Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

VANESA

De: HIGINIO García

1.

“Ci reu”, ŝi diris. Surprizite, mi atente ŝin rigardis. Kredu min aŭ ne, mi estis ĵus perfortinta ŝin.

“Ci reu”, ŝi ripetis, malfermante la buŝon kun grimaco, kiu vidigis ŝiajn akutajn kojndentojn, ankoraŭ ruĝajn pro l’ sango de l’ hundo.

“Ci reu...”, ŝi murmuris gorĝofunde, dum ŝi porne lulis la koksojn. Ŝi estis tute nuda, kun la manoj kaj la piedoj alligitaj kruce, kaj mi havis enmane mian laserglavon. Kaj tamen, tiu, kiu timis, estis mi. Ne, mi ne timis esti mordita. Ŝi portis, evidente, siajn ladajn kojndentojn, por suĉi sangon. Sed mi jam alligis ankaŭ ŝian hararon al tero. Kredu min aŭ ne, mi timis... mortigi ŝin.

Ŝi tion divenis, kaj rigardis min moke kaj sovaĝe, rekte en la okulojn. “Ci reu”, obstine ŝi defiis min. Kiamaniere ŝi sciis, ke mi ne povos? Ja, mi perfortis ŝin. Sed tion mi faris, dum ŝi estis senkonscia. Nun, ŝi rigardas min. Kaj mi timas ŝin, porda markato1!

Mi aktivigis mian laserglavon. Ni finu. Mi tranĉu al ŝi la kapon, alkroĉu al mia zono, flugu alporti ĝin por reduktigo al Njato Batato, la Miniaturisto, kaj fartu bone, karulino.

Sed, uzinfako2! ne estos tiel bela kaj malofta kapo, kiel mi pensis. Mi havis la fortunon surprizi ŝin, dum ŝi kaŭris suĉante la sangon de hundo. Tiom ŝi plezuris, ke ŝi ne sentis la aermovon kaŭzitan de miaj aloj3, dum mi ŝvebis super ŝi. Mi pafis al ŝi dormosageton per mia cerbatano, kaj jen afero sen tubero.

Vere bela kapo. Ŝia vizaĝo estis tiel fiere sovaĝa, ŝia mieno tiel kruela, ĝuante la suĉadon de viva sango, ke, kion vi volas, ke mi faru! mi ekscitiĝis kaj fikis ŝin, dum ŝi dormis, kaj mi donis al ŝi la tempon vekiĝi kaj ŝanĝi sian mienon. Se mi tranĉintus al ŝi la kapon dum dormado, prefere ol fiki ŝin, mi havintus unuakvalitan vampiran kapon. Sed tia estas mi, mi ne sufiĉe malfidis mian molan koron.

La Lojala Konkurenco scias, kiel estas malfacile havigi al si valoran kapon. Se oni ne kontentigas sin per tombakoj, kiajn oni trovas ĉe porturistaj bazaroj por dek kreditoj, oni devas mem ĉasi. Ne ĉe l’ freŝdataj senlaboruloj, ankoraŭ civilizitaj, kies deprimitaj mienoj ripetiĝas ĝis naŭzo. Krome, tio ne estas ĉaso: estas buĉado. Tiuj malfeliĉuloj, antaŭnelonge laboristoj, komercistoj kaj eĉ funkciuloj (entreprenaj maldikigoj povas atingi ĉiun ajn), kiuj nun sin nutras nur per rubaĵoj, ĉar ili ankoraŭ eĉ ne kapablas ĉasi ratojn, kaj loĝas en la kavernoj sub la tentakloj de la Uzino aŭ en tolaj kaj kartonaj domaĉoj alkroĉitaj al la eksteraj muregoj, estas preskaŭ feliĉaj, kiam ili vidas la laserglavon, kiu finos ilian mizeron. Ili eĉ ne kuras, eĉ ne krias. Ili mortas kun tiu stulta rideto, kiun oni vidas ĉe ĉiu bazara kapredukto. Bonvolu diri al mi, ĉu tio estas ĉaso! Kaj ankoraŭ pli malfacile estas diri, kiom vera ĉasisto malestimas tiujn buĉistojn, kiuj provizas la bazarojn! Ili alkroĉas siajn alojn ie ajn, eniras en domaĉon, senkapigas maljunulojn, plenkreskulojn kaj infanojn, kaj revenas kun unu aŭ du kapoj dekretitaj malpli enuigaj. Sen iu ajn konsciencriproĉo... ĉar ili ne havas konsciencon. Nek ekologian, nek ekonomian. Tamen, sorbokraĉo4! ili bone scias, ke la futuraj bonaj predoj estas tiuj infanoj, kiujn ili mortigas nun. Estas tiuj infanoj, naskitaj en la rubejo, do, ne deprimitaj kiel siaj gepatroj, alkulturitaj al mizero, tiuj, kiuj sin kaŝas kaj kiuj eĉ sin defendas, kiuj iĝos ratoĉasistoj, primitivaj terkulturistoj, foje kanibaloj, malofte vampiroj, la plej interesaj por ĉasado, kies kapojn oni pagas, se la mortomieno estas sufiĉe drameca, po kvin ĝis dek mil kreditoj. Kaj ĉu tiuj “ĉasistoj” scias, ke malpliigo de alkulturitaj senlaboruloj, naturaj predantoj de ratoj, pliigas ties nombron? Iam, mi mortigos iun el tiuj buĉistoj. Estos simpla justico, kaldrono5! Eĉ se oni punos min, kvazaŭ mi mortigintus homon. Sed ĉi kaj nun, mi perdis mian tempon amorante la predon, kaj ŝi vekiĝis, kaj la arta mieno de feroco kaj ĝojo svenis. Tamen, mi ne povas malŝpari vampirinon, la plej maloftan predon de kapĉasisto. Eĉ nun, ŝia vizaĝesprimo bone valoras kvin mil kreditojn por fakkonanto. Ek! Jam tempe ’stas, kiel diras Stefankarlo6.

Kaj ’stos facile. Mi havas enmane mian laserglavon. Ŝi jam ne rigardas min. Rezignacie, ŝi fermas la okulojn. Ŝi estas bona knabino.

2.

Mi genuiĝis sur ŝi kaj malligis ŝian hararon. Kial? Pro kio mi faris tion? Ŝi grimacis kaj montris siajn kojndentojn. Mi saltis dorsen kaj reprenis mian glavon. Sed ŝi rigardis min en la okulojn kaj diris:

“Ci dentformetu Vanesan.”

Kial? Pro kio mi faris tion? Ŝi larĝe malfermis la buŝon, kaj mi metis la manon kaj fortiris ŝiajn kojndentojn. Ŝi povis mordi min. Sed ŝi ne mordis.

“Ci ne ĵetu”, ŝi diris. “Ci gardu”.

Mi malligis ŝiajn piedojn kaj ŝiajn manojn, sed ŝi restis kuŝanta sur la dorso. Kial? Pro kio mi ne mortigis ŝin?

“Ci okulenrigardis Vanesan”, ŝi rikane diris al mi. “Okulenrigarda predmortigo neeblas. Post ĉas’ nemorta Vanesa inas cin. Nun viru Vanesan”. Kaj tiom volupte ŝi rigardis min, duonmalfermis la buŝon, disigis la gambojn, lulis la krurojn, ke mi viris ŝin.

3.

Ŝi donis al mi tiom da plezuro, ke mi plu jam ne bezonis ŝian kapon: mi bezonis ŝian tutan korpon, mi bezonis ŝin viva.

Ŝi kondukis min al sia kaverno, kie mi pasigis tri tagojn, la tempon, kiun donis al mi miaj nutrokonservoj.

La kvaran tagon, mi surmetis miajn alojn por foriri. Ŝi diris nenion. Ŝi nur rigardis min.

Kaj, kredu min aŭ ne, mi sentis en mia sekso, en mia tuta haŭto, en la du etaj truoj, kiujn ŝi faris al mi ĉe la gorĝo por suĉeti iom da sango, dum ni kune kuŝis, ke la ideo malhavi ŝin teruras min.

Tamen, miaj aloj ne povis subporti nin ambaŭ. Kaj ni estis almenaŭ tridek kilometrojn for de Uzinurbo.

“Vanesa kuniros hejmenirantan cin”, ŝi flustris trankvile.

“Estas facile diri. Sed kion mi manĝos dum piedvojaĝo de tri aŭ kvar tagoj ĝis Uzinurbo? Ĉu hundsangon, kiel vi? Ĉu rubojn? Ĉu ratojn? Aŭ senlaborulojn, kiel la kanibaloj?”

“Uloj terkulturas. Mi kojndentotimigu, aŭ ci cerbatandormigu. Ci vegetalnutros cin.”

Kion vi volas, ke mi faru! Mi aŭskultis ŝin.

Mi bezonis nek mian cerbatanon, nek mian laserglavon. Kiam, kaŝita trans rubamaso, Vanesa flaris iun malgrandan legomĝardenon, ni eniris, ŝi nur montris siajn kojndentojn, kaj la proprietulo malaperis. Mi prenis, kion mi bezonis, kuiris kaj manĝis.

Tiel, ni miellune trapasis tridek kilometrojn da stepo kaj rubejoj, kaj manenmane ni eniris Uzinurbon, de kie iu el ŝiaj praavoj iam estis ĉasita pro senlaboro.

“Kiel vi vin sentas retrovante viajn radikojn?” mi ĝentile demandis de ŝi. Ŝi surprizite rigardis min, kaj respondis:

“Vanesa ne radikas, kaŭze ke Vanesa ne legomas”.

4.

Post kelkaj monatoj, ŝi jam komplete adaptiĝis al nia urba kulturo. Ŝi mastris ĉiujn domajn robotojn kiel sperta konkubino, sed precipe, ŝi ellernis butikumi kiel avida pikkalkanumulino. Eĉ se, tempaltempe, mi surprizis ŝin kaŭre sidanta en ĉambrangulo, frandeme suĉanta la sangon de naiva hundo altirita ĉedomen, aŭ de rato surprizita hejme. Fininte festeni, ŝi demetis la kojndentojn, ilin deponis en sia mansaketo kun siaj kondomoj kaj mia kreditkarto, malaperigis la restaĵojn, kaj sin banis. Ŝi rapide forlasis la strangaĵojn de sia stepa lingvo (precipe, ŝi forgesis tiun nekutiman “ci” kaj adoptis nian “vi”), kvankam, okaze, dum vesperfestoj kaj orgioj ŝi ilin reprenis, kun siaj kojndentoj, por impresi ekzotike. Kaj ŝi tiel impresis kaj brilis, ke la mieno “sovaĝa vampirino” furoris, kaj porti eburajn aŭ orajn kojndentojn iĝis lastamoda devo. Antaŭe, oni neniam rigardis min kiel originalan aŭ spritan ulon nemalhaveblan ĉe mondumaj eventoj: tute male, ofte oni forgesis inviti min. Sed nun, danke al Vanesa, kiel kunulo de Vanesa, mi iĝis nepreterirebla. Kial, pro kio mi faris tion? Kial diable mi embarasas min per senlaborulino, prefere ol senkapigi ŝin?, oni demandas al mi ridante. Kaj mi respondas: ne... ne ĝuste, ĉar ŝi belegas, kaj ĉar ŝi sovaĝas fike; sed, kredu min aŭ ne, ĉar mi freneze enamiĝis al ŝi. Kaj oni ridas, kaj oni kredas min, ĉar vere ŝi belegas, kaj tiel ŝi brilas en diskotekoj kaj festkunvenoj, ke preskaŭ ĉiu povas certiĝi, ke vere ŝi sovaĝas fike.

5.

Kiam ĉe verperfesto ŝi certigis Stefankarlon, la Direktoron de l’ Departamento pri Neniigo, kie mi laboras, ĉi tiu konsilis al mi edzinigi Vanesan.

“Ne, konkubiĝi, eĉ laŭrite, ne sufiĉas. Al vi necesas edziĝi. Vi bone scias, ke la Uzino rigardas edziĝintan laboriston — kaj des pli, ke vi ne estas simpla laboristo, vi estas Submastro kaj la plej bona teĥnikisto de l’ Departemento, kaj antaŭnelonge, mi certas, vi iĝos Funkciulo, jes, la Uzino rigardas edziĝintan laboriston kiel stabilan kaj bone strukturitan psike. Ni fidas geedzojn pli, ol tiujn, kiuj sekse malstabilas: kun la seksproblemoj solvitaj, oni laboras tutkape.”

Stefankarlo estas homproksima funkciulo. Li postulas, ke oni alparolu lin per lia antaŭnomo, kaj salutas ĉiun per la lia, se li ĝin memoras. Se ne, li diras “Ha lo, vi!” por personigi sian saluton. Li estas naturdotita por malgrandigi distancojn, por sin meti en la nivelon de l’ homoj, por permesi al ĉiu sin esprimi, partoprenigi siajn ideojn, esti pozitiva, malfermita kaj kreiva. Tial, antaŭ ol mi montros negativan sintenon, li daŭrigis:

“Jes, vi diros al mi, ke Vanesa estas nur sovaĝa senlaborulino.” Jes ja, mi volis diri ĝuste tion al li. Kiel li sciis, neevitebla bano7. “Sed tamen nun, danke al vi, ŝi aktivas ekonomie, ĉu ne?” Ho jes, ŝi ja aktivas ekonomie! Eĉ iomege tro. Atestanto: mia kreditkarto. Oni neniam povas kontraŭdiri Stefankarlon, eĉ silenti kontraŭ li: li tiel empatias, ke li kaptas la vibrojn de niaj pensoj. “Kaj tre utilos al vi, por via kariero, vin montri kun bela kaj ekzotika edzino, prefere ol ke oni prenu vin por antifeminisma antikvaĵo, kiu rigardas virinojn nur kiel seksobjektojn, se vi nur bredas konkubinon. Rimarku: tio estas nur mia opinio. Sed vi estas libera.”

6.

Evidente, por ke oni ne prenu min por antifeminisma antikvaĵo, por antaŭenigi mian karieron kaj por ne senti min kulpa kontraŭ la Uzino, mi libere elektis edzinigi Vanesan.

Ni interŝanĝis niajn promesojn, niajn ringojn kaj la feliĉpilolojn donacitajn de Stefankarlo nome de la Uzino. Oni donacis al ni ĉion, kion ni enskribis en la donaclistojn de l’ butikoj. Kaj nun, ŝi estas Vanesa Mustafaoa, laŭleĝa edzino de Mustafao Vanesavir’, laŭleĝa edzo de vampirino.

Estas vere, ke vampiroj nutras sin precipe per sango. Sed tio estas negrava detalo. Malgraŭ la popola kredo, ili preferas ratan aŭ hundan sangon al homa, krom okaze de ekstrema seksa ekscito. Memoru, ke vampiroj nepre ne estas mutaciintoj, kaj, tute ne, vivantaj mortintoj. Male, ili estas tiel vivaj kaj vivoamaj, ke ili adaptiĝis al ekstermerkataj kaj senenspezaj vivkondiĉoj, same kiel faris ratĉasistoj, rubkolektistoj kaj kanibaloj: krom ke ĉi lastaj manĝas homan karnon, kiun ili reale ne amas, malgraŭ si, nur por montri, ke ili tiom superas la aliajn senlaborulojn, kiom ĉi tiuj superas ratojn; male, vampiroj vere ŝatas sangon. Sed tio estas alia afero. Mi ne intencas ĉasi kanibalinon. Mi jam havas unu edzinon, mi tute ne bezonas duan. Mi diris do, ke nur okaze, dum granda seksa ekscito, vampiroj amas homan sangon. Tiam, nur tre malofte, ŝi instalas en la buŝon siajn metalajn hokdentojn, iom pikas min, kaj elsuĉas kelkajn sangogutojn. Sed tio estas nur seksludo, ne nutrado.

7.

Kial, kiam ŝi malbonhumoras, mi min sentas tiel malvarma, tiel malplena, sola kaj seka? Kiam ŝi paŭtas dum tagoj, aŭ, plejofte, malaperas dum semajnoj, tiam mi petegas de la Diino Lakŝmia, de la Budho de l’ Feliĉo, de Sankta Valenteno, ke Ili alportu ŝin al mi... mi deziregas, ke ŝi elsuĉu mian sangon, ke ŝi manĝu mian mjelon, ke ŝi forŝiru miajn nervojn per siaj ungoj... nur ke ŝi venu. Sed ŝi ne venas.

Kio okazis al ŝi? Ĉu ŝi foriris al sia stepo, ĉu ŝi trovis alian viktimon?

Mi fine konvinkiĝas, ke, jes, ŝi foriris al sia stepo, ke, jes, ŝi trovis alian viktimon, ke mi ŝin perdis.

Post iom da tempo, mi retrovas iom da kvieteco, mi koncentriĝas super mia laboro, iom da energio revenas, kaj mi entreprenas la novajn taskojn, kiujn Stefankarlo donas al mi.

“Vi gigantas labore, oldulo”, li diras, varmigante min per frapeto sur la dorson. “Ĉu vi scias? al neniu krom vi mi tion konfidintus: ili ne estintus sufiĉe efikecaj.” Stefankarlo, pli ol estro, estas amiko. Aŭ amika estro. Kiam mi vidas, ke estas por li tempo paŭzi, mi kuras al la kantino, kaj alportas al li tason da kafo kun tiu kuko, kiun li amas. “Dankon, oldulo. Vi divenis.” Kaj la estro ridetas al mi, kaj montras al mi ne hokdentojn, sed tiun egalan kaj blankan protezon, kiu ŝajnigas lin holovidstelulo, kaj kiu enirigas en la animon iom el la feliĉo de l’ riĉaj kaj famaj.

8.

Kaj tiam ŝi reaperas. Subite. Kiam mi ne plu atendas ŝin. Kiam mi jam trankviliĝis, kaj bone plenumante la taskojn, kiujn konfidis al mi Stefankarlo, mi frandas ties komplimentojn, kiel li mian kukon... Ŝi revenas.

Ŝi eniras en la ŝrankon sub la kuireja lavtablo, kie troviĝas la ĝenerala ŝaltilo de l’ domo, elŝaltas ĉiun energifonton por sono kaj lumo, tiras al si la klapojn, sidiĝas kaŭre kun la kapo sur la genuoj kaj la brakoj ĉirkaŭ l’ gamboj, kaj restas tie, obstine silenta aŭ singulte ploranta dum tagoj, dum pli ol semajno...

Ĉiutage, kiam mi revenas el la Uzino, mi trovas hejme mallumon, silenton kaj singultojn. Kun ĉiu lampo elŝaltita, ĉiuj kurtenoj kuntiritaj, ĉiu sonmaŝino silentigita, ŝi singultanta sub la lavtablo. Ĉu vi jam vidis veran mallumon? Tiun mallumon, kiun lasas elŝaltita holovido? Ĉu vi jam aŭdis realan silenton, putina uzino de l’ porka merkato! tiun silenton, kiu venas el elŝaltita sonsistemo? Oni vidas ombrojn, aĵojn, umojn, kiujn oni neniam atentis. Oni aŭdas siajn paŝojn, sian spiron, sian koron, kiu batas pro timo kaj kolero... kaj oni volas pensi. Sed mi havas nenion, pri kio pensi, kaj fine mi vidas, kaj mi aŭdas nur tiun vakuon kaj tiun silenton, kie Vanesa reeĥas siajn singultojn.

Mi frapas la ŝrankoklapojn, sed ŝi ne respondas. Mi provas malfermi la pordon: ŝi ĝin altiras al si per sia tuta forto, kiu, strange, estas pli granda ol la mia. Mi afable demandas de ŝi, kial ŝi ploras: ŝi nur pli laŭte singultas.

Mi perdas mian memregadon, freneza kolero donas al mi la forton malfermi la pordon de l’ ŝranko, kaj mi batas ŝin per la pugnoj, per la piedoj: ŝi ricevas miajn batojn senmove, sendefende, la kapon sur la genuoj, la brakojn ĉirkaŭ l’ gamboj. Fine, senespere, mi decidas kuŝiĝi, malgraŭ ke mi ne povas dormi. Mi rigardas la senbildan holovidon, kaj aŭskultas la silenton de l’ sonsistemo. Mi restas etendita surdorse, kiom plej longe mi povas etendi mian korpon. Ĉar mi sentas en miaj muskoloj la kunstreĉatajn muskolojn de Vanesa en la ŝranko.

Mi ne dormas. Mi revas pri la morgaŭo, kiam la laboro liberigos min.

9.

Post mi ne scias kiom da tagoj, kiam miaj fortoj estas elĉerpitaj, mi endormiĝas revante pri laboro, kaj tiam mi sonĝas. Mi sonĝas, ke la Uzino, Stefankarlovizaĝe, Stefankarlopipe fumante siajn plej belajn verdajn fumojn, frapetas al mi la dorson, metas la manon sur mian ŝultron, kaj diras al mi: “Vi gigantas labore, oldulo”. Ni supreniras grandan ŝtuparon ĝis salonego lumigita per vitraloj, en kies mezo staras mia maŝino, la maŝino por kontroli la laboristojn, kiuj neniigas la superflue produktitajn varojn. Mi ŝaltas ĝin, sed ĝi faras nekutimajn bruojn: piedetkurojn, akutajn kriojn, elsuĉadon... Muzikon.

Mi vekiĝas, leviĝas, kaj iras al la kuirejo. Vanesa ĉasis raton. Ĉar nun, pro troa ĉasado de senlaboruloj, estas ratoj en la urbo. Ŝi ŝaltis la holovidon kaj la sonsistemon.

Ŝi sidas ĉetable viŝante unu okulon per unu mano, tenante sian raton kontraŭ la buŝo per la alia, suĉante ĝian sangon kaj sorbante siajn larmojn, timida, ĝentila, humila.

Ŝi diras al mi, ke ŝi bezonas min. Ke mi devas pacienci. Kompreni ŝin. Ŝin akcepti, kia ŝi estas, ne juĝi kaj ne celi ŝanĝi ŝin. Ŝi rajtas esti ŝi mem. Ĉu mi iam vivis ĉe l’ senlaboruloj? Ĉu mi scias, kiel oni sin sentas? Ĉu mi iam provis eniri enen de iliaj haŭtoj? Ne. Mi estas tro okupata de mia laboro en la Uzino, mi ne havas tempon... — ŝi parolas triste, sed neagrese — kaj mi estas ĵaluza, ĝuste kiam ŝi plej bezonas mian komprenon.

Kial, kial mi faris tion? Kial mi ne tranĉis al ŝi la kapon? Ĉu ne estis por tio, ke mi ĉasis ŝin, valuta fiktruo8?

...Sed ŝi estas tiom sendefenda, tiom dolĉa, ke mi prenas ŝin en miaj brakoj, kaj kisas ŝin. Kaj ŝi rigardas min dankeme.

Ne estas vere, ke mi estas ĵaluza. Mi simple estas maltrankvila, mi ne ŝatas, ke ŝi kuŝas kun iu ajn ulo, ĉar mi bone scias, kiom Uzinurbo estas nesekura. Male, kiam ni ĉeestas vesperfeston, eĉ ekscitas min, ke ŝi dumtempe malaperu kun iu deca funkciulo. Poste, kiam ŝi rakontas al mi, kion ŝi faris kun li, ne nur mi ne estas ĵaluza, sed ankaŭ enapetitiĝas.

Mi vere amas ŝin. Mi scias, ke amo, vera amo, apogiĝas sur la akcepto de l’ personeco de la alia. Ŝi pravas: necesas akcepti ŝin, kia ŝi estas, ne juĝi ŝin kaj ne celi ŝanĝi ŝin. Ŝi estas mia edzino. Sed tio ne volas diri, ke ŝi estas mia ekskluziva proprietaĵo. Vera amo ne estas posedema, malpermesema, ordonema amo. Almenaŭ, miaopinie. Nur, mi ne volas, ke ŝi trafu malsanojn kun malaltklasuloj. Oni scias, ke malaltklasuloj ne ŝatas kondomojn, se ne paroli pri aliaj danĝeroj. Tio estas ĉio.

“Ĉu vi pardonas min?”, ŝi humile diras al mi.

“Ne estas kialo por pardoni.”

“Eĉ se mi kuŝis kun la Anarĥiisto?” Ŝi lekas al si la lipojn, ĉar mi sentas kvazaŭ pugnobaton en la cerbo, kaj sango aperas sur mia vizaĝo. La Nevidebla Mano bugru la Liberan Merkaton per la longa fingro! La Anarĥiisto! La sola el miaj subuloj, kiun mi ne kapablas elteni. Tiu, kiu kaŭzas al mi alergion... “Mi jam scias. Ĝuste tion vi ne povas pardoni. Ĝuste tion vi ne kapablas kompreni...” Bone. Bone, bone.

“Eĉ tion mi komprenas. Ĉiu povas erari, sin trompi...”

“Tamen, ne estas eraro, nek trompo. Mi ĝuste bezonis lin. Mi bezonis sovaĝan katon, veran bestomasklon... Li, almenaŭ, ne komprenas min.”

“Momenton... Li ne komprenas vin. La Anarĥiisto ne komprenas vin. Li ne komprenas vin? La Anarĥiisto ne komprenas vin, kaj pro tio vi fikas kun li?” Nun, sango kongestas miajn okulojn, kaj ruĝigas ĉion.

Ŝi taksas ties kvaliton kaj fajfas:

“Ne. Li ne komprenas min. Li admiras kaj deziras min. Ĉu vi nun komprenas?” Ne, mi ne komprenas. Mi nur sentas mian centran grandan nervon rabotita de ŝia rezonado. Mi nur vidas, ke miaj manoj, per propra volo, malrapide iras al ŝia gorĝo...

Kaj nun, subite, rekte, sen transiro, ŝi min ĉirkaŭbrakas, kisas kaj faras al mi, kion mi plej amas: ŝi delikate pikas al mi la gorĝon per siaj kojndentoj, kaj liberas min de mia troa sangopremo.

Kiel ĉifonpupo, kun la nerva sistemo kurtcirkvitita pro samtempaj furiozo kaj plezuro, mi lasas ŝin fari.

Vanesa ronronas pro ĝuo, ĉar vampiroj amas sangon, kiel homoj amas bieron: bele ŝaŭmanta.

Notoj de l’ kronikisto

1. Evitesprimo por “porka merkato”. 2. Evitesprimo por “uzinfeko”. 3. Antigravitaj ŝvebiloj. 4. Evitesprimo por “borsokraŝo”. 5. Kaŝa sakro por “uzina kaldrono”. Vidu MONATOn, junio 1994, p.22. 6. Fakte, Stefankarlo, kiu havas universitatan diplomon, diras “Jam temp’ está”. 7. Evitesprimo por “Nevidebla Mano”. 8. Sakro por “valuta fluktuo”.