Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Pri sentoj sonete

Grigorij Arosjev estas juna moskva poeto, kies unuan poemkolekton antaŭis oftaj publikigoj en kelkaj rusiaj esperantaj periodaĵoj. Kaj do, fine de 1998 aperis 64-paĝa fajne ilustrita libro Sonet’. Ĝi estas dividita je du preskaŭ egalaj partoj: en unu troviĝas versaĵoj en Esperanto (20 pecoj), en la alia — ruslingvaj (25). Ĉiuj poemoj estas originalaj, nur la lasta en ambaŭ partoj aperas dulingve (tradukita de la aŭtoro mem). Arosjev verkas en agrabla tradicia, klasika stilo, kiu estas tute mala al la moderna poezio. Li strebas al glatigo de la ritmo, sed foje ne sukcesas; same pri la rimoj. La temoj estas kutimaj: ama liriko, observado de la naturo; de tempo al tempo, la aŭtoro ironias kaj sarkasmas pri siaj sentoj kaj perceptoj.

Necesas tuj diri, ke la partoj ne estas egalaj laŭ nivelo — la Esperanta estas multe pli forta. La ruslingva parto estas malpli matura, pli infaneca, kaj oni povas supozi, ke versaĵoj ruslingve estis verkitaj antaŭ la esperantaj. Sed, certe, ankaŭ inter ili troveblas interesaj. Sed, nature, legantojn de MONATO, unue interesas poemoj esperantlingvaj. Do, jen pri ili.

Malgraŭ tio, ke la unua parto estas efektive pli profesia, ankaŭ ĝi estas ne ĉiam same altnivela. Komparu la vere majstrajn liniojn:

Fin’ de l’ januar’. Malrekte
Trafas kugloj kontraŭ vangoj.
Vent’ brutala. Primavera.
Acidiga. Kaj infera.
Fluas akvoj, akvoj. Sangoj.
Fluas sangoj misdirekte.

(“Foriro de l’ januaro”)

kun nematuraj versoj:
Hirundoj kriĉetas en freŝa ĉielo,
Ĝi grizas, kaj tio aspektas tre bela,
Mi ŝatas ĉi tempon, ĝi estas mirinda...
Freŝega tero humida.

(“Rigardante al pluvo”)

En la Esperanta parto enestas okpaĝa poemo aŭ “tragedio” (laŭ difino de la aŭtoro) Sinjorino Fumadisto, kiun ne eblas ne rimarki. La poemo estas en si mem kompilaĵo de strangaj, nekombitaj pensoj (kelkloke, tamen, tre interesaj), kun foje lamanta ritmo kaj vortludaj esprimoj. Tamen la ĝenerala postimpreso estas iom tumultiga, ĉar restas neklare, kion celis la aŭtoro.

Ankaŭ aliaj rimarkindaj versaĵoj impresas pozitive: Amo — mallonga poemeto-konversacio, Eŝafodo — eta filozofia fablo, Cigno — tragika krio, kiu estas dediĉita al persono, kiu neniam plu revenos al nia mondo.

Meze de la libro estas ĝia kerno: dulingva soneto, kies linioj kaj rimoj virtuoze interplektiĝas kaj vortludas. Estas domaĝe, ke ĝin povos ĝui nur posedantoj de ambaŭ lingvoj.

Malgraŭ tio, ke la nivelo de la poemoj estas vere saltanta, oni povas esperi, ke sekvaj poemkolektoj estos pli maturaj kaj, certe, pli bonkvalitaj. Pri tio, ke pliaj libroj sekvos, oni ne dubu, ĉar

Ĉi tio estas ne komenco,
Kaj ankoraŭ ne la fin’.

Boris KOLKER

Grigorij Arosjev: Sonet’. Originalaj poemoj en la rusa kaj Esperanto. Pentristo Maŝa Telepneva. Eld. Impeto, Moskvo, 1998. 64 paĝoj kudre binditaj.