Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Ekvivas klasikaĵo

Traduki – kiel konstante kaj prave atentigas William Auld – estas la plej malfacila arto: traduki majstro-verkon, kia estas la Faŭsto de Johann Wolfgang von Goethe (1749-1832), eĉ pli malfacile. Malfacile, ĉar samkiel la biblio estu konsiderata malpli historio, pli poezio, ankaŭ Faŭsto estu komprenata malpli teatra tragedio, pli dram-poemo. Pro tio eĉ pli gravas lingvo ol ĉe ĉiutaga, eventuale rutina traduko.

Ke la Faŭsto-tradukinto, Karl Schulze, intuicie sorbis tiun veron, ĉiuscene evidentas. La vortoj elsaltas de sur la paĝoj, tiel ke oni povas ĝoje ne nur legi sed ankaŭ voĉlegi ilin. Rezulte: ekvivas klasikaĵo en modela, moderna Esperanto – neniel kabinete pedanta sed deklaminde ŝpruca. Kiel rimarkas Ulrich Becker en sia enkonduko (en kiu li komparas diversajn tradukojn): “ ... la Schulze-a Faŭsto ŝajnas pli simple strukturita, pli konciza, pli klare legebla kaj semantike multe pli fidela al la originalo, ol ekzemple tiu de Barthelmess” (paĝo 9).

Testamento

Ĉio ĉi signifas, ke esperantistoj havas aliron al verko, kiun oni povas rigardi kiel literaturan kaj filozofian testamenton de Goethe, kiu okupiĝis pri sia Faŭsto dum la tuta vivo. Verko, kies intrigo fontas el dia (verdire diabla) eksperimento: “Rapide malstreĉiĝas homkapablo, / Kvieton nepran baldaŭ ŝatas li; / Do ĉi kunulon al li donas mi, / Kiu incit-efike pruvas sin diable” (versoj 340-43). Verko, kiu esploras temojn hodiaŭ validajn: arto kaj naturo; racio kaj instinkto; klasikismo kaj romantikismo; sed antaŭ ĉio: la homo.

Krom leginda enkonduko estas bonvena (eventuale por nuntempaj legantoj nepra) la Schulze-a glosaro pri ĉefe klasikaj nomoj. Malpli bonvenaj estas makuletoj: ekzemple, en la enkonduko la dato 1975 devus esti 1775 (paĝo 7) kaj en germana citaĵo troviĝas superflua ich (p. 18). Mankas c-cirkumflekso (p. 14). Feliĉe, la traduko mem ŝajnas senerara.

Senhoma insulo

Jam de jaroj mi diras al mi, ke, se oni ekzilus min al fora, senhoma insulo kaj permesus, ke mi kunportu nur unu libron, mi prenus la originalan version de Faŭsto en la germana lingvo. Tiel mi povus mense ekzerci min, luktante kontraŭ – por anglalingvano – malfacila, ja arĥaikiĝinta lingvo.

Hodiaŭ mi ne plu certas. Mi kredas, ke pro homkapablo, kiu “rapide malstreciĝas”, mi nun preferus la Schulze-an version. Tuj mi povus kompreni, tuj mi povus profundiĝi ne en lingvajn, sed en metafizikajn diablaĵojn. Ĉefe, tamen, mi povus nudpiede kuri laŭ orsabla strando, deklamante la zamenhofan lingvon kaj benante la tradukinton, kiu tiel elegante, tiel elokvente vivigis la klasikaĵon de Goethe.

Paul GUBBINS

Johann Wolfgang von Goethe: Faŭsto. El la germana tradukis Karl Schulze. Eld. Mondial, Berlin, 1999. 207 paĝoj. ISBN 3-9805763-4-5. Prezo ĉe FEL: 14 eŭroj + afranko.