Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Provo ektuŝi serban poezion

Antologio de certa nacia literaturo en Esperanto devas esti pritaksata laŭ kelkaj diversaj kriterioj, kiuj nur kune povas doni kompletan bildon pri la libro. Ja tia antologio devas reprezenti antaŭ multnacia esperantlingva publiko literaturon de unu nacio, kaj por tio esti reprezenta enhave kaj enteni kiom eble plej adekvatajn tradukojn de elektitaj pecoj — ja laŭ ĝi oni juĝos pri la tuta nacia literaturo kaj, certagrade, pri la nacio mem, produktinta tiun literaturon. Tiaj antologioj pli valoras por literaturoj de ne la plej multnombraj popoloj, kies literaturoj estas ne regule tradukataj al diversaj naciaj lingvoj — sed ĝuste tial ilin estas malpli facile pritaksi. Ĝuste tian novan antologion, de la okjarcenta serba poezio, ni nun ricevis.

La libro estas granda kaj belege eldonita — 500 paĝoj sur bona blanka papero, fortike bindita en bela verda kovrilo kun oraj titolliteroj. Tiel eldonitan libron agrablas teni enmane, ĝi ja elvokas estimon al la prezentata poezio. La libro enhavas 282 pecojn de 91 poetoj, vivintaj inter la 12a kaj 20a jarcentoj, kio estas, sendube, bona reprezento de la nacia poezio; ĝi estas provizita per antaŭparolo (kiun grave suplementas recenzoj de nacilingvaj filologiaj aŭtoritatoj), biografioj de la poetoj, tradukintoj kaj kunlaborantoj kaj valoraj klarigoj pri kultur-historiaj specifaĵoj, nepre necesaj por pli bone kompreni la prezentitajn tekstojn. Serioza scienca laboro.

La ĉefan laboron pri la kompilado kaj redaktado de la libro apartenas al Srdj Arandjelović, kiu, bedaŭrinde, ne ĝisvivis la aperon de la libro. En la libro estas tradukoj fare de 25 esperantistoj, tamen necesas emfazi, ke 41 % de la tradukoj faris Margarethe-Greta Stoll-Arandjelović, kiu, krome, post la morto de sia edzo finpuŝis la eldonon de la libro. Krom ŝi, tre multaj tradukoj apartenas al Zlatoe Martinov kaj Marko Petrović, iom malpli al Boriša Miličević kaj Nedelka Subotić, dum al aliaj apartenas nur apartaj tradukoj, plej ofte de modernaj poetoj.

Kion do ni scias el la libro? Unue, la longa historio de la serba profesia poezio (folklora, parola serba poezio ne estas konsiderata en tiu ĉi volumo, sed antologio de tiu jam aparte aperis pli frue — en 1992) estas dividebla laŭ historiaj kaj stilaj trajtoj je kelkaj periodoj, ĝenerale komunaj por ĉiuj eŭropaj literaturoj. Tio estas literaturo mezepoka, grave influita de la ortodoksa kristanismo, klasikismo, romantikismo, simbolismo, ktp. Certe, estas naciaj specialaĵoj en la stiloj, difinitaj pro historiaj cirkonstancoj (ekzemple plurjarcenta okupado de la lando fare de turkoj, liberigaj bataloj, ktp.), sed la ĝeneralaj tendencoj estas ĉiam konataj. Iom relative grandan parton okupas verkoj kun patriotisma enhavo (se tio ne estas pro gusto de la kompilinto), sed ĝuste tio povas esti klarigata de tiu longega persista sinliberiga batalo de la serba popolo. Do, por homo, ĝenerale konanta ĉefajn eŭropajn literaturojn, estas ĝenerale facile kompreni la karakteron de la serba poezio, kompari apartajn poetojn kun iliaj samtempuloj kaj samstilanoj el aliaj landoj kaj tiel facile kompreni novan por si terenon.

Due, ni povas pli-malpli pritaksi la relativan gravecon por serba literaturo de certaj poetoj, almenaŭ tiuj, kiuj vivis kaj kreis antaŭ cento kaj pli da jaroj (kaj troviĝantaj en la unuaj tri partoj de la Antologio) — ja propra pritakso de la serbaj filologoj devis fari iliajn lokojn en la literatura historio neŝancelebla, kaj la kompilinto ne povis tro malproksimen deflankiĝi de la ĝenerale akceptitaj pritaksoj, malgraŭ ajna influo de propra gusto. Ankaŭ ne hazarde la ĉefaj tri tradukistoj okupiĝis tiom multe pri tiuj poetoj. Do, ni povas esti certaj, ke Filip Višnjić, princo-episkopo Petro 2a Petrović Njegoš, Branko Radičenić Jovan Zmaj, Laza Kostić, Vojaslav Ilić, Aleksa Santić, Jovan Dučić, Vladislav Petrović Dis kaj aliaj estas veraj serbaj klasikuloj. Pri la elekto de poetoj kaj poemoj por la kvara kaj kvina partoj povis pli ludi la gusto de la kompilinto, tamen ankaŭ ĉi tie ni supozu, ke li trafis la plej taŭgajn. Do, la bildo de la serba poezio en la libro prezentiĝas tiom plena, kiom eblas en antologio. Sekve, tiun celon la libro atingis.

Sed kion ni apenaŭ povas pritaksi laŭ la libro, estas la reala estetika valoro de la verkoj. Kaj kulpas la tradukoj — fakte, la aliro al la tradukoj de tiuj esperantistoj, kiuj plejparton de la poemoj faris (do, verŝajne, tio, kion oni povas nomi “serba skolo de poeziaj tradukoj”). Ŝajnas, ke laŭ ilia principo, en la traduko necesas egala proksimiĝo kaj de la poezia formo kaj de la enhavo al la originalo. Tio eblas nur, se la tradukanto estas geniulo, aliokaze aperas mankoj en ambaŭ, kaj nek adekvateco atingeblas, kaj la aspekto lamas. Do, tiel ĝenerale estas en la libro, tial ties estetika valoro (diference de la literaturhistoria) estas ne alta: la tradukistaj principoj solvis la necesajn kompromisojn, bedaŭrinde, malfavore al pura poezio. Kaj rezulte ni povas nur konjekti pri la vera signifo de tiu aŭ alia poeto, kaj ĝenerala legado de la antologio ne donas necesan emocian ĝuon, kiun oni atendas de la legado de poeziaĵoj.

Nur apartaj tradukoj estas vere bonaj. Ekzemple, verkoj de Laza Kostić aperas kiel plena manifestiĝo de profunda lirikeco. Tie estas brilaj poeziaj malkovroj, kiel ekzemple la vorto “senŝieco” (p. 153). Cetere, tio riveliĝas en traduko de Branko Rajŝić, kiu ne apartenas al la ĉefa tradukista triopo. Al sendube brilaj pecoj apartenas Vintra idilio fare de Vojislav Ilić (traduko de Ladislav Režek). Brilega poeto, kiu profunde fascinis min, estas Vladislav Petković Dis — eble pro tio ke lia poezia humoro iom proksimas al poetoj rusaj ... Inter poeziaĵoj pli modernaj min persone pleje impresis liberaj versoj de Vasko Popa pro la freŝa spirado kaj feble transdonita mondpercepto de urbegano.

Certe, en ĉiu libro, tiom pli kompilita el verkoj de multaj aŭtoroj, famaj en sia literaturo, onin fojfoje frapas iuj malkovroj kaj neatenditaj pensoj. Tiel min kaptis la linioj de Branko Milković: ĉu libereco scipovos kanti kiel la sklavoj kantis pri ĝi.

Io certe senteblas eĉ el iom pezaj kaj maltrafaj tradukoj: oni povas supozi, ekzemple, laŭ enhavo kaj strukturo de la poemoj, ke Aleksa Šatić estas bonega lirikisto, kvankam mallertaj tradukoj faras tian juĝon nur supozo. Jen la sola ekzemplo:

Malvast’ enorma Dormas. Noktiĝas ĉiam pli. Ĉe l’ pinto monta mortas la lasta sunradi’.

Devas esti tri rimoj, sed eĉ ne unu trafas. Oni nur konjektu, kiom belas la originalo ... Kaj tio ne estas la plej malbona afero: krom maltrafaj rimoj kaj abundegaj adasismoj, svarmas en la tradukoj (de malsamaj homoj!) tiaj strangaĵoj, kiel eliziigo de “aŭ-vortoj”: kvaz’, ankor’, ... Tio helpas foj-foje ordigi la ritmon, sed apenaŭ (aŭ ĉu apen’?) permeseblas por bona tradukisto.

Konklude, rekomendante la libron al la legantoj, mi devas averti: ĝi estas vere interesa kaj grava por ĉiu, kiu volas la unuan fojon sisteme konatiĝi kun tute nekonata antaŭ tio serba poezio (kiel okazis al mi, kiu legis kaj spektis ja serbajn prozaĵojn kaj dramverkojn, sed neniam konis poemojn), konatiĝi kun kulturo de tiu popolo por pli bone kompreni ĝin. Sed tiu legado estos, pro ĝenerale neperfektaj tradukoj, sufiĉe komplika kaj ne donos tiun estetikan kontentigon, kiun ĝi devus doni. Do, estu ĝi por esperantlingva publiko la unua ektuŝo de la serba poezio — kaj ni atendu novajn, pli respondajn al la estetikaj ebloj de Esperanto.

Nikolao GUDSKOV

Srdj Arandjelović (kompilinto kaj ĉefredaktoro): Antologio de la serba poezio (1200-2000). Eld. Serbia Esperanto-Ligo kaj Margarethe-Greta Stoll, Beograd, 1998. 500 paĝoj kudre binditaj. Prezo ĉe FEL: 27,00 eŭroj + afranko.