Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AFRIKO

Soldatoj — sed neniaj solvoj

Ekde aŭgusto 1998, militas en Konga Demokratia Respubliko (KDR) armeoj de pluraj afrikaj landoj: dume suferas la popolo kaj lamas la ekonomio. Unuflanke ariĝas soldatoj de KDR, Angolo, Namibio, Ĉado kaj Zimbabvo; aliflanke tiuj de Ruando, Ugando, Burundo kaj ribelantaj trupoj el KDR.

Estigis la aktualan krizon la politiko de la prezidanto de KDR, Lorens Kabila (kvankam la konflikto radikas en longdaŭra malamo inter etnoj tutsia kaj hutua). Kabila, elpelinte la iaman ŝtatestron Mobutu en 1997, ne nur tuj silentigis opozicion sed ankaŭ malkontentigis militistojn, ne agnoskante rangojn de oficiroj en la armeo de Mobutu kaj disigante soldatojn de la tutsia etno tra la lando.

Intertempe ankaŭ Usono, iama subtenanto de Kabila, senreviĝis i.a. pro nepago al Internacia Mona Fonduso de ŝuldoj de 15 miliardoj da dolaroj. Tio kuraĝigis ribelantojn en la lando kaj malamikojn ekster la lando ekmiliti kontraŭ Kabila por malstabiligi kaj faligi la reĝimon kaj samtempe por akapari la riĉaĵojn de KDR: lignon, oron, eburon, diamantojn, ktp.

Komploto

Kiam invadis la landon pluraj armeoj, Kabila deklaris la atakon tutsia komploto. Laŭ la prezidanto: “Konga DR estas viktimo de la agreso de ruandanoj kaj ugandanoj kun la celo starigi tutsian regadon kiel en Ruando, Ugando kaj Burundo.”

La ribelantoj celis okupi la ĉefurbon de KDR, Kinŝaso. Malgraŭ kelkaj sukcesoj — ekz. dum kelkaj semajnoj la atakantoj “strangolis” la ĉefurbon, malebligante, ke provizoj per rivero atingu ĝin — Kinŝasa (kaj Kabila) restas netuŝataj. Ankoraŭ lojalaj al Kabila estas — malgraŭ malkontento — membroj de la iama Mobutu-a armeo. Pro tio, kaj pro la helpo de armeanoj de Angolo, Namibio, Ĉado kaj Zimbabvo, Kabila eltenas la atakojn.

Viktimoj tamen en la milito — krom malsana kaj malsata popolo — estas Unuiĝintaj Nacioj kaj Organizaĵo pri Afrika Unuiĝo. Ambaŭ ŝajnas senpotencaj vid-al-vide al la krizo en Konga DR.

Zanandu Ntomono ZOLA/PG