Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NORD-IRLANDO

Fronte al morto

Post mortminacoj, fare de organizaĵo nomanta sin Katolika Reaga Fronto, kontraŭ protestantaj klerikoj en suda Irlando, reciprokis per similaj minacoj kontraŭ katolikoj la tiel nomata Lojalista Volontula Fronto.

Oni supozas, ke ambaŭ “frontoj” estas kaŝnomoj uzataj de konataj kvazaŭmilitistaj politikaj organizaĵoj (respektive respublikana kaj uniista) en Nord-Irlando. Ne estas klare, ĉu la minacoj estas nur timigaj gestoj aŭ esprimas veran intencon daŭrigi la sektismajn murdojn.

Eventuale kontribuis al la nuna maltrankvila situacio la ĉi-jara 26a datreveno (ĵus memorigita) de la “sanga dimanĉo”, kiam 14 nordirlandaj manifestaciantoj pri civitanaj rajtoj estis mortpafitaj de britaj soldatoj, kiuj verŝajne panikiĝis timante atakon.

IRL