Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRLANDO

Ĉu vere neŭtrala?

La opozicio en la irlanda parlamento protestis, ke usonaj aviadiloj, portantaj soldatojn dum la Irak-krizo al la Persa Golfo, repleniĝis per karburaĵo ĉe la internacia flughaveno Shannon [ŝanon] en okcidenta Irlando. La Irlanda Respubliko fieras pri sia oficiala neŭtraleco, kaj tia uzado de irlanda flughaveno signifas, laŭ la opoziciaj partioj, krudan uzurpon de tiu statuso.

Opozicianoj precipe indignis, ĉar la reganta koalicio ne informis pri tio la parlamenton; tiu ne permesis, ke uzu la flughavenon usonanoj, kiuj siaflanke, laŭŝajne, eĉ ne petis tian permeson. Laŭ la koalicio, tamen, Usono ne devis peti permeson pro la fakto, ke la aviadiloj kun la soldatoj estis “ne militistaj, sed civile ĉartitaj flugmaŝinoj”. Armeanoj ne forlasis la aviadilojn kaj ne surtretis irlandan teron. Similaj protestoj okazis, kiam dum la lasta golfa milito kontraŭ Sadam Husejn Irlando ne malhelpis usonajn militaviadilojn alteriĝi kaj repleniĝi ĉe Shannon.

En la ĉefurbo Dublino organiziĝis publikaj protestoj kaj manifestacioj, sub la slogano “Neniu naftomilito en Irako!”, kontraŭ nova usona militiro en la golfa regiono.