Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BRITIO

Kata karitato

Kiel trovi hejmojn por 800 katoj? Jen defio kiun alfrontis unu el la plej grandaj besto-bonfaraj organizaĵoj en la mondo, la brita Reĝa Societo por protekti Bestojn kontraŭ Krueleco (RSPCA). La savotoj apartenis al “farmisto”, kiu bredis katojn por medicinaj eksperimentoj. La laboro malpopularigis la farmiston: bestamikoj atakis lian domon kaj provis liberigi la katojn, kaj liaj infanoj estis mokataj. Tiel la farmisto decidis rezigni pri la katbredado.

Tuj kiam RSPCA anoncis, ke ĝi respondecos pri la katoj, venis el la tuta lando help-proponoj. Preskaŭ tri mil personoj deklaris sin pretaj akcepti katon — fojfoje plurajn. Daŭris multajn semajnojn, ĝis la societo dissendis la katojn al iliaj novaj hejmoj: intertempe la societo mem vivtenis la kataron. Jen la plej granda tia tasko, kiun iam ajn entreprenis la societo.

Will GREEN