Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AŬSTRIO

Jubileo de la komponisto Arnold Schoenberg

En 1999 en Aŭstrio kaj tutmonde oni festis la 125an datrevenon de la naskiĝo de la komponisto Arnold Schoenberg [ŝenberg]. Li naskiĝis la 13an de septembro 1874 en Vieno kiel filo de judaj gepatroj. Li aŭtodidakte studis muzikon kaj havis ĉe Aleksander Zemlinsky instruadon pri kontrapunkto. En 1899 li komponis sian unuan pli grandan verkon, la muzikan poeziaĵon “Verklärte Nacht” (Lumigita nokto) por korda sesopo. En la jaro 1901 li edziĝis al Mathilde, fratino de Zemlinsky. Rezulte de tiu geedziĝo naskiĝis du infanoj. La geedza paro transloĝiĝis al Berlino, kie Schoenberg du jarojn vivtenis sin kaj sian familion per orkestrado de operetoj kaj estrado de kabareta orkestro.

En la jaro 1903 Schoenberg revenis al Vieno kaj tie instruis muzikon interalie ankaŭ al siaj plej gravaj lernantoj, Anton Webern kaj Alban Berg, kiuj poste estiĝis liaj tre intimaj amikoj. En siaj komponaĵoj Schoenberg atingis plej malproksimajn harmoniojn, evoluon, kiu poste estigis la netonalecon, kiu okaze de la premieroj de liaj Unua (1905) kaj de la Dua kordaj kvartetoj (1908) kaŭzis indignon. Tio kondukis ofte al tio, ke Schoenberg sentis sin persekutata de la publiko, kiu ankoraŭ ne povis aŭ ne volis kompreni lian muzikon.

Cetere li estis malfeliĉa ankaŭ pro la apero de la ĵurnalisma nocio “atonala muziko”, kaj pro tio pledis por la uzo tiusignife de la vorto “politonala” (plurtonala) — tamen li ne povis malhelpi la enkondukon de tiu erariga nocio. Proksimume en la jaro 1910 Schoenberg komencis prezenti ankaŭ siajn pentraĵojn al la publiko. Li ekspoziciis siajn verkojn enkadre de la artisma rondo ĉirkaŭ la rusa avangarda pentristo Vasilij Kandinskij.

En la jaro 1911 Schoenberg publikigis sian “Instruon pri harmonio” kaj akceptis enposteniĝon en Berlino kiel instruanto. Tie li komponis unu el siaj plej gravaj verkoj, “Pierrot lunaire” (1912). En 1915 li revenis al Vieno. En la jaroj ĉirkaŭ kaj post la Unua Mondmilito Schoenberg dediĉis sian tempon pli multe al la serĉo de logiko kaj unueco en la kontraŭtona muziko enkadre de konkretaj komponaĵoj. La metodo pri la komponado per dek du tonoj, kiuj estas unu al la alia rilatigitaj, estis formulita en 1923.

En la laste menciita jaro forpasis Mathilde, la edzino de Schoenberg. En la sekva jaro li ekkonis Gertrud Kolisch kaj edziĝis al ŝi. Ricevinte profesorecon ĉe la Akademio de artoj en Berlino, Schoenberg fine akiris financan sekurecon kaj stabilan familian vivon. En 1932, la jaro, en kiu naskiĝis lia filino Nuria, li finis la duan akton de sia opero “Moses kaj Aron” (kiu estis prezentita post lia morto, en 1957).

Schoenberg kaj lia familio en 1933 el nazia Germanio fuĝis al Parizo. En la sekva jaro ili elmigris al Usono, kie Schoenberg komencis instrui muzikon en Boston. En la jaro 1935 li kun sia familio transloĝiĝis al Los Angeles, kie naskiĝis liaj du plej junaj filoj. Post jaro de instruado kiel docento en la universitato de Kalifornio en Los Angeles, en 1941 li iĝis usona civitano.

Okaze de lia 75a naskiĝtago — la 13a de septembro 1949 — lia naskiĝurbo Vieno havigis al li la titolon “Honora urbano”. Tiun jaron grandaj estis ankaŭ liaj internaciaj honorigoj. Tamen kelkajn jarojn antaŭe li skribis: “Mi konscias la fakton, ke plena kompreno de miaj verkoj dum la sekvaj kelkaj jardekoj ne povas esti atendata.” Arnold Schoenberg forpasis la 13an de julio 1951 en Los Angeles.

Evgeni GEORGIEV