Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

JAPANIO

Pacmovada drako

En 1954 la japana ŝipo La Kvina Feliĉa Drako, fiŝkaptante 50 km for de zono rezervita de Usono kiel hidrogenbomba eksperimentejo ĉirkaŭ Atolo Bikini,

kovriĝis de blankaj radioaktivaj cindroj. Poste ĉiuj 23 ŝipanoj malsaniĝis, suferante pro senhariĝo; ses monatojn poste unu mortis, tiel fariĝante la unua viktimo de hidrogenbombo.

La evento ŝokis japanojn, kaj pro ĝi estiĝis kontraŭnuklea movado. Nun, 44 jarojn poste, kaj pro la ŝipo La Kvina Feliĉa Drako, du novaj pacmovadoj naskiĝis.

En 1967 la ŝipo — tamen sen motoro — saviĝis kaj fariĝis parto de muzeo apud Tokio. Nekredeble, en 1996, la motoro troviĝis sur marfundo apud duoninsulo Kii kaj estis elakvigita. Fondiĝis asocio por reunuigi la motoron kun la ŝipo: la tiel restaŭrita ŝipo devas servi kiel memorigilo pri la efikoj de la bombotestoj.

Tinuso

Samtempe, eksa ŝipano de La Kvina Feliĉa Drako, nun 63-jaraĝa, lanĉis projekton por konstrui monumenton al la tinusoj tiom radioaktivigitaj (ne nur

pro la Drako-incidento sed dum multaj jaroj), ke oni devis enterigi ilin. La gubernio Tokio rifuzis la projekton pro la alta kosto.

Tamen la maristo, suferanta pro kancero, kies antaŭaj 11 kolegoj jam pro sama kialo mortis, decidis mem konstrui la monumenton. Li preparis flugfolion kaj komencis kolekti apogmonon. Tiel li volis sciigi junulojn pri la okazintaĵoj de la pasinteco.

HORI Yasuo / PG