Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

KONGO

Lingvo kaj politika povo

La belgan koloniadon en Afriko influis ankaŭ la tiama lingva kverelo inter flandroj kaj valonoj. Tial oni decidis, ke konganoj estu instruataj en la lokaj lingvoj. Sed antaŭ la milito de 1914 ĝis 1918, la administro de la belga ŝtato estis tute franclingva. La plimulto de la misiistoj tamen venis el Flandrujo, predikis la evangelion kaj instruis en elementaj lernejoj en la flandra. Sed en la mezlernejo oni instruis en la franca.

Tro malfacilaj

Tamen en administrado oni devis uzi la afrikajn lingvojn por kontaktoj kun indiĝenoj de la veprejo. Do belgaj oficistoj lernis la plej gravajn kongajn lingvojn. Laŭ la koloniistoj, paroli kongan lingvon estis malfacile, tial ili kreis novan lingvon el la kikonga, nomatan “kikonga de ŝtato”, parolatan en la urboj Matadio, Bomao, Bandunduo kaj Kikuito. Makanza, lingvo parolata en la provinco de Ekvatoro (ne tuta) en nordo de la lando, iĝis lingvo nomata lingala, parolata en la urboj Kinŝaso (ĉefurbo de la lando) kaj Mbandakao.

Krome, pro kontakto de araboj kun la afrikaj popoloj la svahila estis parolata en preskaŭ ĉiuj urboj de nord-oriento kaj sud-oriento de la lando. La lingvo lingala estis diskonigata tra la lando, ĉar ĝi estis la lingvo de la armeo ĝis 1997.

Je la sendependiĝo de Demokratia Respubliko (DR) Kongo, oni adoptis kvar lingvojn krom la franca, kiu restis administra kaj oficiala lingvo: kikongan (de ŝtato), lingalan, svahilan kaj ĉiluban. DR Kongo havas preskaŭ cent lingvojn aŭ dialektojn. Nur en la provinco de Malalta Kongo oni parolas unu lingvon, kikongan. Nur la ĉiluba estas origina lingvo, sed en la provinco de Kasajo, kie ĝi estas adoptita, nur unu tribo el multaj parolas ĝin.

Kiu lingvo nun?

Dum la regado de prezidanto Mobutu, la homoj parolis la lingalan, kiam ili ne uzis la francan. Je la alveno de prezidanto Kabila en majo 1997, oni volis trudi la svahilan kiel ŝtatan lingvon por ĉiu. Ĉar li vivis en landoj kie oni parolas la anglan, ankaŭ tiun ĉi lingvon oni proponis kiel oficialan lingvon. Nun en la armeo oni estas devigata paroli lingalan aŭ svahilan; la soldatoj, kiuj parolas svahilan, komprenas ankaŭ lingalan.

La situacio alportas socian krizon, kiu rezultas en tribismo kaj etnismo en la armeo. Oni estas frato aŭ fratino, kiam oni parolas la saman lingvon, sed kian lingvon? Ĉu svahilan, kikongan de ŝtato, lingalan, ĉilaban aŭ anglan? La problemo estas kompleksa kaj ne jam solvita.

Zandandu Ntomono ZOLA