Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Kondiĉoj por evoluo de evolulandoj

La vorto “evolulando” estas eŭfemismo por la landoj postrestantaj, ofte ekskolonioj de okcidentaj potencoj. Ĉar la vere evoluintaj landoj plejparte apartenas al la “okcidenta” kulturo, la ĝenerala koncepto estas, ke necesas senrezerve grefti ĝin al la landoj neevoluintaj ekonomie kaj teknologie. Sed tio detruas la tradiciajn kulturojn kaj nur malofte kondukas al reala evoluo de la evolulandoj.

Al analizo de tiuj fenomenoj estas dediĉita la referaĵo de Mervyn Claxton [mevin klakstn], originale – angle – eldonita de Unesko en 1994, brile esperantigita (se ne konsideri kelkajn anglisme uzatajn prepoziciojn) de Johano Rapley [repli]. . Kvankam ĝin antaŭas la averto, ke opinioj de la aŭtoro ne nepre koincidas kun la opinioj de Unesko, reale la libro estas kolekto de la plej komunaj ideoj pri interrilatoj de kulturo, teknologio kaj evoluo.

La ĝenro “referaĵo” diktas la karakteron de la verko kaj havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Ĉar ĉio devas esti dirita koncize, banalaj (sed pro tio ne nepre senrezerve korektaj) ideoj interplektiĝas kun freŝaj pensoj kaj ekzemploj. Manko de spaco por larĝe pruvi iujn asertojn kondukas al apero de certaj kontraŭdiroj. Ekzemple, banala ideo pri endogena fonto de la “okcidenta” evolukoncepto, donata komence kiel aksiomo, fakte ricevas realajn obĵetojn poste, dum analizo de diversaj eŭropaj pruntaĵoj; same la ideo pri speciala kultura, teknologia kaj ekonomia dinamismo de la protestantaj landoj trovas evidentan kontraŭdiron en la fakto, ke jen Italio jen Francio havis dum certaj periodoj avangardan pozicion en Eŭropo dum la Moderna Epoko. Aŭ la aserton, ke nur merkata ekonomia modelo stimulas evoluon, kontraŭdiras postaj ekzemploj de transformiĝo de evolulandoj en evoluintajn helpe de malmerkataj rimedoj. Malgraŭ tio, interesegaj freŝaj ekzemploj (malfacila enradikiĝo de forko en Anglio pro ĝia “nevireco”, individuismo de la muzulmana socio videbla el la domkonstruado ks) faras la legadon de la libro interesa kaj vekas propran pensadon. De tiu vidpunkto la plej interesa kaj enhavoriĉa parto de la libro estas la tria – “Kulturo kaj teknologio”.

Kion, tamen, faru evolulandoj por vere integriĝi al la rapide evoluanta socio kaj ne postresti? La recepto de la aŭtoro estas ne tro originala: necesas ĝenerale sekvi la modelon de Japanio (kies ĉefaj trajtoj estas priskribitaj), kiu fariĝis evoluinta lando tre rapide, ne tro cedinte proprajn kulturajn specialaĵojn. Nu, la konsilo estas bona, sed ial malfacilas ĝin sekvi, kvankam oni certe provis ... Pli ofte, kiel asertas la aŭtoro mem, la evolulandoj agas ĝuste tiel, kiel estas malutile.

Konciza referaĵa stilo havas ankaŭ sian avantaĝon: ĝi rapide enkondukas la leganton en vastan koncernan problemaron, helpas orientiĝi en ĝi, trovi kelkajn gravajn fontojn pri la temo. Tial la libron indas rekomendi al la homoj, kiuj ne multon scias pri la afero, sed deziras rapide kun ĝi konatiĝi.

Nikolao GUDSKOV

Mervyn Claxton: Kulturo kaj evoluo. Referaĵo por la Monda Jardeko de Kultura Evoluigo. Eld. UEA, Rotterdam, 1998. 60 paĝoj. ISBN 92 9017 059. Prezo ĉe FEL: 6,80 eŭroj + afranko.