturo tuŝis la rokmasivon kaj kreis tiujn fantaziajn formojn.

En la proksima kaj malproksima ĉirkaŭaĵo de Belogradĉik dise aŭ grupe konturiĝas la rokoj je la violkolora, de la Balkan-montaro kreita fono, kaj ili ekaperas ankoraŭ pli alte, pli proksime kaj pli majeste.

La formiĝon de la Belogradĉik-rokoj kaŭzis erozio. En la daŭro de milionoj da jaroj la naturo kreis malrapide kaj obstine tiujn neimageblajn formitaĵojn, kies varieco kaj unikeco mirigas ĉiun turiston.

La Belogradĉik-rokoj okupas vastan areon. Konsistantaj el grandgrajna roza kaj ruĝa grejso, ili rustkoloras kaj trembrilas ruĝece en la malproksimo, iuloke atingantaj eĉ altecon de 150 m.

Ĉe la piedoj de la malfacile alireblaj rokoj apud la urbo troviĝas fama kaj bela fortikaĵo. Ĉi tie iam staris malgranda romia kastelo. Fine de la 14a jarcento la loka bulgara reganto Stracimir de Vidin renovigis kaj plivastigis la fortikaĵon; tamen poste la turkoj, kiuj konkeris tiun parton de Bulgario, detruis ĝin. Sur la sama loko oni konstruigis du fortikaĵojn: grandan (aŭ suban) kaj malgrandan (aŭ supran), kiujn ligas kruta vojeto. Ambaŭ fortikaĵoj kun la apudaj rokoj formas komplekson nomatan “Kaleto”, kiu leviĝas tuj super la lastaj domoj de Belogradĉik.

En la korto de la granda fortikaĵo antaŭe staris pafpretaj kanonoj. Krutaj ŝtonaj kaj feraj ŝtupoj kondukas al la fortikaĵo. Ilin estas malfacile supreniri, tamen valoras la peno, ĉar, se oni atingas la supron, de tie malfermiĝas belega panoramo al la ĉirkaŭaĵo.

Ĉe la urbo mem troviĝas mirinda roklabirinto, en kiu oni povas ekkoni la rokojn “Adamo kaj Eva”, “Sfinkso”, “Ruĝa ŝtono” (kiu similas al leono kaj estas nomata ankaŭ “Leono”). Ĉi tie estas ankaŭ “Lernantino” (kun ĉapo sur la kapo kaj saketo enmane), “Napoleono”, “Monaĥino”, “Urso”, “Hajduko Velko”. La loĝantaro de Belogradĉik personigis la rokojn, kaj preskaŭ pri ĉiu estas legendoj. Ekzemple kiel tiu ĉi: post la mallumaj muroj de monaĥejo loĝis bela juna monaĥino. La rigora monaĥeja vivo tedis ŝin, kaj la monaĥino eksopiris je amo. Iun nokton eksonis paŝtista fluto, kaj tra la kradfenestroj la monaĥino ekvidis rajdantan paŝtiston, kiu ludis por ŝi. Ekde tiam li venis ĉiun vesperon al sia amatino. Venis vintro, kaj la sekvoj de la peka amo ne restis kaŝitaj de la severa abatino de la monaĥejo. Ŝi vokis la monaĥojn de apuda monaĥejo, por ke ili kune prijuĝu la konduton de la juna monaĥino. Rezulte ili decidis, ke la monaĥino devas tuj forlasi la monaĥejon. Fine la monaĥoj preparis sin por reveni; antaŭ la pordoj atendis la juna monaĥino por peti pardonon, kaj malantaŭ arbetaĵo ŝia amiko pacience atendis ŝin. Tamen subite eksplodis fortega ŝtormo kaj supernatura forto detruis la monaĥejon. La abatino forpasis sub ties ruinoj, kaj la kruelaj monaĥoj ŝtoniĝis — tiel ekestis la roko “Monaĥoj” ...

En tiu grupo menciindas ankaŭ la rokoj “Derviŝo”, “Mortinto en sia ĉerko” kaj “Patrino” (klinita sub peza ŝarĝo kaj gvidanta infanon je la mano).

Ne dum horoj, sed dum tagoj aŭ semajnoj oni devus iri tra tiu labirinto, por ke oni trarigardu la unuopajn rokgrupojn, kiuj troviĝas en 30 km longa kaj 2 km larĝa ĉeno. Tio neniuokaze lacigas la vizitantojn, kaj la rokmiraklo ĉe Belogradĉik superas la plej optimismajn esperojn.

La Borovica- kaj Magaza-rokgrupoj situas iom for de Belogradĉik. Trista estas la sorto de sola pino inter la Borovica-rokoj, situantaj oriente de la urbo. Laŭ la legendo junulo amis la belan Dunja-n, kies revaj okuloj lumis kiel du helaj steloj, sed lia maljuna patro promesis lin al alia junulino kaj firme tenis sian vorton. Tial la malfeliĉa junulo saltis de roko en la abismon. Ĉe tiu roko la patro plantis pinon, donis sian posedaĵon al malriĉuloj kaj konstruis al si kabanon meze de arbetoj. Pasis jaroj. La pino kreskis ĉiam pli alten kaj spertis ĉiujn fulmotondrojn kaj vintrajn ventegojn. Ankaŭ nun la jam giganta pino “rakontas” al la gastoj pri la malfeliĉa sorto de la enamiĝinta junulo ...

La Magaza-rokgrupo troviĝas okcidente de la urbo. Ankaŭ tiujn rokojn la naturo bele ĉizis. Plej bela kaj majesta estas la roko “Boriĉ” (junulinroko). Legendo diras, ke tie en la rokoj antaŭ jarcentoj sin ŝirmis bravaj viroj, kiuj volis doni lastan batalon al la invadantaj turkaj konkerantoj. Ili kuraĝe batalis kontraŭ la multnombraj malamikaj soldatoj. Sango kolorigis la “Boriĉ”-rokon. Ankaŭ kuraĝa junulino kunbatalis tie. Post kiam ĉiuj batalantaj viroj pereis, nur ŝi restis viva. La junulino preferis sin mortigi ol esti forkondukita kiel sklavino de la turkoj. El ŝia sango elkreskis purpuraj floroj, kiuj ankaŭ hodiaŭ floras kaj bonodoras.

Ĉe sunsubiro la rokaj konturoj iompostiome malklariĝas. La plenluno leviĝas, kaj oni ne povas satrigardi tiun fantastan rok-mondon. Fine oni malvolonte forlasas ĝin, sed la impreso pri la ĉarmaj kaj ravaj rok-formitaĵoj restas por ĉiam en la memoro.

Evgeni GEORGIEV