Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

KUBO

Venis eĉ la kato ...

La longe atendata vizito de Papo Johano Paŭlo 2a al Kubo estos sendube unu el la plej gravaj eventoj en 1998. La vizito fariĝis nacia festo: la vetero estis bela; post la foriro de la papo venis pluvaj tagoj.

La papaj paroladoj tuŝis multajn homojn. En la urbo Santa Clara la temo estis familia vivo; en Camaguey junuloj aŭdis pri tradiciaj valoroj, ofte forgesitaj en la nuna mondo. La papo alvokis la junulojn al ĉasto, fidelo, vera amo kaj sindonemo. Li trovis tempon kaj energion ne nur por kvar mesoj sed ankaŭ por 45-minuta kunsido kun la kuba prezidanto Fidel Castro [kastro].

Lepruloj

Li vizitis ankaŭ katedralon en Havano kaj leprulan hospitalon, konversaciis kun aidoso-suferantoj, kaj prezentis sin ĉe tombo de presbitero Varela, kiu eventuale proklamiĝos sanktulo. Varela konsciis, ke sole sendependiĝo disde Hispanio solvos la sociajn kaj politikajn problemojn de la iama kolonio Kubo. Ankaŭ la eduka laboro de Varela ege valoris; pro tio pedagogia universitato portas lian nomon.

La kronado de la Virgulino de La Caridad del Cobre kiel patronino de Kubo gravis en la papa programo. Jam dum multaj jaroj la virgulino patronas la landon, sed la oficiala, akcepta kronado fare de la papo multon signifis. Eĉ nekatolikoj iel kredas je La Caridad del Cobre. En afrikdevena kredaro ŝi estas diino de amo.

Vulgare, por esprimi, ke ĉiu ĉeestis, oni diras, ke eĉ kato venis. Kaj tio vere okazis: dum dimanĉa meso en Havano vidiĝis infano portanta kateton. Tiam la papo vipis la senbridajn ekscesojn de tiuj, kiuj lasas ĉion al la blindaj fortoj de libera merkato; kiuj permesas, ke riĉuloj fariĝu eĉ pli riĉaj, malriĉuloj eĉ pli malriĉaj. Li ankaŭ kondamnis ĉiajn komercajn kaj aliajn blokadojn de unu lando kontraŭ alia.

Alberto Garcìa FUMERO