Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ARGENTINO

Supreniri solecajn montopintojn

Atingi montosuprojn, kiujn malofte, eble neniam aliaj homoj surgrimpis, estis dum kelkaj jaroj mia plej favorata hobio. Tiun raran ŝatokupon oni povas ĝui, loĝante sur la bordo de la lago Nahuel Huapi en Argentino, sude de la 40a grado de latitudo. Por okupiĝi pri tio ĉi tie oni bezonas motorboateton kaj pretecon suferi malagrablajn momentojn, kvankam la menciitaj montoj ne prezentas alpismajn malfacilaĵojn.

Tiucele taŭgas nur boateto, ĉar la kruta rando de la lago, ĉe la piedoj de la celataj montoj, preskaŭ ne permesas ankri boaton dum multe da tempo. Do necesas surbordigi ĝin. Alie la patagoniaj ventoj, kiuj ofte vipas la ondojn, ĝin frakasus.

Aliflanke la eteco de boato estigas riskon en lago, kiu kutime sovaĝiĝas tre rapide. Tion ni spertis dufoje, kiam la ondoj renversis nian boateton, feliĉe tre proksime al la bordo. Foje tio okazis jam komence de la aventuro. Tiel fiaskis nia klopodo surgrimpi la monton Ljungner, tiel nomitan laŭ fama sveda sciencisto, kiu esploris tiun solecan regionon antaŭ pli ol sesdek jaroj. Mizere malsekaj ni alvenis al la lagorando. Tie miaj akompanantoj ĵuris, ke neniam ili min akompanos denove en tia ekskurso ... kaj poste ili plenumis sian ĵuron. Kaŝinte la boaton kaj parton de la ekipaĵo, ni povis trairi arbaron kaj atingi ŝoseon, de kie ni per aŭtobuso revenis hejmen. Senglora reveno!

La duan fojon la ondoj renversis mian boateton fronte al la duoninsulo Quetrihue [ketriue], ĝuste ĉe la piedoj de la monto Colu Mahuida [kolu mauida]. Ĝin ni intencis ascendi, kvankam ni volis komenci la supreniron en alia parto. La malseka motoro jam ne funkciis. Do ni starigis surtere tendon por ripozi kaj sekiĝi. Je la sesa posttagmeze ni decidis iniciati la ascendon. Tiel ni alvenis al la limo de printempa neĝo, ĝuste kiam malheliĝis. Kvankam la kruta deklivo neniel taŭgis por tranokti, ni nin enŝovis en niajn dormosakojn kaj apogate je arbotrunkoj klopodis dormi. Tio sukcesis sufiĉe bone danke al nia troa laciĝo. Matene tra la glaciiĝinta neĝo ni ekiris al la pinto, kiun ni surgrimpis. De tie la belega panoramo al la lago, insuloj, montoj kaj arbaroj nin rekompencis por niaj fortostreĉoj.

Miaj sekvantaj provoj surpintiĝi la jam menciitan monton Ljungner fiaskis. Foje mia akompananto, falinte en ŝtona rojejo, rompis brakon. En alia ekskurso ni atingis post dekhora grimpado imponan kreston, kies suprojn eble oni neniam supreniris. De tie ni rigardis la monton Ljungner, sed nek niaj fortoj, nek nia tempo sufiĉis por realigi nian revon.

En alia okazo, en la kontraŭe situanta bordo de la lagobrako Blest, ni surgrimpis la monton Fundadores (fondintoj), tiel nomitan de mia akompananto, ĉar ties tri pintoj memorigis al li la tri fondintojn de loka Anda Klubo. De tie ni almenaŭ sukcesis foti la monton Ljungner, kiun ni neniam poste surgrimpis. Tamen suprenirinte pli ol dek aparte situantajn montojn rande de la lago Nahuel Huapi, mi konsoliĝis pri tiu fiasko. Ĉar la aventuroj min ligantaj al ĉiu monto rekompencas malavare kaj riĉe mian spiriton.

Werner SCHAD