Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Sten JOHANSSON:

Familiara Kristnasko

Kun ekskuzo sen ekskuzo

Kristnasko alproksimiĝas. En ĉiu butiko oni bombardas la klientojn per Paca Nokt’ kaj Jula Land’, dum mi preparas min por travivi la festotagojn sen dispeciĝi.

Pasintjare mi pasigis Kristnaskon ĉe mia familio. Pli ĝuste estus diri: mi pasigis ĝin kurante inter miaj familioj. Do, ĉi-jare mi decidis resti hejme kaj anstataŭe inviti la parencojn. Mi pensis, ke tio estos pli trankvila. Mi eĉ opiniis, ke mi nun rajtas je iom da trankvilo, ĉar en tiu ĉi jaro mi unuafoje patriniĝis. La knabeto naskiĝis malfrusomere, li nomiĝas Kamilo kaj estas mirinda miraklo, do ankaŭ li rajtas havi belan, kvietan Kristnaskon. Lia unua Kristnasko! Eble li ne precize memoros ĝin dumvive, sed iel mi pensas, ke estos bone, se li havos feston sen kurado kaj urĝo. Ankaŭ Bruno, lia patro, opinias tiel.

Mi estas la dua infano de mia patro, sed la unua de mia patrino. Mia pliaĝa duonfrato, Fredrik, havas tri jarojn pli ol mi. Kiam mi havis kvar aŭ kvin jarojn, mi ĉiam volis havi fratineton; mi eĉ memoras, ke mi petegis miajn gepatrojn pri tio. Sed ili ne emis plenumi mian deziron. Efektive, antaŭ ol ricevi fratineton, mi ricevis pliaĝan fratinon!

Nu, mi anticipas la rakonton. Unue okazis tio, ke miaj gepatroj, anstataŭ doni al mi fratineton, decidis eksedziĝi. Mi restis ĉe Panjo, dum Paĉjo kaj Fredrik malaperis al propra apartamento. Mi ne memoras, ke tio estis tro granda ŝoko. Mia ĉefa memoro estas, ke mi ne volis viziti ilin, ĉar troviĝis nenio por fari tie. Sed tion mi kompreneble ne diris al Paĉjo, nur al Fredrik.

Poste okazis ŝanĝoj, kiuj skuis min pli multe. Patrino ekhavis novan viron, Tomas, kiu ekloĝis kun ni. Kaj ĉe ni kelkfoje loĝis lia filino Sara, kiu havis duonjaron pli ol mi, kaj kiu estis vere aĉa knabino, laŭ mia opinio. Mi ne volis permesi al ŝi tuŝi miajn pupojn, kaj ĉio ĉiam finiĝis per granda kverelo inter mi kaj Panjo.

Baldaŭ mi tamen ricevis tiun fratineton, kiun mi tiel deziris, kaj ŝia nomo estis Hanna. Iom malbona afero kompreneble estis, ke ŝia patro ne estis Paĉjo, sed tiu nova Tomas. Nu, tio tamen ne tre gravis, sed plej aĉe estis, ke ankaŭ Sara pensis, ke la bebo estas ŝia fratineto. La stultulino!

Intertempe Paĉjo kaj Fredrik renkontis novan virinon. Nu, kompreneble Paĉjo estis tiu, kiu ŝin renkontis, sed Fredrik rakontis pri ŝi, kvazaŭ ŝi estus lia kaptaĵo. Feliĉe ŝi ne havis infanojn — tio jam estus tro komplika — sed anstataŭe ŝi baldaŭ ekhavis grandan ventron, kaj iutage aperis — ankoraŭ unu fratineto, Mikaela. Fredrik malkontentis, ĉar li preferus fraton, sed li diris, ke certe poste venos frato, ĉar Evita, la nova edzino de Paĉjo, ne estas tiel maljuna kiel mia panjo. Jes, tiel diris Fredrik! Li vere estis idioto! Kaj cetere tiu Evita ege malamis Panjon, kaj ŝi ne volis permesi, ke Paĉjo parolu kun ŝi, eĉ telefone! Imagu, kia fieraĉa ino!

Nu, Fredrik tamen pravis, ĉar post tri jaroj vere naskiĝis eta Isak, sed tiam Fredrik jam havis dek kvar jarojn kaj perdis la intereson pri fratetoj. Cetere, li ne longe loĝis kun sia frato, ĉar iutage ankaŭ Evita divorcis de nia Paĉjo kaj foriris kun Mikaela kaj Isak. Du aŭ tri jarojn poste Fredrik rakontis, ke ŝi jam vivas kun nova viro kaj baldaŭ havos trian infanon.

Nu, mi kreskis, ĉiuj aliaj kreskis, mi vizitis elementan lernejon, mezan lernejon kaj pedagogian altlernejon. Mi fariĝis instruistino. Mia vic-fratino Sara, kiu komence estis tiel malica, iom post iom fariĝis pli prudenta. Tamen ne tro saĝa, ĉar, kiam mi studis en la altlernejo, ŝi ekloĝis kun iu pico-bakisto, kaj baldaŭ la pano fermentis en ŝia bakforno. Naskiĝis knabeto, kiun ili nomas Peleo, kaj post iom da cerbumado mi deduktis, ke li estas mia vic-nevo.

Mi faris ĉion en la ĝusta ordo: mi ekzameniĝis, ekhavis laboron, ekloĝis kun mia kunulo Miko, naskis bebon kaj edziniĝis. Nu, eble vi kutimas je alia ordo, sed ĉe ni tio estas laŭ la normo. Nia bebo estas Kamilo, li naskiĝis ĉi-jare, kaj en aŭgusto ni aranĝis kombinitan geedziĝon kaj baptofeston.

Tiu festo cetere estis vera komplikaĵo. Unue Paĉjo kaj Panjo kverelis, ĉar Panjo opiniis, ke mia vicpatro Tomas devus konduki min al la altaro. Poste estis la sama problemo ĉe la bapto, ĉar kvar virinoj decidis, ke ĝuste ŝi rajtas esti la baptopatrino de Kamilo: mia patrino, mia vicfratino Sara, mia duonfratino Hanna kaj mia alia duonfratino Mikaela.

Mia edzo Bruno estas sola infano, kaj miaj bogepatroj estas tre ordemaj homoj, kiuj kredeble neniam eĉ pensis pri la ideo rigardi iun alian “por deziri ŝin”, kiel diras la Biblio. La plej aventurema en lia malgranda familio estas iu duononklo, kiun ŝajne neniu vidis, ĉar li elmigris al Ameriko antaŭ kvindek jaroj. Iufoje Bruno komencis desegni strukturan diagramon pri mia familio. Post duonhoro li devis forĵeti la paperon por preni pli grandan, kaj post unu horo li informis min, ke mi estas mia propra vicbofratino. Nu, tio estis nura misaĵo, kaŭzita de iuj strekoj, kiuj implikiĝis.

Sed mi revenu al la Kristnasko. Mi ŝatus festi ĝin kun miaj edzo kaj filo, la gepatroj kaj gefratoj. Tamen ne montriĝis facile tion aranĝi. Se mia duonfratino Mikaela vizitos min, venos ankaŭ ŝia patrino Evita, kaj en plej malbona okazo ankaŭ ŝia vicpatro kaj duongefratoj. Ĉar Evita malamas Panjon, kaj cetere nuntempe ankaŭ Paĉjon, kaj Panjo ne tre ŝatas Mikaelan, tiuj ne povos samtempe veni. Aliflanke Paĉjo rifuzos veni, se ĉeestas Sara, mia vicfratino. Kaj mia duonfrato Fredrik ĉiam kverelas kun mia vicpatro Tomas. Do estas ege komplike elfari la vizitprogramon. Tamen, kio definitive faris neeblan taskon el la familiara Kristnasko, tio estis la sciigo de Cecilia, ke ŝi volas viziti min kun sia filo. Cecilia kompreneble ne povos veni samtempe kun Fredrik, kaj plue ŝi malamas Panjon depost mia edziniĝo, kiam ili kverelis pri io.

Ho, ĉu mi forgesis prezenti Cecilian? Pardonu min! Ŝi estis la edzino de mia duonfrato Fredrik — do, mia duonbofratino — kaj ŝi estas tia homo, kiu ĉiam devas ĉion organizi laŭ propra kapo. Ĉi-aŭtune ŝi kaj Fredrik cetere divorcis, do ŝi nun estas nur eksduonbofratino, sed ne kredu, ke ŝi rezignis la aspiron enmiksiĝi en nian familion! Nun ŝi tute nepetite anoncis, ke ŝi venos viziti min ĉi-kristnaske, por ke ŝia filo Eddie, kiun ŝi havas ne kun Fredrik sed kun pli frua kunulo, povu vidi Kamilon, kiu estas lia — pardonu min, mi devas sidiĝi por iom cerbumi! — Hmmm. Nu, se mi ne eraras, temas pri — bovicduonekskuzo! Nu, por veni kun tiu ekskuzo ŝi vere bezonus bonan ekskuzon!