Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

DINASTIOJ

Habsburgido baptiĝas

En la zagreba katedralo la kroata kardinalo Franjo Kuhariĉ baptis la trimonatan filon de Karlo kaj Francesce von Habsburg, heredanton de la 700-jara imperiestra krono kaj pranepon de la lasta aŭstria imperiestro kaj kroat-hungara reĝo Karlo la Unua.

La plena nomo de la eta Habsburg estas: Ferdinand Zvonimir Maria Balthus Keith Michael Otto Antal Bahnam Leonhard. La duan nomon li ricevis laŭ la kroata reĝo Zvonimir, kiu en la 11a jarcento unuigis la kroatan regnon.

La infano portis ore kudritan vestaĵon, kiun por sia filo mendis la imperiestrino Maria Terezija. De tiam en tiu vestaĵo baptiĝis la tronheredantoj, la avo Otto kaj la patro Karlo. La ceremonion ĉeestis pluraj membroj de la eŭropa nobelaro.

La gepatroj Karlo kaj Francesce konatiĝis dum la militaj jaroj en Kroatio, kien ili iris por helpi la milite detruitan landon. Poste ili ofte vizitis la landon. Francesce starigis fonduson por rekonstrui la heredaĵojn de Dubrovnik.

Marija BELOŠEVIĆ