Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Sen laboro, sen fantazio

Granda senlaboreco ŝajnas esti nuntempe nepra faktoro de industriaj landoj same kiel de malpli evoluintaj. Paradokse tamen, en gravaj industriaj ŝtatoj, ekzemple Usono kaj multaj eŭropaj landoj, entreprenoj kaj kompanioj enspezas gigante, profite al kapitalistoj, la ekonomio en multaj branĉoj prosperas. Pri la kialoj oni bone scias; unu grava estas, ke danke al la moderna teknologio la entreprenoj povas rezigni pri pli kaj pli multaj laborpostenoj kaj anstataŭigi homojn per maŝinoj, aparatoj kaj robotoj. Rezulte laborkapablaj homoj, ofte en relative juna aĝo, perdas laboron kaj havas nenian ŝancon, iam ajn denove trovi postenon — dumvivaj senlaboruloj sen perspektivo.

Rekordaj nombroj

En multaj landoj la nombroj dum jaroj estas rekordaj. En Francio, ekzemple, ĉirkaŭ 3 milionoj da laborkapablaj homoj estas sen postenoj; pli ol triono el ili estas jam longe senlabora. En Germanio depost 1991 perdiĝis pli ol 2,5 milionoj da postenoj; en 1997 averaĝe dum la jaro estis 4,4 milionoj da homoj sen laboro, dekone pli multaj ol en 1996; el ĉiuj laborkapablaj plenkreskuloj 11,4 elcentoj ne havis postenojn.

Tiu ĉi malhumana sorto ne estas eltenebla pordaŭre kaj povas konduki — kiel montras la multsemajnaj protestagadoj en Francio — al ribelo de homoj, kiuj povas perdi nenion. Tia situacio facile radikaligas protestantojn. Eĉ en Germanio, kie homoj tradicie ne estas tiom ribelemaj, pli kaj pli ofte okazas manifestacioj kontraŭ senlaboreco.

Certe, kutime en industriŝtatoj senlaboruloj ricevas laŭleĝan subvencion kaj ne falas en kompletan mizeron. Tamen vivo sen laboro ne povas kontentigi la homon, kiu laŭ sia naturo estas aktiva kaj kreema estaĵo. Kaj aparte terura estas tia sorto de malaktiveco por gejunuloj, kiuj nun amase ne havas ŝancon, trovi laborlokon, do dekomence estas dumvivaj senlaboruloj.

La registaroj havas nek receptojn nek eblojn, solaj majstri tiun ĉi problemon, precipe ne en epoko de supernacia ekonomio, de tutglobigado ankaŭ de labormerkato. Multnaciaj kompanioj ne zorgas pri specifaj problemoj de unuopaj landoj aŭ eĉ de unuopaj urboj: ĉefoj de usona mondkompanio analizas siajn bilancojn, ne la problemojn de loka situacio, se iu filio de la kompanio en fora lando ne donas sufiĉan profiton.

Miopaj kapitalistoj

Sed ĉu kompanioj kaj precipe la kapitalistoj, posedantaj ilin, ne komprenas, ke tia ekspluato povas funkcii nur por kelka tempo kaj ke ili estas miopaj, kondutante tiel? Por mem havi konstante profitojn, ili devas vendi siajn varojn kaj servojn, al pli kaj pli multaj homoj. Sed senlaboruloj ne estas idealaj konsumantoj, al kiu do produktistoj volas vendi en epoko de amasa senlaboreco? Sekve, en propra intereso, entreprenoj kaj kapitalistoj devus ne neglekti la problemon, devus kunagadi por ebligi al laŭeble multaj homoj enspezi monon per laboro. Franca ĉefministro Jospin diris prave, ke helpi senlaborulojn per pli alta subvencio estas unu afero, sed ke pordaŭre estas pli grave investi monon por krei pliajn laborlokojn.

Multaj rimedoj

Baza problemo de la nunaj teknologiaj laborsocioj estas, ke por kreskigi produktivon entreprenoj povas uzi novajn maŝinojn kaj tiel redukti nombron de postenoj. Same aŭ eĉ pli produktivaj do estas malpli da laboristoj. Konsekvenca solvo devus kaj povas esti nur, disdividi la ekzistantan laborbezonon inter pli multaj homoj — ne lasi iujn en plena labortempo kaj maldungi aliajn. Sed ĝuste tion kutime faras entreprenoj, pro kio ekzemple germana ministro pri laboro riproĉas ilin pri manko de fantazio. Ke kun iom da fantazio, aplikante diversajn rimedojn kaj instrumentojn, oni povas solvi problemojn, tion montras ekzemploj en Nederlando aŭ Svedio. Tie oni sukcesis redukti senlaborecon per kunagado de ŝtataj instancoj kaj de entreprenoj, en interkonsento de socio preta iri novajn vojojn. Portempa laboro nenie estas tiom vasta, kiom en Nederlando la sistemo funkcias.

Fantazion pli grandan devus havi kapitalistoj kaj entreprenoj ankaŭ rilate al salajroj. Kial ekzemple ne uzi parton de la dividendo por disponigi al dungitoj, kiuj reinvestas tiun etan kapitalon en la propra entrepreno? Se ĉiun jaron dungitoj profitas per dividendo, ilia baza salajro povas esti malpli alta. Sekve de tia investosalajro dungitoj povas redukti sian labortempon, kio donas ŝancon al aliaj, trovi postenon. Alia instrumento estus ŝtata: se entreprenoj instalas maŝinojn, kiuj forigas laborpostenojn, kaj aliflanke ne aplikas rimedojn por ne redukti nombron de laboristoj, oni povas postuli de ili maŝinimposton, per kiu ili estas devigataj kontribui al la solidareco kun la tuta socio, kiun ili neglektas.

Nur du ekzemploj de rimedoj, por kiuj tamen necesas iom da fantazio. Sed kion faris germanaj entreprenistoj, kiam la registaro anoncis leĝon pri investosalajro? Ili tuj protestis pro “minaco al nia libereco”. Nu, ili ja havus la liberecon, mem interkonsenti kun dungitoj pri investosalajro. Sed kiel dirite, por tio necesus iom da fantazio.

Stefan MAUL