Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Feniksa Esperantologio

Honoran lokon en mia modesta libraro pri esperantologio, lingvistiko kaj interlingvistiko okupas kvar “orfaj” numeroj de la revuo ESPERANTOLOGIO – Internacia revuo por la lingvistiko kaj bibliografio de Esperanto, kiu bedaŭrinde ĉesis aperi antaŭ 38 jaroj. Mi skribas “bedaŭrinde”, ĉar, kvankam la tiama eldonanto de tiel relative esotera periodaĵo apenaŭ povus esperi gajni vastan legantaron, aparte gravas, ke daŭre ekzistu solida sciencnivela organo por publikigado de esperantologiaj studoj verkitaj de fakuloj. Pri aliaj lingvoj konstante aperas scienca materialo, kaj rilate al Esperanto ĝi estas havenda, krom se ni estas kontentaj, ke Esperanto estu rigardata kiel nura ŝatokupo aŭ manio de amatoroj kaj diletantoj.

La origina revuo Esperantologio estis eldonita dum la jaroj 1949-1961 de la karmemora Paul Neergaard. Aperis entute nur ses kajeroj, kaj la kontribuaĵoj estis preskaŭ senescepte de la plej alta kvalito.

Nun simile alte kvalifikita redaktantaro respondecas pri la nova periodaĵo ESPERANTOLOGIO/ESPERANTO STUDIES, kiu rajtas esti rigardata kiel daŭrigo, aŭ, pli ĝuste, revivigo de la revuo de Neergaard. La unua kajero ĵus aperis, kaj neniu povos plendi, ke ĝi ne daŭrigas la akademian nivelon de la antaŭa periodaĵo.

Numero 1 enhavas kontribuaĵojn de Marjorie Boulton (“Paul Neergaard 1907-1987”), Carl Støp-Bowitz (“Paul Neergaard kaj la problemoj de la scienca lingvaĵo”), Paul Neergaard (“La sencovasteco de kelkaj vortoj de PIV”), Geraldo Mattos (“Esenco kaj estonteco de la Fundamento de Esperanto”), Detlev Blanke (“Germana societo Gesellschaft für Interlinguistik”); kaj Marc van Oostendorp (“Syllable Structure in Esperanto as an instantiation of universal phonology”).

Omaĝo al la redaktoro de la originala Esperantologio ne povus manki, kaj tion taŭge faras Marjorie Boulton (tipe, ne forgesante mencii siajn amatajn katojn!).

La artikoloj de Boulton, Støp-Bowitz kaj Paul Neergaard estis verkitaj longe antaŭ la apero de la nova Esperantologio.

Mattos lerte kaj konvinke argumentas, ke “estas eble turni sin al la Fundamento de Esperanto por la solvo de la lingvaj malfacilaĵoj”.

La artikolo de Fiedler konsistas el rezultoj de esploroj pri frazeologio de planlingvoj, kaj prezentas plurajn klasifikojn, kiujn ŝi aplikas al Esperanto. Ĉar malofte oni trovas poezian lingvaĵon en scienca teksto, plezurigis min, ke por unu el la tipoj de frazeologiaĵoj, ŝi prunteprenis la homeran frazon epea pteroenta “flugilhavaj vortoj”.

Estas plia simptomo de la konstante kreskanta influo de la angla lingvo, ke la nova Esperantologio havas titolon kaj en Esperanto kaj en la angla. Ne estas surprize, do, ke la plej longa artikolo en la revuo – tiu de Marc van Oostendorp – estas en la angla. Van Oostendorp mencias la relativan mankon de intereso pri Esperanto inter fonologoj, pro la fakto, ke unuavide Esperanto ne posedas la tipon de fonologia sistemo, kiu “ekscitas” fonologojn (ĉu fonologo iam ekscitiĝas?).

Kontraŭ tiu antaŭjuĝo, li trafe kaj detale argumentas, ke, kvankam la silaba strukturo de Esperanto estas ja tre simila al tiu de la latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj, neniu alia fonologia sistemo estas ekzakte egala al ĝi. Resume, Esperanto havas aŭtonoman fonologian sistemon, kiu meritas pluan studadon.

gmck-j

Christer Kiselman, red.: Esperantologio/Esperanto Studies. Kajero 1. Eld. (papera versio) Bambu, Varna, 1999; (reta versio: Upsala Universitato). 80 paĝoj gluitaj. Sen ISBN-numero. Prezo ĉe FEL: 22 eŭroj ekskluzive afrankon.