Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Rubriko: libroj

Ĉu vi kapablas paroli pri hejmaj aferoj?

La vorttrezoro de iu lingvo – formale – troviĝas en vortaro. Al lingvo-uzantoj, tamen, ofte mankas iu vorto (ĉu pro nescio, ĉu pro ne-ekzisto). Skribante aŭ verkante oni povas konsulti vortarojn, sed dum aktiva parola uzado tiu eblo kutime malestas, ĉu pro tempomanko, ĉu pro manko de vortaro, ĉu pro pigreco de la parolanto, kiu ne emas interrompi sian paroladon por kontroli aŭ serĉi iun vorton. En etnaj lingvoj la rekta kontakto inter la diversaj parolantoj estas riĉa fonto por solvi tiun problemon. Al Esperanto-parolantoj preskaŭ maleblas tiu solvo. Ili povas elturniĝi fabrikante vortojn laŭ la riĉaj vortfaraj reguloj, aŭ ili povas fabriki proprajn solvojn, bazitajn sur siaj individuaj (plur)lingvaj spertoj. Sed mankas la apogo kaj retrokuplo de aliaj lingvo-uzantoj.

Grupo, kiu ofte spertas tiajn vortomankojn, estas la homoj, kiuj uzas Esperanton en la hejma medio. Pro tio, ke Esperanto unuavice estas skriba kaj kongresa lingvo, ĝia lingvotrezoro en la kampo de la hejma sfero estas relative subevoluinta, lasante multajn truojn kaj necesigante multajn ŝtopilojn. La ekesto de la tuttera komputila reto montriĝis por tiu grupo de lingvo-uzantoj ege utila novaĵo. Preskaŭ tuj ili ekuzis ĝin por pridiskuti siajn problemojn, konatigi siajn elturniĝojn kaj prezenti siajn solvojn. La rezulto estis listo de vortoj uzataj hejme dum mastrumado, infan-vartado kaj -prizorgado, dum butikumado, en ludoj kaj fabel-rakontado ... Tiu listo nun eldoniĝis kaj iĝis La hejma vortaro. Ĝi estas nova fenomeno en la esperanta leksikologio: ĝi priskribas la vortuzadon de aktiva viva lingvo.

Laŭ leksikologia, scienca vidpunkto, la vortaro havas multajn mankojn. La sistemo kolekti la vortojn estis centprocente hazarda, kaj ne ekzistas kriterioj, krom ke iu uzanto menciis la vorton kaj ke la grupo priduskutis ĝin. Okulfrapa estas la manko de vortaraj simboloj pri deveno, vortkategorio, resendoj al sinonimoj, uzado, ktp. Preskaŭ ĉiam la vorto havas nur unu difinon, sen nuancoj. Neniam ĝi estas prezentata en kunteksta frazo.

La vortaro enhavas nur ĉirkaŭ 500 vortojn. Ili estas la vortoj pridiskutitaj, sed certe ne ĉiuj pridiskutindaj/endaj. Ilin akompanas ĝenerala difino kaj traduko en dek tri lingvojn. Tiujn mi ne povas prijuĝi. Nur pri la nederlanda mi povas diri ke, kvankam neniam malĝusta, ĝi ofte estas ne tute preciza. Tiu vortaro ja ne celas esti tradukvortaro. La tradukoj estas nur helpilo al la uzanto por kompreni la vorton kaj eventuale ilustri la signifonuancojn diverslingvajn/landajn. Ege klarigaj estas la vortoj de la redaktanto en lia enkonduka Kiel uzi la vortaron: “Mi scias, ke kio en mia familio nomiĝas ‘bulko’, ne aspektas kiel la ‘bulko’ de iu familio alilanda. Tamen estus eraro difini ‘bulkon’ tiel precize, ke ĉi tie aŭ tie oni ne plu povus uzi la vorton. La variado de la ĉiutagaj vortoj estas kutima afero en ĉiuj lingvoj parolataj ...”.

Tiu ĉi eta libro estas la unua, konkreta rezulto de la denask-diskutreto, eble iom ne-matura kaj ne tre utila. La deziro havi ion en mano, tuŝeblan, palpeblan – iom anakronisme en la erao de la virtuala mondo – kaj ankaŭ la neceso komuniki la diskutrezultojn al tiuj “denaskistoj”, kiuj ne disponas pri retaliro, sendube estis la plej gravaj kialoj por tiu ĉi eldono. Uzantoj nepre ne forgesu legi la – nur unupaĝan – antaŭparolon kaj uzindikojn.

La plej granda merito de la libro estas ĝia informa valoro por estanta kaj estonta studado de la evoluo de Esperanto kiel viva tutmonda lingvo.

Guido VAN DAMME

Hejma vortaro. Eld. UEA, Rotterdam, 1999. 62 paĝoj glue binditaj. ISBN 92-9017-065-4. Prezo ĉe FEL: 7,50 eŭroj + afranko.