Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

INTERRETO

Uniksulo ekspertas Unikodon

Ĉar miaj parencoj scias, ke mi okupiĝas kaj profesie kaj hobie kun komputiloj, oni ofte petas min solvi komputilajn problemojn; la lasta fojo temis pri telefona konsultado pri savi perditan leteron en la komputilo de mia avino. Sed fakte mi ne multe taŭgas por tiaj konsiloj, ĉar mi mem uzadas komputilojn por iom aliaj celoj. Ekzemple, mi preskaŭ neniam uzas tekstoprilaborilon, kaj mi ankoraŭ neniam uzis tabelkalkulilon.

Eble pro mia propra vidpunkto pri komputiloj kiel, nu, iloj por komputado, mi ne multe entuziasmiĝis pri klopodoj adapti ilin por ĝuste montri esperantajn supersignojn. Ankaŭ pro tio, ke mi ĝis antaŭ kelkaj jaroj uzadis nur komputilojn, kiuj ne estis miaj.

Sed antaŭ kelkaj monatoj mi ekuzis novan retpoŝtilon, kaj tiam mi decidis esplori, ĉu mi povus funkciigi ĝin ankaŭ unikode kaj skribi en Esperanto kun veraj supersignoj anstataŭ Ĉ...ŭ, ^C...^u kaj similaj surogatoj. Mi ne kaŝu, tamen, ke mi estis pli allogata de la teknika problemo ol pelata de praktika bezono.

La poŝtilo nomiĝas Mutt, kaj ĝi ŝajnas iom populara inter uniksuloj. Tiu vorto “uniksulo” taŭgas, ĉar Unikso, kiel aliaj mastrumaj sistemoj, havas sian propran kulturon. Elemento de tiu kulturo estas la ideo, ke programoj estu laŭeble malgrandaj, faru laŭeble precizan taskon, kaj afable kunlaboru kun aliaj programoj. Mutt estas bona ekzemplo de tio, ĉar ĝi ekzemple ne havas funkciojn por aŭtomate ordigi la envenantajn poŝtaĵojn en diversajn poŝtfakojn — tio estas tasko por aparta programo, ekzemple Procmail — kaj ĝi eĉ ne inkluzivas redaktilon: kiam oni petas verki novan mesaĝon, Mutt alvokas onian preferatan redaktilon, kiu estas aparta programo.

Post iom da esplorado montriĝis, ke Mutt ankoraŭ ne estis kapabla vidigi tekstojn unikode. Tamen, ĉar ĝi estas libera programo, mi povis mem adapti ĝin, kaj tion mi faris. Aliaj homoj jam adaptis, aŭ estis adaptantaj, la aliajn bezonaĵojn — mi povis elŝuti unikodajn tiparojn kaj unikodan terminalimitilon el la reto — do, post iom da programado mi ekhavis unikodan retpoŝtilon kaj povis sendi al mi mesaĝojn kun belaj esperantaj supersignoj, kaj eĉ mirigi min per mesaĝoj en la rusa kaj la ĉina. (Ankaŭ la kartvelaj signoj aspektas tre bele!)

Tajpado de la novaj literoj estis aparta problemo, kiun mi solvis ene de mia preferata redaktilo, Emakso. (Ĉirkaŭ duono de uniksuloj estas emaksulj, kaj la aliaj estas ĉefe vi-uloj.) Emakso havas koncepton de “enigmetodoj”: oni difinas, ekzemple, ke la signo ' sekvata de la signo e transformiĝu en la signon é, kaj sekve oni tajpas la francan vokalon tiel, per du klavopremoj. Enigmetodoj estas sendependaj de klavaraj mapoj: la maniero tajpi la signojn ' kaj e plu dependas de via klavara mapo.

Mi difinis du novajn enigmetodojn. Unu ebligas al mi tajpi latinajn literojn kun diversaj kromsignoj, kaj la alia aldonas nur la supersignajn literojn de Esperanto. Kun ĉi tiu enigmetodo mi tajpas la esperantajn literojn per antaŭa punktokomo: ;c = ĉ, ;u = ŭ, ktp. Tiu metodo estas mirinde efika kaj ergonomia kompare kun la uzado de reĝimŝanĝaj klavoj. (Ĉe mia brita klavaro la punktokomo estas sub mia dekstra etfingro, do mi ne devas movi la manon. Necesus adapti la metodon por iuj alilandaj klavaroj.)

Finfine venis la momento por provi la novan ilaron kun miaj korespondantoj en la reto, kaj mi eksendis kelkajn mesaĝojn en bela, supersignohava Esperanto. Ne surprize, jen iom da elreviĝo, ĉar montriĝis, kompreneble, ke nur eta malplimulto de la hodiaŭaj retuzantoj povas ĝuste trakti mesaĝojn en Unikodo (eĉ se mi ne regalas mian viktimon per kartvele tajpita volapukaĵo).

Tamen estas jam klare, ke Unikodo (kaj la kodo UTF-8) komencis disvastiĝi. La koncernaj normoj estas interkonsentitaj, kaj programistoj diligente kreas la necesan substrukturon (programajn bibliotekojn, ktp) — eĉ se tiuj samaj programistoj plej ofte estas, kiel mi antaŭ kelkaj monatoj, tro ligitaj al siaj kutimaj iloj por ekuzi Unikodon praktike. Jam pluraj popularaj programoj funkcias unikode, kaj oni povas prognozi, ke post kelkaj jaroj preskaŭ ĉiuj novaj komputiloj liveriĝos kun unikodokapabla programaro, do oni povos senĝene korespondi en Esperanto, ne bezonante la hodiaŭajn surogatojn.

Edmund GRIMLEY EVANS