Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

JAPANIO

Vekiĝas vulkano

Kiam instruistino en la urbo Kuroiso, gubernio Toĉigi, riproĉis lernejanon, kiu iris necesejen kaj revenis malfrue al la klasĉambro, tiu ekkoleris kaj, elpreninte tranĉileton, mortigis ŝin. Sekvinttage, en la gubernio Ibaragi, altlernejano vundis per kuirtranĉilo samklasaninon. Kelkajn tagojn poste, en Tokio, lernejano atakis per poŝtranĉileto policanon.

Sekvis kunsido ĉe la ministrejo pri edukado. Fine oni admonis, ke poŝtranĉiletoj (nomataj papilio-tranĉiletoj, ĉar la tenilo malfermiĝas kiel papilio-flugiloj) estu malpermesataj en lernejoj; plie ke, se necese, lernejoj kontrolu studanto-havaĵojn.

Dum la lastaj 10 jaroj perfortoj en japanaj lernejoj pli ol duobliĝis: en 1996 okazis 10 575 tiaj agoj. Plejparte la perfortoj okazas inter lernantoj, sed notindas plimultiĝo de perfortoj kontraŭ instruistoj. Gravas la situacio en mezlernejoj, kun 1316

kontraŭ-instruistaj atakoj (50% pli ol en la pasinta jaro).

Streĉiteco

La mortigo de la Toĉigi-instruistino ne estu konsiderata akcidento: ĝi rezultas de la japana eduka sistemo. La vivo en japanaj lernejoj estas zorge kontrolita kaj junuloj devas konduti kiel bonaj (t.e. ordinaraj) lernantoj. Al la japana socio mankas toleremo kontraŭ neordinaruloj, kontraŭ tiuj, kiuj suferas pro streĉiteco,

ekzameno-premo, k.s. Ofte malhelpas gepatroj, kiuj instigas siajn gefilojn al pli bona studkariero aŭ al pli bona kompanio.

Oni emas diri, ke en ĉiu japana lernejano situas vulkano preta iam ajn erupcii. Kontroli havaĵojn de lernejanoj simple vekos la vulkanon.

HORI Yasuo / PG