Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Jen denove Bruna Ŝtono

En 1978 dum la Universala Kongreso en Varno (Bulgario), en la ekskursa tago, kiam la kongresejo malplenis, Renato Corsetti invitis min por neoficiala koncerto de bardo Gianfranco Molle [ĝanfranko mole]. Mi venigis ankaŭ miajn amikojn, Viktoron Aroloviĉ kaj Mikaelon Bronŝtejn (kun la kromnomo Bruna Ŝtono), ŝatatan bardon en la sovetia parto de Esperantujo sed nekonatan eksterlande. Post kelkaj aldonaj kantoj fare de alia populara bardo, Jacques Le Puil [ĵak le pŭil], Viktoro kaj mi pene persvadis Mikaelon prezenti ankaŭ liajn kantojn. Konfuzita, li prenis gitaron kaj prezentis tri siajn kantojn plenajn de amo al Esperantujo. Oni afable aplaŭdis, sed taksis la melodiojn kaj temojn iom eksmodaj.

En la “periodo de stagnado” en Sovet-Unio, kiam superuloj klopodis steriligi la liber-aman Esperanto-movadon, kuraĝaj protestaj kantoj de Mikaelo havigis al ni optimismon. Feliĉe, li evitis persekutojn, kiuj estis eblaj.

Kiu ne konas Mikaelon Bronŝtejn hodiaŭ! Dum la lasta jardeko furoras liaj kantokasedoj kaj libroj Oni ne pafas en Jamburg (kun Esperanta fono) kaj Legendoj pri SEJM, ne parolante pri aliaj libroj, originalaj kaj tradukitaj. Tre bone lin konas partoprenantoj de Universalaj Kongresoj pro liaj koncertoj kaj organizado de artaj programoj.

Finfine Mikaelo kolektis iom el siaj versaĵoj kaj kantoj kaj eĉ du novelojn por kunigi ilin en la libron Jen denove.... La verkoj estas mallongaj, netaj laŭforme, verkitaj per simpla lingvaĵo kaj facile legeblaj. En ĉiuj ili senteblas la personeco de la aŭtoro, lia amo al homoj (bonaj homoj!) kaj al la naturo, amo al sia lando kaj ĉagreno pro ĝiaj malfacilaĵoj kaj ombraj flankoj. Plej bone li sentas sin en la amika kompanio en Esperantujo, kio ruĝfadenas tra la tuta libro. Kaj la tuta libro estas penetrita de subtila humuro.

Speciale amuza estas la klopodo transplanti en Esperanton la rusan junularan slangon. Iujn lokojn en la libro oni povas ĝuste kompreni, nur konante la fonon, kio ne ĉiam eblas por la internacia leganto. Iuj lokoj bezonus pli zorgan redaktadon.

La traduka parto de la libro estas negranda, sed ĝi estas parteto de la kremo de la rusa poezio kaj havas apartan valoron. Precipe atentindas tradukoj el Nobel-premiito Iosif Brodskij (iam forpuŝita el Sovet-Unio en Usonon), kiu persone donis al Mikaelo permeson traduki en Esperanton liajn verkojn. Por iom gustumi el la poezio de Mikaelo Bronŝtejn, jen lerte plektita komenco de lia versaĵo “Pluvo”:

Gutoj frapadas al la
Haŭto de l’ vangoj pala.
Kiom da ili? — Mil da.
Ĉies tuŝeto — milda.
Kun la tuŝetoj vantaj
Larmoj apenaŭ salas,
Kaj de-sur viaj vangoj
Ili jam akve falas.

Boris KOLKER

Mikaelo Bronŝtejn: Jen denove... Eld. Impeto, Moskvo, 1998. 119 paĝoj glue binditaj. ISBN 5-7161-0050-3.