Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Senmorta Puŝkin

La poeto Aleksandro Puŝkin akompanas ruslingvanojn dum la tuta vivo. La infanoj aŭskultas aŭ legas liajn versajn fabelojn; plenaĝuloj ĝuas liajn lirikajn versaĵojn, grandajn poemojn kaj prozaĵojn. Malpli konataj sed ne malpli ŝatataj estas liaj spritaj kaj petolaj verkoj kiel “Gabrielado”. Sed la mondan famon li akiris unuavice pro la vers-romano Eŭgeno Onegin, kiun multaj eksterlandanoj konas precipe danke al la samnoma opero de Petro Ĉajkovskij.

Aleksandro Puŝkin estas konsiderata ankaŭ kiel kreinto de la rusa literatura lingvo. Kvankam ĉe li renkontiĝas arĥaismoj, lia lingvaĵo estas klara kaj bela ankaŭ hodiaŭ, dum liaj antaŭuloj nun estas malpli facile legeblaj.

Ne mirindas, ke esperantistoj ĉiam strebis prezenti verkojn de la genia poeto al la tutmonda legantaro. La plej konata estas Eŭgeno Onegin en traduko de Nikolaj Nekrasov. Manuskripte ekzistas almenaŭ du aliaj, pli modernaj tradukoj de Sergej Rublov kaj Nikolaj Danovskij. Sed la unua esperantigita verko de Puŝkin aperis ankoraŭ en la jaro 1888, tio estis La neĝa blovado tradukita de Antoni Grabowski.

La 200-jaran jubileon de la poeto rusiaj esperantistoj celebris per la libro Elektitaj verkoj, kiun kompilis Mikaelo Bronŝtejn kaj Vladimir Samodaj. La rikolto estas riĉa kaj fierinda. La prezentitaj tradukoj estas modernaj, escepte de tri prozaĵoj el la plumo de Andreo Fiŝer, kiuj odoretas je “antikva” Esperanto. Precipe elstaras grandaj poemoj kaj dramoj tradukitaj de Mikaelo Bronŝtejn. Ankaŭ la aliaj tradukintoj — Ivan Lubjanovskij, Sergej Rublov, Isaak Ĥoves, Mikaelo Giŝpling, Konstantin Gusev, Nikolao Fedotov, Mikaelo Povorin, Nikolai Lozgaĉev — klopodis laŭeble fidele transdoni la spriton kaj la formon de la poezio de Puŝkin.

Por krei imagon, kiel sonas Aleksandro Puŝkin en Esperanto, ni citu lian etan versaĵon “Al la vartistino”:

Al mia vivo tre mizera
Maljuna mia karulin’!
Solece, en arbar’ severa,
Delonge vi atendas min. Ĉe la fenestro de kabano Sopiras vi en ĉiu hor’,
Kaj tremas en sulkita mano
Trikilo via dum labor’.
Rigardas vi al loko fora,
Al nigra malproksima voj’, -
Kaj premas vin sufer’ angora,
Sopiro, ĝojo kaj malĝoj’.

1826

Boris KOLKER

Aleksandr Puŝkin: 200 jaroj: elektitaj verkoj. Eld. Impeto, Moskvo, 1998. 240 paĝoj kudre binditaj. ISBN 5-7161-0054-6. Prezo ĉe FEL: 12,50 eŭroj + afranko.