Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Erotika danco sen lingva certeco

Jen la tria libro el la esperantigita serio de Leopold Vermeiren. Poeto Marko, por ke lia amatino Silvia permesu kun ŝi amori, devas ĉiufoje improvize rakonti al ŝi iun am-amoran historion laŭ proponitaj de ŝi tri vortoj: maniero, memoriganta pri “Mil kaj unu noktoj”, renversita role laŭ la moderna feminisma modo. Kaj li rakontas. En la libron eniris la naŭa, deka kaj dek-unua lia amorprepara improvizaĵo (“La egipta dancistino”, “Stranga virino” kaj “La labirinto”). La unua rakonto estas la plej granda, la plej erotika kaj aventurplena — tial ĝi okupas la centran lokon en la libreto kaj donis al ĝi la ĝeneralan titolon.

La antikva Egiptio en la rakonto estas absolute abstrakta kaj fantasta. Estas eĉ ne anakronismoj, sed ridindaĵoj: oni uzas tie silkajn (!) gantojn (!), sapon, lampojn, kiuj donas blankan lumon, ks. Pri belaj moroj de la egiptoj ni eĉ ne parolu. Nu, tio ne gravas, ĉar por la improvizanta poeto la detaloj ne gravas. Pluraj scenoj de seksumado iom ĝenas nur pro troa simileco, kaj iom mirigas pri neelĉerpebla vira potenco de la heroo. Ne gravas, ĉar, malgraŭ ĉiuj minacoj, la geamantoj finfine kuniĝas, ĉiuj feliĉas, kaj Silvia permesas al Marko kun ŝi kuŝi. La dua rakonto estas, eble, la plej respondanta al postuloj de bona realisma literaturo, sed ne tro pretendema. Tamen senreviĝo de homo, enamiĝinta al telefonknabino, pri kies profesio li komence ne suspektis, estas sufiĉe viveca. La lasta rakonto, kiel homo trovas nekonatan amatinon malgraŭ ĉiuj obstakloj, estas tro primitiva kaj prezentas miksaĵon de diversaj ĝenroj, kio en mallonga rakonto neniel taŭgas. Foje estas impreso, ke iuj mankoj devenas de tro hasta verkado kaj de tio, ke la tekston neniu kontrolis aŭ provlegis: ekzemple, sur la p. 72 la heroino nomas la heroon per la nomo, kiun ŝi ekscias nur fine de la p. 73, aŭ sur la p. 67 la virino, venante por malfermi la pordon, SIDIS en mantelo...

Malgraŭ ĉio dirita, oni povus rekomendi la libron kiel leĝeran legaĵon en metroo, aŭ antaŭ dormo, aŭ — ĉefe — dum atendado de amat(in)o, se ĝi ne havus treege grandan mankon: lingvan nekorektecon. Kelkajn erar(et)ojn oni povas, eble, atribui al ne sufiĉe korektita kompostado, sed plejparto sendube devenas de la tradukinto, Lode Van de Velde. Estas kaj necerteco pri uzo de akuzativo (jen ĝi evidente mankas, jen superfluas), kaj misuzado de refleksivo, kaj misuzado de estonteca kaj estinteca tempoj anstataŭ imperativo aŭ kondicionalo (ekzemple: “li sentis, ke estUs pli bone, se li ne dirIs tion” — p. 79), forlaso de “ĉu” en demandoj ... La tradukinto fojfoje strange uzas prepoziciojn, kaj en pluraj lokoj li uzas ilin ridinde (“frapi SUR la pordo” — p. 14, “ŝi prenis lin ĈE la mano” — p. 23, “KUN botoj trakuri flakojn” — p. 61, ks.). Kion signifas esprimoj kiel “mi povus estinta” (p. 76) kompreni kapablus neniu gramatikisto. Verŝajne, se la eldonistoj bonvolus redakti la tradukon antaŭ ol ĝin presi, ĝi ne havus plejmulton el la mankoj, kiuj ne koncernas la enhavon. Sed, ĉar FEL, eldonante la libron, opiniis redaktadon superflua lukso, oni neniuokaze rekomendu ĝin al homoj lingve nespertaj, por ke ili ne imitu ties erarojn.

Nikolao GUDSKOV

Leopold Vermeiren: La egipta dancistino. Tri erotikaj rakontoj. Tradukis Lode Van de Velde. Eld. FEL, Antverpeno, 1999. 95 p., kudre bindita; 20 cm. ISBN 90-71205-79-7. Prezo ĉe FEL: 11,17 eŭroj + afranko.