Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

de PEJNO Simono

La profeta kurso

Zandero vivis en Svisujo, kie li posedis tre imponan multĉambran domon. Ĝi situis sur kruteta deklivo supervide de vilaĝo ĉe la sudpinta bordo de Lago Lemana. Rekte kontraŭe trans la klara akvo videbliĝis la fama konferenca urbo Ĝenevo. Ĉirkaŭ Zandero loĝis nur finance tre bonstataj homoj — entreprenistoj, borsistoj, financkonsilistoj, bankistoj. Interalie famaj aktoroj el la filma mondo najbaris. Nur cent metrojn de lia naĝbaseno limis la grundo de Petro Ustinovo kaj ne treege fore iam loĝis la intertempe mortinta Karlĉjo Ĉaplino. Zandero okupiĝis tamen nek pri financo, nek pri filmo. Li estis trejnisto de religiuloj pri direktoriko laŭ bibliaj principoj. Aldone al lia paletro apartenis la instruado pri superpova preĝado, mirakla sanigo kaj profetado. Kontraŭ po 2000 eŭroj por ĉiu kursano plus ĉiuj vojaĝkostoj li pretis flugi ien mondvaste por trejni junajn fervorulojn pri tiuj aferoj kaj verdire lia kalendaro estis sufiĉe rendevuŝtopita. Sola kondiĉo por lia vizito estis plensuma antaŭpago, mendita gastigo en minimume tristela hotelo kaj klaso kun almenaŭ kvin kursanoj. La kurso mem daŭris tutan semajnon, de lundo ĝis vendredo, kaj regis granda postulemo pri liaj kursoj — kaj en Usono, kaj en la industriŝtatoj de Eŭropo. Nu, eble Zandero ne estis la plej kostoŝpara trejnisto de homoj ambiciaj pri profetiĝo kaj efektive li sufiĉe publike transformis profetojn en profitojn. Sed ekde kiam li estis sukcesinta lanĉi sian libron pri Kristana entreprenestrado en pluraj Evangelikaj libroservoj, lia allogo en tiuj rondoj estis konsiderinde kreskinta.

Vere sensacie estis tamen, ke ekde ĉirkaŭ jaro liaj kursoj enhavis elementon, kiu ĉie mankegis en la kursoj de liaj konkurencantoj. Nur Zandero regule pruvis al la kursanoj, unue ke superpova preĝado bone kaj tuj funkcias, kaj, due ke mirakla sanigo estas ne nur por li ebla, sed ankaŭ por ĉiuj liaj kursanoj, kondiĉe ke ili sufiĉe klopodu pri tio. Jen tre instiga kaj vere grandioza sukceso por liaj lernantoj pri tiuj misterplenaj fakoj. Nur pri la profetaĵoj li ankoraŭ ne povis liveri vere konvinkan pruvon. Sed tio ne tre ĝenis, ĉar Zandero, sportista, iomete magra, ĉiam neformale tamen tre altkvalite kaj laŭmode vestita brunbarba kvardekjaraĝulo — aspekta mikso inter konsilisto pri geedzaj problemoj kaj banka direktisto — ĉiam zorgis pri tio, ke liaj profetaĵoj celu sufiĉe estonten kaj pro tio ne estos tre baldaŭ kontroleblaj. Intertempe ĉiuj predikistoj, misiistoj kaj kvestistoj en la Evangelika movado bone konis lian nomon.

Malpli bone oni konis liajn kurse elmontritajn pruvojn. Aliflanke, ne estis iu dubo pri tiuj, ĉar ĉiuj ekskursanoj ĵuris je mil biblioj, ke iliaj lernitaĵoj dum la kurso tuj kaj ege videble funkciis. Tamen oni ne rajtis paroli pri tio, ĉar Zandero devigis ĉiujn silenti pri siaj valoraj sekretoj. Laŭ liaj sufiĉe urĝe voĉitaj vortoj estis tiel, ke se iu malsekretos pri la vere frapa kursa rezulto — nome la praktika apliko de superpova preĝado kun demonstracio de mirakla sanigo, ĉio fare de la kursanoj mem — tiu perfidulo perdos siajn de li instruitajn novajn povojn. Do pro tio oni ne babilu pri tiuj ĉi sanktaĵoj. Evidente, perdi siajn povojn neniu volis — ne lastmotive pro la prezo akiri ilin. Sekve Zandero estis tre sukceshava komercisto kaj pro tio povis laŭe lukse rezidi sur la bordo de Svisa lago.

Kiel ofte, li atente aŭskultis ĉetelefone, notblokon enmane:

“Ankaŭ fratino Sandra estas, kiel ĉiuj aliuloj, ankoraŭ ne tridekjaraĝa. Jen ja juna skipo. Nu, ŝi sukcesis prokrasti sian ferian skiadon, tiel ke ŝi povos partopreni. Sciu, ne fore de tie ĉi, estas ĉi-vintre bona skiado.”

“Bone, frato Frederiko. Kiel vi diris, aldoniĝu nun unu kursano — fratino Sandra, la dua datumklavistino ĉe vi. Do mi ripetu la liston. Do jen frato Bodo, la transportestro, fratino Helena, la alia klavistino, fratino Ingrida, via sekretariino, frato Karlo, la komputilestro, frato Miĉjo, el Rusujo, via filino Karolina, plus la tri personoj el la ĥoro, el kiuj unu devos malĉeesti lunde. Kaj memkompreneble vi mem, estimata frato Frederiko. Do jen dek personoj. Nu, mi donos al vi rabaton: vi pagu nur por naŭ personoj, jen 18000 eŭroj. Tiujn mi petas spezi al la konto piede de mia anoncilo.”

Ĉe la alia fino de la lineo parolis tre ŝika kvindekjarulo en blanka kompleto — iomete laŭ la modo de la freneza sekto de specifa fratino Gabriela, kiu ĵus staris antaŭ tre ĉi-monda juĝistaro, akuzita pri fraŭdo de la impostejo pro ne deklaritaj vendoj de sankta sanigpova akvo — fakte rekte el ŝia akvokrano. Sed ŝian akvon la tre pia katolike edukita prokuroro el Bavarujo tute ne kritikis. Li celis nur alporti al la ŝtata kaso la impostojn kalkulitajn baze de la vendoj de la senefika akvo. Tre feliĉe fratino Gabriela fare de spontane spertita Dia rivelo — ŝi estis ja laŭ propra eldiro “la voĉo de Jezuo Kristo” — estis instruita anonci sin kulpa, pro kio ŝia ĉi-monda monpuno eble malgrandiĝu.

Same blankvesta Frederiko Tureko, eksa vendisto de asekuroj, estis nun la misiestro kaj ĉefo de unu el la multaj kvestejoj en Germanujo. Li estis lerninta sian novan fakon en mondvaste tre konata Usona misiejo, kiu jam prikvestis gigantajn monsumojn en Eŭropo. En tiu organizaĵo frato Frederiko sukcesis tre krute karierumi kaj dum nur du jaroj progresis ĝis la posteno de sekciestro por la Germanlingvaj landoj. Iun matenon Dio rivelis al li, ke li nepre ŝtelu ĉiujn adresojn de la donacantoj el la komputila centrejo. Tiun Dian ordonon li malfruvespere, kiam li estis tute sola en la misiejo kaj kun adekvata preteksto por tio, ke oni ne jam malŝaltu la komputilojn, sekrete realigis. Poste li tuj maldungigis sin kaj fondis propran misiejon. Post tri jaroj, danke al la kunportitaj 50 000 adresoj de la plej naivaj donacemuloj de la tuta respubliko, li antaŭjare, do nur tri jarojn post lia sendependiĝo, enkvestis 4 milionojn da eŭroj — laŭreklame por aĉeti bibliojn en tiam ankoraŭ ekzistanta komunisma Sovetio. Ĉiuokaze, nun, konscie pri la fakto, ke nur 800 biblioj reale liveriĝis en la Regnon de Malbono, li fronte al la vortoj de frato Gido — jen la disĉipla nomo de s-ro Zandero — komencis dubi. Li iel maltrankviliĝis pro la proponita rabato, ĉar li timeme demandis:

“Sed la superpova preĝado vere centelcente funkcios kaj ankaŭ la demonstracio pri sanigo, ĉu? Vi garantiu pri tio, kaj, ke ni ja ricevu la kompletan kurson!”

“Jes, jes. Temas pri mia plena kurso, per kiu mi kondukas ĉiun kredantan infanon de Jesuo al superpova preĝado. El tio ja rekte sekvas la povo pri mantuŝa sanigo kaj plenumiĝanta profetado. Ĉiu kredanto kapablas pri tio — post sufiĉe faka instruado kaj speciala inico. La tuta metodo baziĝas sur miaj dumvivaj esploroj pri la ĝusta interpretado de kelkaj misteroj el la Malnova Testamento. Cetere, ĉu vi jam legis mian novan libron pri tio?”

“Umm, huu, ... ne. Nur vian ‘Direktado de entreprenoj laŭ bibliaj principoj’ mi legis.”

“Tute ne ĝenas, kara frato. Mi alportos por ĉiu kursano ekzempleron. Sed evidente tiujn vi pagu ekstre, ĉu?”

“En ordo. Mi transportigos vin de la Frankfurta flughaveno. Poste estos duhora veturado ĝis Marburgo, kie troviĝas nia misiejo. Do ĝis nia ekvido. Dio benu vin.”

“Nia Sinjoro gardu vin.”

Klakis kaj la lineo estis silenta.

La planita profeta kurso estis granda sensacio por la junaj subsalajritaj dungitoj de la misiejo. Ĉiuj laŭpove preparis sin per fervora preĝado kaj vespera legado de la biblio. Frederiko estis instiginta ĉiujn misianojn optimume antaŭstudi por la kurso. Li ne hontu pro ies biblia nescio. En lia malgranda misia mondo — enklavo tre for de ĉiu ajn realo — lia ĉiu vorto estis sankta leĝo. Rezulte Sandra kaj Helena nun komune genuiĝis por preĝi ĉiun tagmanĝan paŭzon — okupo iom diverĝanta de ilia normala ĉiutaga kutimo veturi en la urbon — la misiejo fakte estis du kilometrojn ekster Marburgo — por aĉeti tranĉojn de torto kaj fritkukojn. Normalokaze ĵaŭdo estis la oficiala tutdungitara preĝa tago. Ĉiun ĵaŭdan matenon ĉiuj dungitoj devis kunveni por speco de rito, kiun frato Frederiko okazigis. En tiuj kunvenoj li longege kaj tre basvoĉe predikis. Ĉar li tre volonte aŭskultis sin mem, tiuj ĉi diservoj kutimis seninterrompe ĝisdaŭri la tagmanĝan paŭzon. Dum tiu preĝa kaj predika aktivado oni simple malŝaltis ĉiujn telefonojn, por tio, ke ne estu iuj ĝenoj.

Pro la venonta profeta kurso nun ĉiu tago iĝis preĝtago. Sekve neniu el la fervoraj misianoj plu okupiĝis pri la telefono. Feliĉe por la ĝenerala organizada fluo kaj trakto de komercaj aferoj du dungitoj de programada firmao laboris en la misiejo. Tiuj — tute ne kristanaj junaj viroj, ĉirkaŭ tridekjaraĝaj — okupiĝis pri novaj komputilaj programoj por la amasdissendo de kvestalvokoj kaj la pli rapida kontado de la ricevitaj monsumoj. Normalokaze ili laboris tre silente antaŭ kvar ekranoj en la komputilejo.

Programistoj estas tre adaptiĝemaj homoj. Tiaj ili devas esti, ĉar ili ekkomprenu sen iu ajn speciala branĉa edukado la laborfluon de tre diverĝantaj entreprenoj agantaj en neniel interrilatantaj laborterenoj. Tiel okazis, ke post tuta jaro da laborado ĉeloke tiuj du spritaj nekredantoj ĉiun preĝmatenon provizore traktis la telefonalvokojn de la plene frenezaj donacantoj kaj la eĉ pli frenezaj spiritaj kaj komercaj partneroj de la misiejo, celantajn la vere jam puninde frenezajn membrojn de la misiejo. Intertempe la helpema duo kapablas perfekte trakti tiajn alvokojn. Ĉe tio ili taskkonforme kamuflis sin per la nomoj “frato” Petro kaj “frato” Danjelo. Ilia sukceso ĉe tiu nekutima okupo estis tia, ke nur unu el dek alvokoj devis atendi la finpreĝadon de aŭtenta misiano por trovi sian solvon. Pro tio oni petis ilin dum la profeta kurso, kaj jam antaŭe, tuttage deĵori ĉe la telefonoj. La misiestro Frederiko estis tute kontenta pri tiu aranĝo kaj maldomaĝis la 500 eŭrojn, kiujn li ĉiutage pagis po programisto kaj kiuj nun ne plu fluis en la novan programon sed en telefonadon. Por li, jen simple speco de nerekta investo en superpova preĝado.

Frato Frederiko estis granda kredanto pri preĝado. Do se io malĝuste funkciis en la misiejo aŭ se pro iu maltrafa reklamado la fluo de mono iel ŝtopiĝis, li kutimis tuj kunvoki sian sekvantaron por komune tre laŭte kaj fervore preĝi pri rea pliboniĝo de la situacio. Lia preĝemo etendiĝis eĉ al teĥnikaj aferoj. Tiel kiam la du programistoj raportis, ke la projekto prokrastiĝos nur pro tio, ke la plurfaza retrorulo de la Informiksa datumbanko laŭŝajne ne ĉiam ĝuste funkcias, frato Frederiko, malgraŭ la evidenta enigmeco de tiu sciigo, tuj preĝigis sian skipon pri baldaŭ riparita retrorulo. Laŭ lia logiko por tio neniel necesis, ke la preĝantoj sciu ion pri tiuj strangaĵoj. Plene sufiĉis, ke Dio scios tion. Fakte Dio dankis lian fidon per tio, ke la firmao Informikso tuj liveris “sencimigitan”, do riparitan version de sia pekinta produkto.

Intertempe la programistoj vivis en perfekta simbiozo kun la misianoj. Ili komencis jam eĉ memstare decidi pri diversaj ĉetelefonaj demandoj — “Jes, presu ĉi-monate 100 000 ekzemplerojn de ‘Kristanoj en marŝo’”, “Ne, refaru la kovrilon”, “Jes, tio estas en ordo, sed mi petas uzi alian tiparon por la subtitolo ‘Frato Frederiko vizitas orfejon en Ukrainio’”, “Nepre alsendu la adresbendon ĝis postmorgaŭ, frato Alfredo”, “Ne, kara fratino je Jesuo, vi ja plu rajtas mendi. En nia libroservo la titolo ‘Sciencaj pruvoj pri la ekzisto de Dio’ tute ne estas elĉerpita”, “En la presprovaĵo estas mistajpo ĉe la biblia verso piede de la lasta paĝo”. Ofte estis ĝuste tiuj ĉi programistaj agoj kaj decidoj, kiuj dum la pasinta jaro tiom sukcesigis la misiejon. Evidente Frederiko estis konvinkita, ke temis pri la efiko de la komuna ĵaŭda preĝado. Pro tio li estis konkludinta, ke se komuna normala preĝado jam tiom bone efikis, do komuna superpova preĝado devos ja multoble efiki. Li revis jam ne plu pri monfluo de bagatelaj 4 milionoj da eŭroj, sed pri monfluo de 100 milionoj da eŭroj kiel ĉe la granda “Diakonia Fondaĵo”. Pro tio Zandero venu kaj instruu ĉiujn pri superpova preĝado.

Aldone li mem suferis iam kaj iam de tinito, tre ĝena fajfetado en lia maldekstra orelo. Eble oni povos per la kombino de komuna superpova preĝado kaj plurpersona mirakliga mantuŝo kuraci tion. Kaj la komputilestro, frato Karlo, jam junule, longe antaŭ la fondado de la misiejo, iam estis suferinta de leŭkemio. Post plurjara ĥemia terapio li estis laŭdire resaniĝinta, sed estis principe ĉiam danĝero de remalsaniĝo.

Specifan lundon alvenis la profetotrejnisto Gido Zandero. Post mallonga bonvenigo Frederiko decidis montri al li ĉiujn ĉambrojn de la misiejo. Al tiuj apartenis memkompreneble ankaŭ la komputila centrejo kun la efektive tute nova komputilego. Do Frederiko kun sia sekretariino kondukis la gaston tien.

La du programistoj ne tuj rimarkis, ke oni eniris la ĉambron. Ambaŭ komune serĉis pri stranga fenomeno ĉe la kontada inversigo de alkontigaĵo okaze de nemona donaco. Ŝajne temis pri la ioma eraro de la damninda datumbanko, pri kiu ili ne respondecis. Eble Frederiko denove preĝu.

Frederiko kondukis sian gaston en la ĉambron.

“Jen frato Karlo, la estro de la komputiloj,” anoncis Frederiko.

Karlo, kiu rigardis trans la ŝultrojn de la programistoj al la sama mistifikanta ekrano, murmuris ion nekompreneblan.

“La komputilego estas tute nova,” fiere rakontis Frederiko, “temas pri Uniksa sistemo. Pli bona komputilo ne ekzistas kaj ni esperas tre multe de ĝi por nia Diserva laborado. Ni ricevas tute novan programon por ĝi. Ĉio ĉi ege kostas.”

Intertempe la alparolita komputilestro kaj la du programistoj ekstaris kaj turnis sin al la direkto de la vizitantoj.

“Kaj jen frat... sinjoro...” — Frederiko haltis pro embaraso. Evidente tute ne temis pri fratoj. Fakte frato Petro estis inferon meritanta ateisto. Same pri Danjelo. Sed aliflanke Frederiko simple ne plu kapablas memori la familiajn nomojn de la du programistoj por adekvate nefratigi ilin. Ĝuste kiam lia fidela sekretariino, Ingrida, volis helpi lin, li klopodis denove per ĉiosolva gambito. Oni simple rezignu pri la fratigo.

“Jen Petro kaj Danjelo, la du programistoj, kiuj ebligas ĉiujn ĉi komputilajn mirindaĵojn por ni. Mi komprenas vere nenion pri komputiloj, kaj por mi ĉio ĉi ĉiam restos enigmo.”

“Saluton,” afable diris Petro, la pli parolema el la du. Lia kolego Danjelo mallaŭte eĥis lian saluton. Dume la senfratigita Petro cerbumis pri tio, ĉu li prefere adresu la jam de monato sufiĉe pompe anoncitan profetotrejniston per “frato Gido” aŭ per “s-ro Zandero”.

“Saluton”, respondis frato Gido. Instinkte li sentis grandan danĝeron radiantan de tiuj du programistoj. “Sed ili ne partoprenos la kurson, ĉu?” li iomete mallerte aldonis.

“Ne, ne,” respondis la misiestro, “sed ili deĵoros la tutan semajnon ĉe la telefono. Fakte sen ilia afabla helpo, ni ne povus okazigi tutsemajnan seminarion kun ĉeesto de la tuta misieja skipo, frato Gido.”

Petro intertempe decidis alparoli Zanderon per “frato Gido”, kaj post horkvarona demonstracio pri komputiloj kaj la avantaĝoj de la nova programaro la karavano kontente preterpasis por viziti la transportan sekcion etaĝon pli malsupre. Novdate oni kvestis ne nur por aĉeti bibliojn, sed ankaŭ por financi nutraĵtransportojn por malsatmortantoj en Afriko.

Dum la profeta kurso Petro kaj Danjelo plene rezignis pri plia programado. Unue la telefono senĉese sonoris. Due la posta diskuto pri la telefone spertitaj amuzaĵoj tiom ridigis la programistojn, ke simple ne plu eblis serioze okupiĝi pri io ajn. Aldone el la ĉambro, kie la profeta kurso okazis, ŝvebis alterne ĉantoj kaj kantoj. Se la himnoj iel paŭzis, aŭdiĝis ne plene kompreneblaj alvokoj kun postaj laŭtaj krioj de “Haleluja!”. Nur posttagmeze ĉio iomete pli trankviliĝis. Ne estis tiom da telefonaĵoj kaj en la profeta kurso oni estis laŭŝajne laciginta sin per la haleluja-ado. Supozeble jen posttagmeze Zandero malkaŝis siajn sekretojn. Kelkajn fojojn la du programistoj subaŭskultis la kurson rekte antaŭ la pordo de la ĉambro — orele ĉeporde. Sed tio, kion ili aŭdis, estis tiom konfuza, ke ĝi rezistis ĉiuspecan sanmensan priskribon. Poste ili inter la diversaj traktataj telefonaĵoj multe diskutis pri la frenezeco de la kursa enhavo.

Ĉiun vesperon Petro intervjuis la partoprenintan Karlon pri la lernitaĵoj. Tiu tamen ne konfidencis ion ajn. Evidente li estis ricevinta rigoran ordonon silenti pri ĉiuj okazaĵoj en la kurso — kaj tre specife silenti pri tiuj al la du programistoj. Same statis ĉe ĉiuj aliaj kursanoj. Nur unu afero klariĝis. La kulmino de la kurso okazu la lastan tagon, vendredon.

Tiu silento estis iomete escepta situacio. Normalokaze la komputilestro multe diskutis kun Petro kaj Danjelo. Ekzemple pri Darvinismo. Aŭ pri la laŭvorteco de la bibliaj historioj. Entute pri kredo kaj nekredo. Iam kaj iam Karlo grumblis pri la plej novaj kapricoj de sia ĉefo, Frederiko. Ekzemple, ke li volis gajni proceson kontraŭ la urba konstrupermesa oficejo per preĝado, kvankam lia advokato konsilis al li tuj klopodi pri eksterprocesa interkonsento. Aŭ pri tio, ke Frederiko neniam ajn sciiĝu, ke specifa programeto en la Uniksa operaciumo de la nova komputilo nomiĝas “demon”. Se Frederiko vere iam malkovros pri tio, Karlo ĵuris, ke jen la fino de ĉiuspeca komputilado en la misiejo. Frato Frederiko ĵetos la tutan aparataron tra la fenestro sur la unu etaĝon pli malaltan korton. Poste li tute persone forpelos ĉiujn pliajn demonojn el la komputila centrejo — inklude Petron kaj Danjelon.

Fakte la forpelado de diabloj estis la ne plu tute sekreta hobio de la misiestro Frederiko kaj li entuziasme kolektis ĉiuspecajn raportojn pri tiaĵoj. Aldone li korespondis kun du profesiaj malsorĉistoj kaj jam taksis sin spertulo pri elpelado de demonoj. Li avide atendis sian unuan kazon kun aŭtenta sorĉito. Pri tio plej bone sciis lia sekretema sekretariino Ingrida. Iam Petro demandis al ŝi, ĉu ŝi vere kredas, ke jen malantaŭ la granda kaŝtanujo sur la korto vespere kaŝiĝas malgranda diableto. Estis ja vintro kaj la noktoj estis sufiĉe malhelaj. Ŝi tuj ofendiĝis kaj kolere fiksrigardis lin. Ŝian fiksrigardon tre substrekis ŝiaj grandaj iomete bufece ŝvelaj okuloj.

Sandra, la datumtajpistino, tre bela virino kun iomete slavaj trajtoj kaj longaj nigregaj haroj, ĉiam rave kaj tute ne misiistine vestita, fronte al la sama demando pli lerte elturniĝis. Ŝi deklamis, ke ŝi jam principe ne tiom okupiĝas pri diabloj. Ŝi kredas je la bono kaj je la malbono. Punkto. Sandra estis entute lerta. Jam dum jaroj ŝi sukcesis kaŝi sian lesbaninecon antaŭ aliaj misianoj. Nur la du programistoj estis rimarkintaj ŝian sekreton baze de pluraj epizodoj, interalie okaze de ŝiaj sopiraj rigardoj al iomete maskleca kelnerino dum granda festeno en restoracio je la kostoj de ilia programada firmao. Verdire Sandra estis iomete frivola kaj ĝuste pro sia samseksa inklino ŝi povis tute senĝene ŝerci kaj ŝajnamindumi kun viroj. Aldone ŝi ne tiom rapide ofendiĝis. Kontraste, Ingrida estis iomete tro serioza. Kaj la piega filino de la misiestro, Karolina, estis tute ne ŝerce alparolebla. Eble pro ŝia eksterordinara malbelo. Kun Bodo, la transportestro, ne eblis ŝerci aŭ diskuti. Li estis simple tro stulta.

Ekde merkredo la du programistoj ne plu tiom interesiĝis pri la teretaĝa profeta kurso. Estis tro streĉe ĉiam subaŭskulti rekte antaŭ la pordo kaj ĉe tiu impertinentaĵo eĉ riski malkovron. Aparte de tio la senĉesa haleluja-ado jam komencis tedi. Nur pri la kulmino de la tuto ili plu iomete sciemis. Onidire estos iuj pruvoj pri la vero de la tuta afero. Sed ĉu iu konfidencos pri tiu ĉi zelota zenito al ili? Danjelo opiniis, ke certe ne, ĉar de ĉiuj kursanoj la lipoj restis ĝis tiam plene sigelitaj. Same ne sukcesis iel envolvi Zanderon mem en iujn interesajn debatojn dum la kursaj paŭzoj.

Vendrede ĉio ŝanĝiĝis. Matenkomence la jam kutimaj sonoj de fervora komuna preĝado, instigaj instruistaj alvokoj kaj komunumaj haleluja-krioj ŝvebis tra la aero de la ŝtuparo kaj koridoroj al la relative fora komputila centrejo. Tiun vendredon la telefonoj nekutime malviglis. Ne estis multe por fari rilate la ĝeneralan movtenon de la misiaj eksteraj aferoj. Pro tio Danjelo, la iomete pli juna el la programistoj, sidis sur la fenestrotabulo kun arkigitaj kruroj kaj, tedite, gapis al la malsupra malplena neĝkovrita korto. Jen la parkumejo de la misiejo. Kiel ĉiam staris kortrande deko da aŭtoj. Ĝuste en tiu ĉi momento alvenis nova aŭto. Sed ĝi ne apartenis al iu konato. Post jaro da ĉeesto en la misiejo, Danjelo fakte rekonis ĉiujn aŭtojn de ĉiuj kunlaborantoj, liverantoj kaj oftaj gastoj. Sed jen tute nova nekonata aŭto, flavete blanka “Opel Ascona”. Iel Danjelo konvinkiĝis, ke temas pri luita aŭto — sen precize scii la bazon de sia suspekto. Ambaŭ programistoj ofte devis post interurba flugo lui aŭton ĉeloke por atingi vokintan klienton. Eble pro tio Danjelo iel aŭtomate ekkonis ĝian luitecon, kvankam iu emblemo pri la lufirmao ne estis malkovrebla de supre tra la komputileja fenestro. Ĉiuokaze, el luaŭtoj kutime elaŭtiĝas sur firmaa parkumejo — la misiejo estis laŭ lia takso speco de firmao, kvankam jure temis pri neprofitcela organizaĵo — specifa speco de persono — preskaŭ ĉiam bone vestita kaj entute finance bonstata. Tipe jen teĥnikisto, programisto, aŭ vendisto pri iu kosta oficeja teĥnikaĵo. Aŭ eble ekonomia konsilisto aŭ kontrolisto.

El tiu aŭto elaŭtiĝis tamen tre magra dudekjaraĝulo en tre eluzite aspektantaj vestoj. Malgraŭ la ekstera malvarmo al li mankis mantelo. Li portis nur grizan someran jakon kaj ĝinzon. La nekonato aspektis entute iel bedaŭrinda. Li ŝlosis la aŭton, rigardis al sia brakhorloĝo kaj senhaste transiris la korton ĝis la angulo de la konstruaĵo rekte sub la fenestro. Tie li ekstaris, serĉis iomete en sia jaka poŝo, enbuŝigis cigaredon kaj ekbruligis ĝin. Tiun li ĝue fumis, starante rekte ĉe la murangulo. Danjelo iomete ŝanĝis sian sidpozicion sur la fenestrotabulo por pli bone studi lin. Jen strangulo. Veste li aspektis ege malriĉe, sed poze, ire kaj aŭte li impresis iel eleganta. Regis nedifinebla tensio inter liaj vestoj kaj lia cetero.

La stranga vizitanto rerigardis sian horloĝon, fingrolerte pafis la nur duone fumitan cigaredon teren kaj piedplatigis ĝin sur la unua ŝtupo de ŝtuparo, kiu kondukis plu ĉirkaŭ la angulon de la konstruaĵo al la precipa enirejo. Tiam li alprenis tute novan korpan teniĝon — fakte malteniĝon. Nome tiun de paralizulo, kiu apenaŭ plu kapablas marŝi. Vere kompatindege lamante, li trenis sian apenaŭ plu funkciantan korpon la ŝtuparon supren kaj per evidente senhoma volego sukcesis malrapide kaj tre ŝanceliĝe pluiri ĉirkaŭ la angulon.

Danjelo ekkriis pro surprizo. Vigle gestante al sia kolego, li rapidis al la alia fenestro por rigardi la daŭrigon de la spektaklo. La lamegulo nun ĵus atingis duan ŝtuparon rekte antaŭ la precipa enirejo. Ambaŭ programistoj kun granda ekintereso rigardis, kiel tiu ĉi sortbatita lamegulo kuraĝe okupiĝis pri tio, kiel li iel venku la ok ŝtupojn rekte antaŭ la pordo, spite al siaj apenaŭ stireblaj korpmembroj kaj tremegantaj manoj fine de plene torditaj brakoj. Petro decidis, ke la vizitanto devis disponi pri ostoj el kaŭĉuko por tiom tordi sin.

Ĉiuokaze, la povrulo nun perfekte elmontris, kiel malfacile estas premi la butonon de la elektra pordsonorilo, se oni havas korpon tiom ruinigita de kruela malsano aŭ tragedia misnasko. Fine, post la sesa kuraĝa klopodo, li tamen sukcesis premi la butonon. Sonoris.

Petro kaj Danjelo kuris el la ĉambro por kaŝe rigardi malsupren tra la ŝtuparejo, kiu spiralis ĉirkaŭ meza malplena spaco. Ili vidis, kiel la aliokaze tiom sobra Ingrida venis el la kursĉambro kaj tute ekscitite bonvenigis la torditon per la vortoj —

“Ho, Dio mem sendas vin al ni. Danku al Dio! Danku al Dio! Ho, Sinjoro!” Ne estis tute klare, ĉu la “sinjoro” estis la ĉeesta tordito aŭ la malĉeesta Ĉiela Patro.

La lamegulo tamen ne respondis. Li nur gruntis. Evidentiĝis, ke parto de lia simptomaro estis ankaŭ la malkapablo pri normala homa komunikado. Li apenaŭ povis paroli. Kun granda peno li lamis de la enirejo tra la koridoro ĝis la pordo de la kursa ĉambro. Ĉe tio Ingrida klopodis laŭpove apogi lin, fakte cirkle kaj de ĉiam novaj minacantaj faldirektoj. Ŝi jam ploris pro kompato pri la terura stato de la juna viro. Ambaŭ malaperis en la kursan ĉambron kaj la pordo denove fermiĝis.

Petro kaj Danjelo kuregis suben ĝis la fermita pordo. Kio nun okazos, tio estis tuj al ili klara. Efektive, dum tuta horduono oni dankis al Dio, ke la superpova preĝado estis aŭdita. La tuta skipo evidente ĵus superpreĝis pri tio, ke iu povrulo hazarde venu al ĝi por mirakla kuracado. Kaj abrakadabre — jen kuracoto alvenis.

Laŭ la sperta kaj korŝira interpretado de Zandero — necesiĝinta ĉar la veninta bedaŭrindulo blekis tro mallaŭte, por tio, ke iu povos rekte kompreni liajn vortojn — temis pri vojaĝanto el fora Hamburgo, kiu hazarde nun volis viziti sian patrinon mortantan en malsanulejo en Frankfurto. Li ege timas sian viziton ĉe sia patrino, ĉar ĉiun fojon denove lia aspekto tiom malgajigis ŝin. Ĝuste mortlite la brava patrino tamen nepre ne aldone nur pro li malgaju. De ekstere oni aŭdis kiel ĉiuj kursaninoj komencis plori. Ĉiuokaze, vojaĝe laŭ la aŭtovojo la juna viro subite aŭdis misteran voĉon en sia kapo. Tiu postulis de li, ke li tuj forlasu la federan aŭtovojon A5 kaj veturu Marburgon. Laŭ Zandero jen la voĉo de Dio persone, kiu navigis lin rekte ĝis antaŭ la pordo de la misiejo. Danjelo konkludis, ke tiu Dia navigado estis ne malpli altkvalita ol la plej moderna fajnbira satelita sistemo, ĉar por atingi Marburgon de la A5 estis necese celcerte transveturi amason da aŭtovojaj kruciĝoj.

La du programistoj konsterniĝis antaŭ la fermita pordo. Kion fari? Eniri kaj senmaskigi tiun tutan fraŭdon? La parolado de Zandero ĉesis. Denove oni murmuris preĝojn. Poste la kursestro rekomencis paroli. Nun li volis demonstracii, ke la partoprenantaro per lia kurso vere kapablos pri mirakla mantuŝa sanigo — memkompreneble nur helpe de Dio. La du antaŭ la pordo aŭdis, kiel la laŭta basa voĉo de Frederiko eklanĉis tondran trifojan “Haleluja!” Ĉiuj aliaj kursanoj sekvis lian ekzemplon.

“Mi petas ĉiujn el vi stariĝi laŭ cirklo ĉirkaŭ tiu ĉi tablo,” kriis la trompa Zandero.

Seĝoj ŝoviĝis. Evidente la paciento nun kuŝis sur la pretigita tablo.

“Mi vere ne scias, kion fari”, flustris Petro al Danjelo. “Se ni eniros, tiu Zandero eble eĉ kapablos influi siajn kursanojn mortbati nin. Ili kredegas ja ĉion, kion li diras. Ŝajne ili estas jam sub iuspeca hipnoto aŭ amashisterio.”

Tra la pordo aŭdiĝas zuma ĉantado. La du decidis retiriĝi en la normalecon de la komputilejo. Dek minutojn pli poste eksonis krioj kaj frenezaj aplaŭdoj de sube. Evidente la plena resanigo de la tordito estis sukcesinta. Al la ĝenerala jubilado aldoniĝis nova juna tre forta voĉo. Tiu de la mirakle sanigita vizitanto. Tiu nun kriis, ke ĝis nun li neniam estis kredinta pri Dio, sed ekde tuj li nepre volas iĝi Kristano. Do jen eĉ plia sukceso — freŝa konvertito! Iom pli poste la sanigito tute sole forlasis la kurson. Kompreneble pro sia nova sana stato li kapablis sen iuj apogoj glate atingi sian luaŭton. Li funkciigis la motoron kaj rapide forveturis.

Post plia horo da jubilado kaj dankpreĝado la profeta kurso triumfe finiĝis.

“Nu, Karlo, ĉu la kurso estas finiĝinta?” afable demandis Petro.

“Ho jes. Jen grandega sukceso kaj mi spirite gajnis multe el ĝi. Sed mi ne rajtas detale paroli pri ĝi. Kia domaĝo, ke vi ne apartenas al ni kaj ne same elkore kredas.”

“Ĉu mi ne aŭdis iun vizitanton veni mallonge post tagmezo?”

“Jes, efektive. Sed jen nenio grava.”

Petro silentis. Danjelo subpremis nuancon de rideto. Poste en sia hotela ĉambro ambaŭ programistoj preskaŭ la tutan nokton diskutis, kiel oni agu fronte al tiu afero. Ne estis eble trovi vere adekvatan elirejon. Kiu volas kredi, simple kredos. Ne helpos io ajn. Aparte de tio, kiel oni pruvu, ke la jam malaperinta sanigito, kies adreson supozeble neniu notis, neniam reale malsanis?

Tri monatojn pri poste la komputilestro Karlo tre subite gravege malsaniĝis. Pro la ĥemia terapio kontraŭ lia tiama leŭkemio la vandoj de liaj intestoj estis poreciĝintaj. Nun ili komencis simple disfali. La ĥirurgoj de la Marburga malsanulejo ne povis iel helpi, same ne iliaj kolegoj en la plej proksima universitata kliniko specialigita pri gastroenterologio. La tuta intestaro de Karlo estis ne plu iel kunkudrebla aŭ alie fiksebla. Unu intesto post alia simple krevis. Pro tio oni jam artefarite nutris lin per tratubigata solvaĵo. Ankaŭ aliaj organoj komencis disfali kaj aldone ekestis novaj kanceraĵoj iel sekve de lia leŭkemio.

Petro kaj Danjelo vizitis Karlon. Lia tuta aspekto post kvin sensukcesaj rapidsekvaj operacioj estis horora. Aldone la fakto, ke la ĥirurgoj lasis lian ventran haŭton nefermita, jam preta por la morgaŭa sesa senespera operacio — Karlo montris tion al ili — tiom ŝokis Petron, ke li devis fuĝi tra la ĉefenestra vitra pordo sur la apudan eksteran balkonon por vomi. Lia psiĥo ne plu kapablis regi sian korpon. La tuta aro da tuboj inter la vivtenaj aparatoj kaj diversaj lokoj kaj eksteraj organoj de la korpo de Karlo nevenkeble naŭzis lin. Daŭris dek minutojn ĝis li sufiĉe refortiĝis por reeniri la ĉambron.

Karlo rakontis, ke post horduono la tuta skipo de la misiejo vizitos lin kaj laŭ la Zandera rito sanigi lin. Li mem tamen laŭŝajne ne plu estis tiom certa pri ties sukceso. Aliflanke sen rekte diri tion, li evidente deziris, ke Petro kaj Danjelo reforiru por ne ĝeni la ceremonion. Plu li rakontis, ke la personaro de la malsanulejo jam estis permesinta okazigi tiun klopodon savi lian vivon. Evidente la kuracistoj estis rezignintaj kaj tial ne oponis tion. Ŝajne ili opiniis, ke ankaŭ eĉ la plej harstarigaj mistifikoj neniel ajn povos plimalbonigi lian staton. Do la du programistoj tiam decidis pro plene nova motivo plu prisilenti la fraŭdecon de la profeta kurso. Tre konsciante paroli kun mortanto, ili deziris al li baldaŭan resaniĝon.

Poste ekstere sur la parkumejo ili komune malbenis tiun krimulon Zandero, kiu tiom senhonte eluzis la naivon de tiuj ĉi vere infanecaj infanoj de Jesuo. Ili konsentis ankaŭ pri tio, ke ĉe la misiestro statis alie — li estis ne infaneca, sed iel dupersoneca — estante ja duone ege malnaiva kaj trompa kaj duone naivega kaj honesta. Forveturigante, Danjelo vidis en la retrospegulo, ke pluraj aŭtoj de la misiejo ĵus turniĝis de la strato en la enirejon de la malsanuleja parkumejo.

Tri tagojn pli poste Karlo estis morta.