Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Forgesinda novelaro

John Francis [ĝon frensis] estas unu el tiuj esperantaj verkistoj, kiuj meritas pli vastan renomon inter la legantoj. Lia verkaro estas neampleksa, sed portas stampon de alta kvalito. En 1952 li estis unu el la kvar skotaj poetoj de Kvaropo. En 1960 aperis lia novelaro Vitralo, kaj poste aperis du romanoj: la ampleksa, realisma familia sagao La granda kaldrono en 1978, kaj la sciencfikciaĵo Misio sen alveno en 1982. Jen ĉio, ĝis nun. Kaj ĉion, ĝis nun, karakterizas rimarkinda talento.

Nun aperis ankoraŭ tri noveloj de Francis kun la titolo Tri rakontoj pri la Miljara Paco. En Vitralo, duono de la noveloj estis realismaj rakontoj el la vivo, kredeble kun aŭtobiografia fono, dum la alia duono konsistis el fabeloj lokitaj al Juglando kun ĉirkaŭaĵo. Kvankam la unua speco sendube estis la pli valora, tamen ankaŭ la Juglandaj fabeloj montris talenton. En konciza, klasike fabela formo kaŝiĝis trafaj karikaturoj de komune homaj karakteroj kaj rilatoj. La nun aperinta novelaro celas daŭrigi tiun ĝenron.

Sed kio intertempe okazis al John Francis? La Francis-amanta leganto ne plu rekonas lian verkistan stilon, sed emas formeti la libron kun oscedo. Ĉi tie tute mankas humuro, sprito kaj klarvido de la Vitralaj noveloj, dum la formo ŝvelis al tro vortoriĉa, malstrikta ĉiodroniga vortinundo. Francis nenion plu havas por diri, kaj li diras ĝin per tro da vortoj. La stakoj el inventitaj nomoj kaj titoloj ofte estas sufiĉe lacigaj. Ŝi estis Dalfunta princino, nepino de Hartungo la Sepa, iama Ĉefreĝo, kaj nevino de lia filo, Hardragen la Dua, la nuna Ĉefreĝo. Ŝia patro, Ermad, pli juna frato de Hardragen, edzinigis Gimdalan aristokratinon parencan al la Gimdala reĝa familio ...

En la lasta el la tri noveloj li tamen enkondukas temon, kiu komence ŝajnas promesplena. La mondo, kie situas Juglando, ne estas la nia, sed alia mondo, sen kontakto kun la nia. (Tio eĉ povus esti metaforo pri tiuj ĉi noveloj — dum la Juglando de Vitralo prezentis ian esencon de nia mondo, tiu de Tri rakontoj neniel rilatas al ĝi!) Nu, subite iu viro, kiun la leganto emas rekoni el konata verko de la mondliteraturo, hazarde transiras el nia mondo al Juglando, kaj fariĝas gasto tie. Sed ... bedaŭrinde, Francis tute ne profitas el tiu temo, sed ĝiaj ebloj perdiĝas inter stakoj da vortoj kaj fantaziaj nomoj, nememoreblaj kaj nedistingeblaj de la leganto.

La recenza juĝo eble ŝajnas tro severa, sed necesas diri: Por doni justecon al la (iama) talento de John Francis, oni prefere forgesu tiun ĉi volumon!

Sten JOHANSSON

John Francis: Tri rakontoj pri la Miljara Paco. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno 1997. 117 paĝoj, ISBN 90 71205 66 5. Prezo ĉe FEL: 11,90 EUR + afranko.