Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Holokaŭsto neforgesebla

Julius Balbin nun estas emerita profesoro pri lingvoscienco kaj loĝas en Novjorko. Sed li komencis sian dornan vojon en Pollando, kie liajn filozofiajn studojn interrompis la dua mondmilito. En juda geto estis murdita lia patrino, kio restigis profundan kaj neniam forviŝeblan vundon en lia koro. Li mem trasuferis kvar german-faŝistajn koncentrejojn kaj estis liberigita de la usona armeo. Li doktoriĝis en Aŭstrio kaj baldaŭ ekloĝis kaj eklaboris en Usono.

La temo de holokaŭsto plene absorbis la aŭtoron de kvin konataj poeziaj libroj. La lastan sub la titolo Inter vivo kaj morto publikigis la eldonejo Edistudio: bone presita libro kun fortika kovrilo kaj sur ĝi foto de bela, juna viro, kia iam estis la aŭtoro.

La libro estas dediĉita al la memoro de ĉiuj viktimoj de la nazia amasa murdado. Ĝi konsistas el pli ol cent mallongaj versaĵoj, senrimaj, verkitaj per simpla lingvaĵo.

Julius Balbin rakontas ne nur pri neesprimeblaj suferoj de senkulpaj homoj, sed mencias ankaŭ rezistojn diverslandajn. Li speciale fieras pri Simon Wiesenthal, kun kiu la aŭtoro troviĝis en la koncentrejo Mauthausen. Wiesenthal eltrovis multajn naziajn krimulojn, inter ili la amasmurdulon Adolf Eichmann.

Jen eta tipa versaĵo de Julius Balbin:

Ĉu mi iam estis tie?
Ĉu mi iam povus imagi tion?
Ĉu mi iam kapablus trasuferi tiel?
Ĉu mi iam estus elteninta tiom?
Ĉu mi iam estus transvivinta gehenon tian?
Ĉu eble estis nura koŝmaro tia?
Ne, mi neniam estis tie...
Ne, tute ne eblas,
ke ĉio-ĉi estu vera,
ke ĉio-ĉi vere okazis tie,
en Eŭropo, en kvardekaj jaroj
de nia tiom progresinta jarcento.

Kaj sur tiu ĉi fono ni menciu du novajn faktojn. La unua: en januaro 2000 en Londono okazis juĝproceso pri libro, kiu neis holokaŭston. La dua: la saman neon antaŭ nelonge esprimis iu esperantisto en la reta forumo “soc.culture.esperanto”. Tralegu la libron de Julius Balbin, poeto kaj transvivinto de holokaŭsto — tio gravas.

En la nomo de Ahasvero, laŭlegenda Judo, Eterna Vaganto, Julius Balbin skribas pri la Ŝtato Israelo:

Post la murdo de ses milionoj
fare de l’ germanaj nazioj,
mi ne plu intencas forlasi
mian nunan patrolandon.
Mi restos ĉi tie
kaj ne plu erarvagos tra ĉiuj landoj
de nia bela mondo.
Ĉi tie estas la lasta etapo
De mia du jarmilojn longa erarvagado.

Tio estas aparte klara por esperantistoj post la antaŭnelonga Universala Kongreso en Tel-Avivo.

Boris KOLKER

Julius Balbin: Inter vivo kaj morto. Poemoj. Eld. Edistudio, Pisa, 1996. 155 paĝoj kudre binditaj. ISBN 88-7036-068-7. Prezo ĉe FEL: 9,90 eŭroj + afranko.