Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Senlaboraj ... sed fieraj

Senlaboraj sed fieraj: jen rezulto de enketo pri la litova junularo fare de la universitato de Vilnius. Ne malpli ol 66 % de la gejunuloj fieras pri la atingaĵoj de naciaj sportistoj; tamen nur 0,8 % pri la atingaĵoj de politikistoj. Ne mirige, 36 % maltrankviliĝas pri senlaboreco. 55 % diris, ke ili volonte pasigos almenaŭ kelkajn jarojn en eksterlando (prefere en Usono aŭ en Germanio), tamen nur 13 % volis elmigri, kaj 32 % (ĉefe vilaĝanoj) tute ne emis forveturi. Finfine: 54 % subtenis aliĝon al Eŭropa Unio.

LAST