Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Usona prezidanto

Iom neatendite elektiĝis usona civitano dua prezidanto de Litovio. Valdas Adamkus, 71-jaraĝa, dum jaroj laboris en Usono ĉe medioprotekta agentejo kaj fariĝis usona civitano. Post la sendependiĝo de Litovio en 1990 li revenis al sia gepatra lando kaj antaŭ tri jaroj akiris la litovan ŝtatanecon, retenante tamen sian usonan civitanecon.

Adamkus, kiu dum la sovetia periodo plurfoje vizitis Litovion por konsili pri medioprotektaj aferoj, venkis sep aliajn kandidatojn, inkl. de la nuna estro de la litova parlamento, Vytuatas Landsbergis, kaj la unua ĉefprokuroro de la sendependiĝinta litova ŝtato, Arturas Paulauskas.

Post la unua balotado evidentiĝis, ke neniu kandidato akiris 51 % de la voĉoj, kiuj necesas laŭ la litova leĝaro por elektiĝi prezidanto: Paulauskas ricevis 45 %, Adamkus 28 % kaj Landsbergis 16 %.

Okazis dua baloto kun nur du kandidatoj: Paulauskas kaj Adamkus. La elektintoj kredis, ke venkos Paulauskas; eĉ la populara, eksiĝonta prezidanto, Algirdas Brazauskas, esprimis sin favore al Paulauskas. Ĉi tiu, tamen, vundiĝis en la okuloj de kristanmoraluloj, ĉar li divorciĝis kaj, lasinte kun la eksedzino du studentaĝajn filojn, edziĝis al 25-jaraĝa fraŭlino.

Finfine voĉdonis en la dua baloto — kiam sufiĉas nura plimulto da voĉoj — 73,78 % de la loĝantaro (kompare kun 71,54 % en la unua). La rezulto: Adamkus 50,31 %, Paulauskas 49,69 %. La solena enpostenigo de la nova prezidanto okazis la 25an de februaro.

Laimius SSTRAŽNICKAS / PG