Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Malsonoras socialismo

Protestŝtormon provokis decido de la ministrejo pri komunikado, ke ekde februaro ĉesu senpagaj enurbaj telefon-vokoj. Ĝis nun litovoj pagis nur interurbajn kaj internaciajn vokojn.

Kelkmiloj da protestantoj manifestaciis, dirante, ke la novaj tarifoj prirabos malriĉulojn kaj batos entreprenistojn. Tamen la kostoj restos malaltaj kompare kun tiuj en aliaj orienteŭropaj landoj. Unuminuta loka voko kostos ekvivalenton de preskaŭ du usonaj cendoj; homoj kun malgranda enspezo kaj emeritoj pagos rabatitan prezon.

La protestantojn subtenis la opozicia partio; eĉ la parlamentestro, Vytautas Landsbergis, malkontentiĝis pro tio, ke la registaro akceptis la proponon sen publika debato. Aliflanke estroj de kompanioj pri porteblaj telefonoj apogis la decidon kaj atentigis, ke la socialisma epoko finfine ĉesis: ĉiu servo, inkluzive de telefonado, devas esti pagata.

Konsentis la ministrejo, dirante, ke la tarifoj permesos al la baldaŭ privatigota telefon-kompanio investi por evoluigi la telekomunikadon en Litovio. Tamen la protestoj ne plene senefikis: la telefonkompanio konsentis kalkuli telefonunuojn po 30, ne 60 sekundoj.

Laimus STRAŽNICKAS