Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

OPINIO

Ĉu vere vero?

En MONATO, 1998/1 aperis artikolo (en la rubriko Opinio) de Tyburcjusz Tyblewski, titolita “Finfine la vero”. Nepras reagi, ĉar la artikolo estas tendenca, falsa kaj nociva.

La aŭtoro pledas, ke la pogromon de judoj en Kielce en 1946 provokis la sekurecaj fortoj de Pollando, kaj ke la vero dum jardekoj kaŝiĝis. Li pravas, ke en pasinteco la oficiala propagando asertis, ke respondecis naciistoj kaj kontraŭregistaraj fortoj: tion kredis multaj homoj, inkl. de judoj.

Tamen la problemo ne estis ĝisfunde esplorita. Pro tio, surbaze de demokratiigaj ŝanĝoj en Pollando, komisiono, konsistanta el fidindaj historiistoj, esploris ĉiujn aspektojn de la tragedio. En 1996 la komisiono raportis, ke oni ne povas ĉi-momente plene konstati, kiugrade ĝi estis provoko, kiu provokis kaj kiu do respondecis. Oni decidis daŭrigi la esploron. Tamen certe estas, ke murdis poloj (i.a. laboristoj de loka fandejo), ke soldatoj kaj milicanoj (policanoj) restis kelkajn horojn preskaŭ neaktivaj, kaj ke pluraj rekte partoprenis senkompatan murdadon de 42 judoj kaj vundadon de pli ol 40 aliaj.

Objektiva

Mi, kiel historiisto, opinias la komisiono-konstatojn signifaj: en artikolo “Pogromo rememorita” (MONATO, 1996/11) mi prezentis opiniojn kaj de la oficiala propagando kaj de kontraŭregistaraj fortoj. Tio, laŭ mi, estas objektiva vidpunkto. Ekzistas nenia objektiva bazo praviganta la aserton de Tyblewski, ke mi en MONATO relanĉas malverajn akuzojn de komunistoj rilate la Kielce-pogromon.

Verdire, mi jam alkutimiĝis al tendencaj informoj, eĉ atakoj de Tyblewski rilate opiniojn ne kongruantajn al lia dekstrisma politiko. Necesas nur memorigi lian reagon al artikolo de Ionel Onet “Vaŝingtono kaj barbulo” (MONATO, 1997/5). Tyblewski prezentas vidpunkton de reakciaj politikaj kaj (parte) katolik-ekleziaj fortoj de Pollando, ekz: “ ... ke judoj amase aperis en postmilita Pollando kaj senpardoneme komencis enradikigi la sovetisman fireĝimon.”

Antisemitismo

La fakto estas, ke el la pli ol tri miliona juda loĝantaro en antaŭmilita Pollando saviĝis nur ĉ. 200 – 250 mil judoj. Post la pogromo en Kielce, post la antisemitismaj ondoj en 1956 kaj 1967/8, restis nur kelkaj miloj da judoj. Laŭ sciencaj esploroj nur malgranda elcento da juddevenaj komunistoj laboris en ŝtataj servoj.

Laŭ mondkoncepto judoj kulpas pri kristanismo, kontraŭkristanismo, kapitalismo, komunismo kaj aliaj ismoj, inkl. de esperantismo. Strange, ke malgraŭ ĉio ili tiom signife kontribuis al kulturo kaj progreso de la homaro.

Zofia BANET-FORNALOWA