Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Centoj da cendoj

Konata gvidanto de litovaj televidaj ludoj, Arunas Valinskas, dum geedziĝfesto de amikoj telefonis al la polico, por informi pri kaŝita bombo. Venis polico kaj traserĉis la konstruaĵon: nenio. Temis pri ŝerco — ŝerco, tamen, kiu monpune kostis al la televida stelulo 15 000 litovajn lidojn (ĉ. 4000 eŭrojn). Valinskas, kiu sian kulpon ne neis, kolektis la sumon en plej etaj moneroj — unu, du kaj kvin cendoj — kaj portis la 700-kilograman ŝarĝon al la instancoj. Tiuj rifuzis tiel akcepti la monon. “Nun mi atendas reagon de la ŝtato”, ŝercis Valinskas. “Mi portis monpunon, sed oni ne akceptis ĝin.”

LAST

Peza monpuno — per ŝovelilo oni provis pagi ĝin.