Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

HISPANIO

Ĉu murdo aŭ morto?

En 1981 mortis la naŭ-jaraĝa knabo Jaime Vaquero [vakero] en la urbo Torrejón de Ardoz, kiu situas sude de la hispana ĉefurbo, Madrid. Post tiu ĉi unua veneno-tragedio sekvis centoj da aliaj bizaraj malsaniĝoj kaj mortoj. Lastatempe, post 16-jara enketo, kiu kulminis per jur-procesoj kaj apelacioj, la t.n. kolzo-afero fermiĝis. La supera hispana tribunalo verdiktis, ke la ŝtato devos kompensi la viktimojn per 500 000 milionoj da pesetoj.

La kolzo-venenado, la plej granda tia katastrofo en la historio de Hispanio, kripligis 30 000 kaj mortigis ĝis nun 1000 homojn. Ĝi disrompis familiojn kaj estigis teroron kaj senesperon. Kiam eksplodis la afero, oni kulpigis la kolzo-oleon. Analizoj de la koncerna oleo (kiu eltiriĝas el kolzo-semoj kaj uziĝas por kuiri kaj por lumi) montris, ke la samspeca oleo vendita en Katalunio, pli ol 600 km for de la malsano-centro, ne tiel efikis sur la uzintojn.

Kelkaj eminentuloj rifuzis kulpigi la kolzon pri la venenado. La direktoro de la hospitalo Rey de Madrid, esplorinte la aferon, konkludis, ke respondecis herbicidoj. Kiam mortis la direktoro ne pro kolzo-malsano sed pro aliaj, ne kontentige klarigitaj kialoj, verkisto trastudis la dokumentaron de la mortinta direktoro kaj konjektis, ke okazis eksperimentoj fare de usonaj militistoj ĉe la aer-bazo Torrejón de Ardoz.

Alia esploristo resumis: “Estas al mi facile pensi, ke ĉi tie oni faris testajn ekzercojn de kemia milito.”

A. TUR THOMAS